Midjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Midjan
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Genezo 25
Informoj
Sekso vira
Patro Abrahamo
Patrino Ketura
Infanoj Abida • Ephah • Epher • Elda'a • Enoch
vdr

Midjan (en hebrea מִדְיָן Miḏyān.[1] estis laŭ la Hebrea Biblio filo de Abraham, nome patriarko de Izraelidoj, kaj Keturah, kun kiu li estis edziĝinta post la morto de Sarah.[2][3] Midjan havis kvin fratojn, nome Zimran, Medan, Jokŝan, Iŝbak, kaj Ŝuaĥ.[4]

Abraham, plej probable, klopodis teni ilin aparte el Isaak por eviti konflikton pri la dia ordono etendi kaj loĝigi la tutan mondon.[5][6][7]

Krome li havis du duonfratojn: nome Iŝmael kaj Isaak. Li estis la kvara filo de Keturah kaj la sesa de Abraham.

Li estas ĝenerale konsiderata praulo de la Midiananoj[8] trovite en lastaj partoj de la Hebreaj skribaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jozefo Flavio, Antikvaĵoj, 1.15.1
  2. Genezo 25:2-6
  3. Kronikoj 1:32
  4. Genezo 25:1-6
  5. Genezo 1:27,28
  6. Genezo 9:1
  7. Jozefo Flavio, Antikvaĵoj, 1.4.1-3
  8. Genezo 25:1-2.
  • Calmet, Augustin (1837). Calmet's Dictionary of the Holy Bible. Boston: Crocker & Brewster. LCC BS440.C3.
  • “Genezo 25:2”

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]