Servisto de Javeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri interpreto de malnovtestamenta teksto. Por informoj pri katolika termino, vidu la paĝon servisto de Dio.

Servisto de Javeo (aŭ Jehovo), aŭ servisto de la Sinjoro, estas la personulo aŭ la personaro elvokita en la kvar kantoj ene de la ĉapitroj de la Dua Jesaja, nome de kvardeka ĝis la kvindekdu. Tiuj ĉapitroj entenas kantojn de nekonata(j) aŭtoro(j) ĝuste diritajn kantoj de la Servisto de Javeo.

Origino de la Kantoj[redakti | redakti fonton]

En la Jesaja libro transdonita, en unika versio, el la antikveco, etimologoj kaj literaturistoj distingas tri Jesajain: la unua finiĝas ce la 39°, la dua konkludiĝas ĉe la 55a, la tria de ĉapitro ĝis la fina 66a. Kiu estas la aŭtoro de tiu dua parto? Certe, ne Jesaja, kiu vivis kaj profetis kaj verkis en la dekoka jacento aK., kaj estas uzataj stilo kaj lingvo kaj menciataj eventoj okazintaj post la epoko de Jesaja.

Ĉar la kantoj troviĝas en de tiu dua parto, jen alia problemo: ĉu ili estas parto de tiu dua ero aŭ ilin oni enŝtelis parte refarante la verkon, kiel plurfije okazis por la bibliaj tekstoj de la Malnova Testamento? Kaj se la dua Jesaja ne estas de Jesaja, la kantoj povas havi alian (aŭ aliajn) aŭtoron, inter kiuj tamen, laŭ iuj ekzegezistoj, Jesaja mem.

La kverelo estas granda kaj kritikistoj estas multe foraj de venka respondo. La teksto troviĝas preskaŭ senvariaĵa en la greka Septuaginto.

Enhavo de la Kantoj[redakti | redakti fonton]

La kvar poemoj elvokias kaj priskribas personulon, nomatan Servisto de Javeo, al kiu estas konfidta grava komisio decida por Izraelo kaj por la tuta homaro. Praktike estas konfidata la tasko fondi aŭtentan religion, la koreptan sintenon antaŭ Dio kun la sciigo de la Dia volo.

Al kiu referencas la inspirita aŭtoro? La respondoj de la ekzegezistoj estas ege malsamaj, inter kiuj la preferata estas tiu kiu indentigas la personulon kun la izraela popolo, aŭ almenaŭ kun la cetera fidela parto, eble kun la ekzilita popolo (se la kantoj estas tiutempaj): ĝi spirite renoviĝante fariĝus la fidela Servisto de Javeo. Aliaj, tamen, vidas en tiu servisto nekonatan profeton aŭ la verkiston mem de la dua Jesaja aŭ alian faman profeton, aŭ temus pri simpla simbolo.

Interesa kaj unika estas la karakterizaro de tiu personulo: li provas obteni la savon de la tuta popolo pere de sia preĝo kaj de sia persono kaj de sia sufero. Li fidele agas, ame kaj sindediĉe, sed estas nekomprenata kaj krimultaksata kiel malamika al Dio, ĝismorte persekutata. Sed la kanto gloreksplodas pro tio ke liaj fideleco kaj suferoj obtenas la rekonon, ĉe Dio kaj la savitoj, ke ĝuste pro tio ĉiuj el li ricevas la savon.

Skiza analizo de la Kantoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas unuanime taksataj plenplenaj je eksploda poezio.

Kanto (ĉapitro 42). Proklamado kaj entroniĝo de la Servisto, kiu ĉi tie pli rivelas siajn oficialan socian staton, nome tiu de ĉefministro (tia estas la senco de la hebrea vorto)aganta anstataŭe de la reĝo (Javeo).

Dua Kanto (ĉapitrio 49). La Servisto parolas pri si kaj prskribas sian taskiĝon, sciigante ke lia alvoko okazis kiam li estis ankoraŭ en la patrina sino, kaj pri siaj malakceptiĝo kaj malvenkiĝo kun fina porĉia savo.

Tria Kanto (ĉapitro 50). La servisto pliklare detalas siajn suferojn en konteksto de onia malsato. Li fidas je Dio, kiu lin deklaros justulo kaj indikos ke pere de li la savo etendiĝas al ĉiuj.

Kvara Kanto (ĉapitro 52). Parolas Javeo kaj personoj neidentifeblaj. La Servisto suferas kaj mortas. Lia morto aperas mistera ĉar senkulpa. La mistero estas rivelata kiel merito pekliberga, premiita per la definitiva ekzaltiĝo ĉe Jeveo kiu lin prezentas tia.

La servisto de Javeo kaj Jesuo Kristo[redakti | redakti fonton]

Ĝuste pro tiaj agadoj kaj sintenoj, la Servisto de Javeo koniugacias la karakterizojn de Jesuo en la Nova Testamento; eĉ Jesuo mem kaj la Nova Testamento intrepretis la mision de Jesuo sub la lumo de tiuj Kantoj, aparte la pasionon de jesuo. Oni povu relegi la pasionon de Kristo kaj rimarkigi serion da referencoj implicitaj en la Kantoj de la Servisto, aparte en la kvara en kiu estas priskribitaj la martiriĝajn persekutojn kontraŭ la Servisto de Javeo.

Ĝuste pro tio motivo, la kvar Kantoj estas enliturgiitaj en la Sankta Semajno.

En la Nova Testamento, la titolo de Servisto estas atribuita al Jesuo en Ag 3,13; 3,26; 4,27-30. La poemoj de la Servisto estas eksplicite citataj en Mt 8,17; 12,18-21; Lk 22,37; 2,32; Rm 15,31; 4,15; implicite, sennombrajn fojojn.

El tiuj tekstoj dedukteblas ke la la unua kristana generacio identigis la Serviston de Javeo kun Jesuo Kristo. La “Agnus Dei” de la evangelio de Johano reeĥas la jesajan serviston de Javeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kvardeka ĉapitro de Jesaja

Jesaja (kvardeka ĉapitro) hebrea, france

Jesaja angle

La Kantoj de la servisto de Javeo hispane

Kantoj de la servisto de Javeo latine

Komento itale

Canto iv del servo di Javé itale

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

JOHN l, McKENZIE, Dictionary of the Bible, the Bruce Publishing Company, New York.

G. Ravasi, I profeti, edizioni Ancora (Italio)