Etnaj dividoj de la judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La judaj etnaj dividoj referencas diversajn judajn komunumojn de la mondo kiuj povas distingiĝi ene de la juda popolo. Ĉar la judismo estas samtempe kaj kulturo kaj religio, ne ĉiuj judaj komunumoj havas la samajn kulturajn, religiajn, kuirartajn aŭ lingvajn kutimojn. Iuj estas distingitaj per malgrandaj lokaj diferencoj (vestoj, manĝaĵoj, ktp.), kaj en kelkaj malmultaj manieroj interpreti iujn ritojn (ekzemple, la preĝojn). Ekzistas ankaŭ malsimilecoj en prononco de la hebrea lingvo. Ekzistas pli ol 71 malsamaj etnoj inter la judoj.

Ene de la juda popolo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj grupoj ene de la moderna juda popolo estas: la aŝkenazoj kies tipa lingvo estas la jida lingvo, la sefardoj kies tipa lingvo estas la judhispana lingvo kaj la mizraĥoj kies lingvo ofte estas la araba. Ĉi tiuj lingvoj estas krom la hebrea, kiu estas la ĉefa lingvo de la judoj por iliaj preĝoj, skribadoj kaj legado.

Aŝkenazoj[redakti | redakti fonton]

Isaak Asknazij, portreto de maljuna aŝkenazo, 1902.[1]

Aŝkenazo estas la nomo donita por Germanio al la judoj kaj aŝkenazo («germano») estas la nomo kiu origine la judoj de Germanio ricevis. Oni ofte uzis ĝin erare por priskribi la judojn el Eŭropo ĝenerale. Ilia lingvo estas la jida, kiu estas el la ĝermana lingvaro kun hebreaj kaj slavaj influoj. Ili ĉefe loĝis en Germanio, Pollando, Ukrainio kaj Rusio. La judoj de Eŭropaj landoj kiel Italio, Grekio, Turkio, la Iberia Duoninsulo, Balkana Duoninsulo kaj Francio (krom el la regionoj de Alzaco kaj Loreno, proksime al Germanio, kaj la norda kaj orienta partoj de Francio) ne estas konsiderataj kiel aŝkenazoj.

Sefardoj[redakti | redakti fonton]

Sefarda judo: Maimonido.

Sefarad estas la hebrea nomo por tio kion oni konas kiel Hispanio. Sefaradí signifas "hispanan" en la klasika hebrea lingvo kaj ĝi estas la vorto por nomi la judojn de Hispanio kaj Portugalio. Ili faris grandajn kontribuojn al la hispana kulturo, sed ili estis elpelitaj de la Duoninsulo pro religiaj motivoj dum la jaro 1492. La posteuloj de tiuj judoj estis daŭre nomitaj kiel sefardoj, ne gravas en kiu parto de la mondo ili naskiĝis. Ilia lingvo estas la judhispana, kiu estis, ĉe la komenco, dialekto de la kastilia, sed evoluis malsame de la hispana.

Tamen, la elpelo dum la komenco de la 16-a jarcento, kaŭzis elmigradon al la hispanaj kaj al la portugalaj domajnoj, sed ankaŭ al la nederlandaj kaj anglaj kolonioj (inkluzive al la estonta Usono). La plej multaj el ili, precipe en la Hispana kaj Portugala Amerikoj, konvertiĝis kaj estis asimilitaj al la loka loĝantaro, ĉar la inkvizicio agadis en tiuj teritorioj.

La sefardoj, dum la 20-a jarcento, enmigris precipe al Israelo, Francio, Usono kaj Latinameriko; la plej multaj venis el Nord-Afriko, Turkio kaj Balkanoj.

Mizraĥoj aŭ edot hamizraĥ[redakti | redakti fonton]

Mizraĥí aŭ mizraĥoj estas la nomo plejofte atribuita al la judaj komunumoj kiuj enmigris el la Meza Oriento, precipe de Irako, Persio aŭ la Brita Palestino. En Israelo, kelkaj personoj erare nomas ilin kiel sefardojn kvankam ili havas nenian rilaton kun la Iberia Duoninsulo. Tiu konfuzo devenas de la fakto ke la sefarda stilo de la liturgio, iliaj leĝoj kaj kutimoj havis gravan influon en tiuj regionoj post la elpelo de Hispanio kaj Portugalio.

La ĝusta termino por nomi ilin en la hebrea lingvo estas edot hamizraĥ (komunumoj de la Oriento). Iliaj interpretoj de la preceptoj devenas de la rabenaj lernejoj de Babilono. Ili estas la judoj de la araba mondo.

Plej malgrandaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Teimanim aŭ Jemenaj judoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj personoj konsideras al la teimanim kiel parto de la mizraĥaj judoj, ĉar ili loĝis en Jemeno (kiu signifas "malproksima sudo"). Ili estas la solaj kiuj konservis la tradicion legi la Toraon en la sinagogo en la hebrea kaj en la traduko en la aramea lingvo.

