Bibliaj atributoj de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bibliaj atributoj de Dio koneblas per la revelacio kiuj laŭ kristanismo kaj judismo [1] estas registritaj en la juda-kristana Biblio kaj eltireblas el la nomoj mem uzataj por difini Dion.

La kristana teologio distingas inter atributoj nekomunikeblaj, nome karakterizoj de la dia esenco kiuj apartenas al li ekskluzivmaniere, kaj atributoj komunikeblaj , nome tiuj liaj karakterizoj kiujn Dio apartenigi al la homo – kiun la kristana kaj juda kredokonfesoj konsideras kreita laŭbilde de Dio (Gn 1, 27).

Atributoj nekomunikeblaj[redakti | redakti fonton]

Tiuj atributoj signa la dian esencon kaj ne povas esti komunikitaj al la kreituloj ĉar ili farus ion simila al dio mem, do ili estas:

Sendependo[redakti | redakti fonton]

La Sendependeco de Dio estas tiu karakterizo per kiu Dio ne dependas, por Sia ekzisto, de io ajn ekstere de Si: nome Dio ne devas Sian ekziston al nenio kaj al neniu; okazas, male, ke ĉiu Lia kreaĵo dependas en ĉio de Li.

Kristanoj plifortiĝas en tio legante en Johano 85, 26: “26 Ĉar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaŭ, ke ĉi tiu havu en si mem vivon”; en la Apokalipso de Johano 4, 11; en Agoj de la Apostoloj 17, 25; Epistolo al la romanoj; kaj kun judoj en Jesaja 40, 18 ss, kaj en Danielo 4,35, kaj en la Psalmoj.

Tiu atributo mezepokaj filozofoj difinis per aseitas, nome esti el si mem.

Neŝanĝebleco[redakti | redakti fonton]

La neŝanĝebleco de Dio estas tiu karakterizo per kiu Dio, en Sia dia Esto kaj en Siaj perfektaĵoj, same kiel en Siaj proponoj kaj promesoj, ne estas submetita al ŝanĝo aŭ al iu ajn natura modifo. Tio ne signifas, tamen, ke ne estas movo en Dio. La Biblio parolas pri Liaj irrevenoj, kaŝiĝoj kaj reveliĝoj.

Kiam la Biblio asertas ke, en certaj cirkonstancoj Dio estis pentinta pri io, temas nur pri antropomorfismo, pri homa esprimmaniero.

Oni vidu Malaĥi 3, 6: “6 Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.”; Epistolo de Jakobo 1, 17: “17 Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado”.

Senfineco[redakti | redakti fonton]

La senfineco de Dio estas tiu karakterizo per kiu Li ne estas submetita al iu ajn limigo. Tamen per la vorto 'senfoneco' oni aludas al diversaj aferoj:

Rilate al dia [[esenco], senfineco povas esti difinita absoluta perfekteco. Liaj scio, saĝo, boneco, amo, justeco kaj sankteco ne havas limigojn, kiel estas proklamate en la psalmo 145, 3, kaj en Ijob 11. 7-10.

En la rilato kun la tempo, la senfineco de Dio estas difinita senfina daŭro]]. Li troviĝas trans la tempo kaj do ne submetita al ties limigoj. En Dio estas nur eterna estanteco kaj neniu estinto kaj nwniu estonteco. (Psalmoj 90, 2), 102, 27)

En rilato kun la spaco, la senfineco de Dio estas difinita senlimeco. La juda.kristana teologio instruas ke Dio ĉeestas ĉiuloke, loĝas en ĉiuj siaj kreaĵoj kaj plenigas ĉiun spacan punkton: Dio do ne estas limigita de la spaco, tial Li ĉieĉeestas, kiel sugestas la psalmo 139, 7-10:

“7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?"

"8 Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas."

"9 Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:"

"10 Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos"

Oni vidu ankaŭ: Jeremia 23, 23-24; !-a libro de la Reĝoj 8, 27; Jesaja 66, 1-,2; Agoj de la Apostoloj 17, 17-27.

