Maco (hebrea pasto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maco estas plata kuko el nefermentinta pasto, kiun la hebreoj manĝas dum komenco de pesaĥo (sedero). Ĝi estas pretigita el akvo kaj unu el kvin grentipoj, kiel tritiko, hordeo, aveno, sekalo, spelto.

La konsumado de la maco memorigas la judojn je Eliro (Historia Evento), kiam judoj ne havis tempon atendi dum la eliro el Egiptujo ĝis el la pasto iĝas panopasto, ili do ne uzis giston. La pretigo de maco daŭras de miksado de faruno kun akvo ĝis pret-bako de la maco, kio ne povas superi 18 minutojn, laŭ religia rito.