Kiam Saladino estis sultano, la judoj el Jemeno komencis havi religion kiu sinkretiĝis el la judismo kaj la islamo. Ĉi tiu situacio maltrankviligis Jakob ben Natanael al-Fajjumi kiu skribis al Rabeno Moŝe ben Maimon, konita kiel Maimonido. La granda Maimonido respondis per la letero nomita Iggeret Teman (La letero al Jemeno). Ĉi tiun leteron kaŭzis grandan efikon en la jemenaj judoj kaj tia religia movado estis haltita. 

Beta Israel[redakti | redakti fonton]

Falaŝa infano.

Beta Israel (domo de Israelo), erare konitaj kiel falaŝaj, estas la judoj el Etiopio. Fizike ili similas al la etiopoj kaj parolas la amharan lingvon. Ilia deveno ne estas tre klara, kaj ĝi reiras al la antikvaj tempoj kaj ne ekzistas precizaj informoj, sed legendoj kaj spekuladoj. Kelkaj teorioj pri ilia origino estas:

  • Ili povus esti la filoj de Meneliko, la supozata filo de la reĝo Salomono kun la reĝino de Ŝeba kaj de la konvertantoj kiuj poste akceptis la judismon.
  • Oni diras ke ili estas la filoj de indiĝenaj afrikanoj kaj membroj de la tribo de Dan kiuj loĝis en Kuŝo (Etiopio).
  • Kelkaj personoj diras ke ili estas la idoj de judoj kaj afrikanoj, dum malsamaj epokoj kaj cirkonstancoj kiel: komercistoj, ekzilitoj, vojaĝantoj, ktp.
  • Ili povus esti konvertitoj, nome afrikanoj kiuj lernis la religion el iliaj judaj najbaroj.

Magrebim aŭ marokaj[redakti | redakti fonton]

Ili estas la judoj kiuj tradicie loĝis en la berber-araba Magrebo (Al-Maghrib signifas okcidento en la araba lingvo). Kelkfoje ili estas konsideritaj kiel sefardoj, sed ili jam estis an Maroko antaŭ la elpelo de la sefardaj judoj de Hispanio. La sefardaj judoj ekvenis amase post la elpelo de Hispanio kaj ili havis pli da rimedojn kaj instruadon ol iliaj marokaj fratoj, do la marokaj, ĉu sefarddevenaj aǔ ne, estis asimilitaj en la sefarda komunumo. Hodiaŭ, la marokaj judoj estas konsideritaj kiel sefardoj.

Gruzim aŭ kartvelanoj[redakti | redakti fonton]

Judaj junulinoj el Kaŭkazio.

Ili apartenas al Kartvelio, en Kaŭkazio; gruzim devenas de la rusa termino Грузинские евреи (Gruzinskie Jevrej, Kartvelaj Judoj). La kartvela nomo de la komunumo estas Huria (ჰურია) aŭ Ebraeli.

Kelkaj personoj konsideras ilin kiel aŝkenazojn. Oni ne scias kiel aŭ kiam ili alvenis al Kartvelio sed estas nediskuteble ke ili estas unu el la plej antikvaj komunumoj de la juda diasporo.

Judoj en Barato[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj grupoj el Barato kiel:

  • Bene Israelo (infanoj de Israelo)
  • Bnei Menaŝe (infanoj de Menaŝe), ili konvertiĝis kiam malkovris sian judan pasintecon. Ili kredas ke ili estas membroj de la perditaj triboj de Israelo. 
  • Koĉaj Judoj
  • Teluguaj Judoj

Romaniotoj[redakti | redakti fonton]

Ili estas la judoj el Grekio, kaj oni pensas ke ili estis tie de antaǔ pli ol du mil jaroj. Ili parolas la judgrekan lingvon.

Italkim[redakti | redakti fonton]

La Bené Romao aŭ Italkimoj (italiano en la hebrea). Hodiaŭ ili estas pli ol 50 mil. Iliaj kutimoj estas mikso de la aŝkenaziaj kaj de la sefardaj kutimoj. Ili similas al la aŝkenazoj.

Persaj aŭ Parsim[redakti | redakti fonton]

Ili estas la judoj kies denaska lingvo estas la persa kaj ili alvenis al Persio proksimume antaŭ 27 jarcentoj. Tio okazis dum la unua juda diasporo. Hodiaŭ, la plej multoj de la parsim ('persa' en la hebrea) loĝas en Irano, Usono kaj Israelo.

Abajudajaj[redakti | redakti fonton]

La Abajudajaj estas komunumo en Ugando kiuj aliĝis al la judismo ekde la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ekde la jaro 2002 ili oficiale konvertiĝis.

Judoj el Azio[redakti | redakti fonton]

Oni pensas ke inter la triboj de Ŭa kaj Sija ekzistis judoj kiuj alvenis al Japanio. Kelkaj personoj konsideras ke ili apartenas al la triboj de Dan kaj de Zebulun. En 1910, ekzistis preskaŭ 2000 judoj en Ĉinio kaj Japanio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jud-rusa pentristo de Vitebsk, Asknaziy (1856-1902) laboris temáticas costumbristas kaj bíblicas.