Saltu al enhavo

Projekto Ben-Jehuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Projekto Ben-Jehuda
retejo
cifereca biblioteko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1999 vd
Lando(j) Israelo vd
Fondinto(j) Asaf Bartov vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Projekto Ben-Jehuda estas kultura entrepreno kiu entenas kaj alirebligas kolekton de klasika hebrea literaturo, kaj originala kaj traduka. Ĝi nomiĝas honore al Eliezer Ben-Jehuda, fama kreinto de la moderna hebrea lingvo. La projekto estas inspirita de Projekto Gutenberg.

La datumbazo funkcias en la Interreto kaj celas konservi, alirebligi la klasikaĵojn de la hebrea literaturo en maniero facila kaj libera por uzado. La kolekto inkluzivas, interalie, poezion, fikcion, tradukon, nefikcion kaj eseojn en la hebrea ekde la Mezepoko ĝis la nuntempo. La tuta laboro estas volontula.

La kolekto enhavas verkojn kiuj estas kaj origine verkitajn en la hebrea lingvo kaj tradukoj al la hebrea, sed ne verkoj kiuj estis skribitaj uzante en la hebrea alfabeto sed ne estas en la hebrea lingvo, tio estas, verkojn en la jidaladino.

Ĉiuj verkoj de la pasinteco estis ciferecigitaj kaj konvertitaj al formato legebla kaj serĉebla interrete. La biblioteko estas destinita kaj por scienculoj kaj studentoj de literaturo.

Por esti inkluzivita en la kolekto, ĉiu verko devas plenumi unu el tri ĉefaj kriterioj:

  • ne esti protektita per kopirajto, tio estas, ĝis estas en la publika havaĵo kaj en la publika domajno (laŭ israela juro, tiu estas verko kies aŭtoro mortis antaŭ pli ol sepdek jaroj)
  • verko por kiu la projekto ricevis eksplicitan publikigpermeson de la rajtposedantoj (konservante iliajn rajtojn).
  • orfa verko, per kio oni celas verko, kies jura statuso estas nekonata, ĉar la posedantoj de la rajtoj pri ili estas nekonataj.

Aktuale je 2023, la datumbazo entenas 48 976 verkojn de 2 703 kreintoj, en la hebrea kaj en traduko el 30 lingvoj. Aldone estas kolektitaj 20 857 vortarajn difinojn. La plejmulto de la verkoj estas de la moderna epoko, do ekde la 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]