Simpleco[redakti | redakti fonton]

La dia simpleco estas tiu karakterizo per kiu Dio ne estas kunmetita el pluraj partoj, kiel en la homa estulo animo kaj korpo. Pro la sama motivo Dio ne estas submetebla al divido. La tri personoj, kaze de la kristana Dio, de la Triunuo, ne estas partoj Lin konsistigantaj, sed la tuta esto de Dio ĉeestas en ĉiu persono: el tio la kristana teologio deduktas ke Dio kaj Liaj atributoj estas unuo, kaj ke Li estas vivo, lumo, amo, justeco, vero kaj tiel plu.

Atributoj komunikeblaj[redakti | redakti fonton]

La komunikeblaj atributoj de Dio estas tiuj karakterizoj kiuj trovas kelkajn similecojn en la homa kreitulo. Kio, tamen, eblas trovi en la homo estas limigita kaj malpli perfekta, dum en Dio tiuj karakterizoj estas senlimaj kaj perfektaj.

Scio[redakti | redakti fonton]

La dia scio estas tiu perfekta kapablo per kiu Dio, laŭ maniero tute Lia, konas sin mem kaj eblaĵon kaj aktualaĵon. Dio posedas tiun kapablon en Si mem kaj ĝi ne akiras elekstere. Ĝi estas ĉiam kompleta kaj perfekta, Pro la fakto ke tiu scio etendiĝas al ĉio, ĝi estas difinita ĉioscia. Li konas ĉiujn aĵojn-aferojn, pasintajn, estantajn kaj estontajn, ne nur tiujn kiuj hava realan ekziston, sed ankaŭ tiujn kiuj estas nur eblaj.

Sinjoro, vi scias ĉion”” (Evangelio laŭ Johano 21, 17); “13 Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas”. (Epistolo al la Hebreoj 4, 13); “29 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko” (8, 29): (Psamoj|psalmo]] 139, 1, 16.

Saĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam Dio antaŭfiksas realigi determinitajn objektivojn tiuj estas selektitaj ĉiam kun saĝo, kiel samtiome saĝaj estas la elektoj kiujn Li plenumas pri la iloj taŭgaj al la celo. La lasta celo pro kiu Dio efektivigas ĉiun aĵon estas ĉiam sia gloro.

”24 Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj. (Psalmo 104, 24)”. ”(Danielo 2, 20-21) 20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo de Dio de eterne ĝis eterne; ĉar al Li apartenas saĝo kaj forto; 21 Li ŝanĝas la tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj. ”(Epistolo al la romanoj” 11, 33). 33 Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Boneco[redakti | redakti fonton]

La boneco de Dio estas tiu perfekteco kiu Lin puŝas trakti kun afableco kaj malavareco ĉiujn siajn kreaĵojn. Dio estas bona, nome perfekte sankta en si mem. Kiel dia boneco ĉi tie, tamen, oni intencas lian disponeblecon plenumi la bonon.

”5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas (Psalmo 86, 5). (Evangelio laŭ Mateo, 5, 45; Agoj de la Apostoloj, 14, 17.

Amo, graco, mizerikordo, indulgemo[redakti | redakti fonton]

Tiu atributo kiu kutime estas konsiderata centra en Dio, sed fakte estas centra ne pli ol la aliaj perfektecoj en Dio. Danke al tiu amo, Dio ekĝojas pro siaj perfektecoj kaj tiuj de la homa kreitulo kiel reflekso de sia bildo.

La amo de Dio povas esti konsiderata sub diversaj vidpunktoj. Lia Graco estas la nemeritita amo de Dio estiĝanta en pardono de la peko: ]]Epistolo al la Efesanoj]] 1, 6-7; Epistolo al Tito 2, 11.

Tiu amo suprelevanta el la mizera kondiĉo kiu estas la pago de la peko estas nomata mizerikordotenera kompato: Evangelio laŭ Luko1, 54. Epistolo al la romanoj 15, 9; 16, 18.

Kiam Dio elportas la pekulon kiu ignoras la instruaĵojn kaj instigojn de Dio, tiu amo estas nomata indulgemotoleremo: Epistolo al la romanoj 2, 4; 9, 2. 1-a epistolo de Petro 3, 20. 2-a Epistolo de Petro 3, 15.

”Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon” (Evangelio laŭ Johano|Johano]] 3, 16) kaj el la sama aŭtoro en la 1-a epistolo de Johano (4, 8) ”8 Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo”.

Sankteco[redakti | redakti fonton]

La sankteco de Dio estas tiu dia perfekteco per kiu Li absolute diferencas el ĉiuj kreituloj kaj estas ekzaltata super ili pro sia senfina sankteco. Vidu. Eliro 15, 11, kaj Jesaja 57, 15. Tiu atributoj konsciigas ankaŭ ke Dio estas imuna de ĉiu morala malpuro aŭ peko kaj do morale perfekta. Antaŭ Dio la homa estuloj konscias pri sia peko kie estas aludate en Ijob 34, 10, kaj en Jesaja 6. 5 kaj en Ĥabakuk 1, 13.

Justeco[redakti | redakti fonton]

La justeco de Dio estas tiu perfekteco per kiu Li konservas sin mem kiel la Dion trifojan sanktan antaŭ ĉiu rompo de Lia sankteco. Okazas pro tiu justeco ke Dio konservas la moralan gvidon en la mondo kaj trudas justan leĝon sur la homan estulon, premiante la obeon kaj punante la malobeon. Vidu: psalmo 99, 4, kaj Jesaja 33, 22, kaj Epistolo al la romanoj 1, 32.

La dia justeco, kiu manifestiĝas en la rekompenco, nomiĝas rekonpenca justeco; kaj tiu perceptebla en la punminacado nomiĝas kompenca justeco. La unua estas esprimo de Lia amo, la dua de Lia kolero. 1 Petro 1, 17 ”17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado juĝas laŭ la faro de ĉiu, vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado”.

Vereco[redakti | redakti fonton]

La vereco de Dio – kiel subtenate en la Sanktaj Skriboj – estas tiu perfekteco per kiu Li estas verdira en Sia eno, en Sia riveliĝo kaj en Siaj rilatoj kun Sia popolo. Li estas vera Dio malsame ol la idoloj, Li konas la estaĵojn kiaj ili vere estas, kaj fidelas en la plenumado de ĉiuj siaj promesoj. Nombroj 23, 16: ”19 Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?“. 1-a epistolo al la korintanoj 1, 9: 2-a epistolo al Timoteo 2, 13.

Suvereneco[redakti | redakti fonton]

La dia suvereneco povas esti konsiderata el du flankoj: (1) Lia suverena volo kaj (2) Lia suverena povo. La dia volo estas prezentata en la Biblio kiel la lasta kaŭzo de ĉio. (Epistolo al la Efesanoj 1, 11-, kaj Apokalipso de Johano 4, 11).

Surbaze de Readmono 29, 28 oni kutimas distingi inter kaŝita volo kaj manifestita volo de Dio: ”La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo“. Ijob 10, 11; 13, 13 Evangelio laŭ Mateo 20, 15. Apokalipso de Johano 4, 11.

Ankaŭ la pekemaj aktivecoj de la homa estulo estas sub la kontrolo de Lia suverena volo (Genezo 50, 20; Agoj de la Apostoloj 2, 23).

Lia povo efektivigi Sian volon estas nomata Ĉiopovo. Ke Dio estas ĉiopova ne signifas ke li povas realigi ĉion. Laŭ la Biblio estas certaj aferoj kiuj Dio ne povas fari. Li ne kapablas mensogi, peki, neniigi sin mem (Nombroj 23, 19; 1-a libro de Samuelo 15, 29: Epistolo al la Hebreoj 6, 18). Tio signifas ke Dio povas, per la simpla ekzercado de Sia volo, realigi kion li decidis, kaj ke, se li tio deziras, povas fari pli ol tio decidita (Jeremia 32, 27; Evangelio laŭ Mateo 3, 9; 26, 53.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En tiu juĝo eniras certe ankaŭ la la islama teologio, kaj ne nur

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]