Sieĝo de Bagdado (812–813)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sieĝo de Bagdado estis parto de la kvara fitna nome enlanda milito inter al-Amin kaj al-Ma'mun de la flanko de la Abasida Kaliflando de Bagdado. La sieĝo daŭris el Aŭgusto 812 ĝis Septembro 813. La sieĝo estis priskribita en granda detalo fare de Muhammad ibn Jarir al-Tabari en sia fama Historio de la Profetoj kaj Reĝoj.

La sieĝo ne havas paralelon en tiamaj militoj.[1] Kvankam la urbo estis ĉirkaŭata de muroj plej el la loĝantaro loĝis en ĉeurboj kiuj ne estis enmurigitaj. La sieĝo estis tiele ne atako al fortikigita perimetro sed pli bone temis pri luktado surstrata, nome invado el hejmo al hejmo same kiel al provizoraj improvizitaj fortikaĵoj. Ĝi estis tre detrua speciale por la civila loĝantaro.[1]

La rezulto estis ke al-Ma'mun iĝis la nova Abasida Kalifo. Tamen li ne alvenis en Bagdado ĝis 819 pro la detruo kaj kontinuaj malfacilaĵoj en la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kennedy (2001), p. 109

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kennedy, Hugh N. (2001). The Armies of the Caliphs: Military and Society in the Early Islamic State. London and New York: Routledge. ISBN 0-415-25093-5.