Mehmed la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mehmed la 6-a
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1861 (1861-01-14)
en Istanbulo
Morto 16-an de majo 1926 (1926-05-16) (65-jaraĝa)
en Sanremo
Tombo cemetery of the Sulaymaniyya Takiyya
Ŝtataneco Otomana Imperio
Subskribo Mehmed la 6-a
Familio
Patro Abd-ul-Meĝid
Patrino Gülistü Kadin
Frat(in)oj Abd-ul-Hamid la 2-aMohamedo la 5-a • Şehzade Ahmed Kemaleddin • Murad la 5-a • Şehzade Mehmed Burhaneddin • Refia Sultan • Fatma Sultan • Mediha Sultan
Edz(in)o Emine Nazikeda Kadın • Müveddet Kadın • Nevvare Hanım • Nevzad Hanım • Inşirah Hanım
Infanoj Rukiye Sabiha Sultan • Ulviye Sultan • Şehzade Mehmed Ertuğrul
Okupo
Okupo suvereno
vdr

Mehmed la 6-a Vahideddin (en Otomana turka: محمد سادس Meḥmed-i sâdis aŭ وحيد الدين Vahîdeddin; en turka: VI. MehmedVahdeddin; 14a de Januaro 1861 – 16a de Majo 1926), konata ankaŭ kiel Şahbaba (laŭvorte 'Patrimperiestro') inter la familio Osmanoğlu, estis la 36a kaj lasta Sultano de la Otomana Imperio, kiu regis el la 4a de Julio 1918 ĝis la 1a de Novembro 1922, kiam la Otomana Imperio mem estis dissolvita kiel rezulto de la malvenko en la Unua Mondmilito kaj estis anstataŭata de la Respubliko Turkio la 29an de Oktobro 1923.

Kiel duonfrato de Mehmed la 5-a, li iĝis heredanto al la trono en 1916, post la memmortigo de la filo de Abdülaziz, Şehzade Yusuf Izzeddin, kiel plej aĝa maskla membro de la Osmanidoj. Li ascendis al la trono post la morto de Mehmed la 5-a.[1] Li ricevis la Glavon de Osmano la 4an de Julio 1918 kiel la 36a padiŝaho. Lia patro estis la Sultano Abd-ul-Meĝid, kaj lia patrino estis Gülüstü Hanım (1830–1865). Ŝi estis etna abĥaza, filino de la Princo Tahir Bej Ĉaĉba, kiu estis origine nomita Fatma Ĉaĉba.[2]

Mehmed estis elpostenigita kiam la Otomana Sultanlando estis abolita en 1922 kaj la nereligia Respubliko Turkio estis kreata, kun Mustafa Kemal Atatürk kiel ĝia unua prezidanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Freely, John, Inside the Seraglio, 1999, Chapter 16: The Year of Three Sultans.
  2. Aredba, Rumeysa; Açba, Edadil (2009). Sultan Vahdeddin'in San Remo günleri. Timaş Yayınları. p. 73. ISBN 978-9-752-63955-3.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]