Diskuto:Judismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pardonu por pli da demandoj pri nomoj, sed ĉu gravas ĉu "Tora" aŭ "Torao"? --Jacob SCHWARTZ

Laŭ Google: Tora 52%, Torao 28%, Torah 10%, Toraho 6%. Sed Monato uzas la formon "Torao", do ĝi ankaŭ estus akceptebla laŭ mi. --Stefano KALB

Mi nur volis demandi ĉu vi aŭ intencis uzi ne-Esperantan nomon kun jam-ekzistanta latinlitera formo aŭ intencis uzi Esperanto-vorton sen la finaĵo (Tora'). Mi trovis nur "Torao" en ReVo kun kelkaj cititaj fontoj inter ili la PIV. Mi konsilus uzu nur tion kion aperas en la literaturo. Kaj Zamenhof certe skribis pri la biblio, do devas esti tre oficiala vorto, ĉu ne? Ĉu iu jam legis religiajn librojn kaj scias? --Jacob SCHWARTZ

Mi agnoskas la uzon de ReVo kaj la PIV, do mi ŝanĝos Tora al Torao. Dankon. --Stefano KALB


5 aprilo 2002: Mi rimarkas ke iu ŝanĝis la nomon Israelo al Palestino (en la frazo pri "Israelo estis donita al ..." Sed en la Torao, ktp, oni parolas pri "aretz yisrael" [arec jisrael] kiu signifas "la lando de israel". Kaj nun, la paĝo pri Palestino diras ke Israelo estas sur la lando Palestino, sed ĉu la afero estas tiom simpla? Ĉu eble Israelo havis difinon unue, kaj Palestino estis difinita, kaj en 1948 Israelo estis difinita, kaj nun estas eĉ difinoj por "teritorioj palestinaj"? Estas ne-simpla afero, mi kredus. Sed, ĉiuokaze, mi ne dirus ke judismo kredas ke Palestino estis donita al ili, ĉar ili ne kreis aŭ uzis tiun nomon, ĉu ne? (Mi diras "ĉu ne" ĉar mi konstatas ke multe mankas en mia scio pri la afero, do eblas ke mi eraras.) --Jacob SCHWARTZ

Mi estas kulpa. Mia pensado: La nomo "Palestino" devenas de la romianoj, do ĝi klare venis post la Torao kaj post la promeso al Abraham. Sed mi rigardis "Palestino" kiel ĝenerala nomo de la regiono, dum Izraelo kaj Israelo estas historiaj ŝtatoj kies limoj ne estas la limojn promesitajn en la Torao ("inter la Eŭfrato kaj la rivero de Egipto" laŭ mia memoro). Palestino estis la plej proksima nomo laŭ mia kono. Klarigu la tekston laŭ via juĝo. --Stefano KALB

Jes, Israelo havas multajn sencojn, same kiel se kreiĝus nova ŝtato en tiu regiono sub la nomo Palestino, tiam Palestino havos problemojn. Do laŭ mi eblas ke nomo povas havi multajn sencojn, same kiel en aliaj lingvoj. --Jacob SCHWARTZ Hrm, mi ŝanĝis ĝin, sed pli kaj pli kredas ke Palestino estas bona nomo, sendepende de la nomo kiun oni uzas en aliaj lingvoj. (Kaj mi vidis ke estas ligo al la nomo Palestinio por eble estonta ŝtato. Nu, mi esperas ke kion mi skribis bonas. Mi plu pripensos poste.


5 aprilo 2002: Ho ve :) Mi vidas ke "judoj kredas je Jehovo." Mi povas memori kiam mi unue lernis, de mia histori-libro en lernejo, ke judoj kredas je Jehovo. Kaj mi kiel judo (almenaŭ etne) neniam antaŭe vidis tiun vorton, do estis tre stranga afero ke iu diris al mi ke mi kredas je io kiun mi ne rekonas! Mi poste lernis ke temis pri iu nesciulo kiu provis prononci leterojn kiuj estas sensencaĵojn por anstataŭigi la veran nomon de dio -- oni ne volas skribi ĝin, do estas kelkaj kunmetaĵoj de leteroj kiujn oni povas skribi kie estus la nomo de dio, kaj kiam oni legas tiujn vortojn laute oni ne prononcas ilin, oni uzas aliajn verajn vortojn kiel "Adonaj" kaj "Ha Shem" (la dua signifas "La Nomo") kaj estas eĉ la vortoj por "Dio" kaj "Nia Dio" en la hebreo kiun oni povas diri. Sed la sensencaj literoj oni ne prononcas. Do mi ĉiam ridas kiam mi legas, en la angla, ke judoj kredas je "Jehovah", ĉar mi imagas ke iu stulta ulo trovis tiujn literojn kaj provis prononci ilin. Do... la demando. La vorto "Jehovah" en la angla estas tute ne-juda kreaĵo, kaj mi neniam aŭdis judon uzi ĝin. Do ĉu en Esperanto judo kredas je Jehovo? Mi dirus ne. Mi eĉ ne scias kial oni bezonas nomon por la dio. Laŭ la mitoj, la dio ja havas nomon, sed nur apartaj homoj scias ĝin -- baziĝas sur antaŭaj kredoj pri tio ke scii ies nomo donas al la scianto povon super tiu homo -- kaj estis la mito ke la konstruantoj de la anktiva templo, la Masonistoj(?), lernis la nomon ĉar ili estus proksime al la "arko"(?) kaj evoluiĝis la sekto da Masonistoj (bonvole korektu miajn tradukojn) kiuj tenas la nomon de la dio. --Jacob SCHWARTZ

1 decembro 2004: En la biblio, Dio havas nomon: YHVH kun nekonataj vokaloj. Kiel vi bone klarigis, "Jehovah" estas erara prononco (la vokaloj estas tiuj de "Adonaj"). Poste, en la Talmudo, la rabenoj parolis pri pluraj nomoj de Dio. (Afero ne tute rilata: laŭ multaj historiistoj, ŝajne YHVH estis origine nomo de pli-malpli normala tondra dio, kiu iom post iom altenis al si la fidelo, eventuele ekzklusiva, de certaj kredantoj. La diversaj fontoj de la Biblio estas kutime distingitaj per la uzado de YHVH aŭ Elohim, inter multaj aliaj denotaj signoj.) --Hasdrubal

La kredantoj de judismo, kristanismo kaj islamo, ĉiuj kredas je la identa Dio. Mi deziris nomon por la dio, do mi uzas la nomon "Jehovo", kiun mi komprenas kiel la esperantigo de Yahweh en la angla. Mi komencis uzi la nomon je la paĝo pri Dio, kie multaj aliaj dioj estas enlistigitaj, do la simpla nomo "Dio" ŝajnis tro malspecifa. Kion vi proponas? --Stefano KALB

Kion mi proponas? Nenion. Estas nenio por nomi, laŭ mi. (Ĝuste pri "Yahweh" mi parolas: ĝi estas prononco de "lokotenaĵo" kiun neniu intencis ke oni prononcu. La literojn metite anstataŭ la nomo de la dio estas Jo, Ho, Vo, Ho. Sed ili ne estas vorto.) Kaj ĉu judoj, kristanoj, kaj islamanoj ja kredas je la sama dio?!?! Mi lastatempe aŭdis tion kaj tute malkonsentas. Ja, la religioj rilatas, kaj eĉ judoj kaj kristanoj parte havas la saman sanktan libron, sed iliaj dioj kaj kredoj malsamas. Estas aferoj pri la dio kiun kristanoj kredas kiujn judoj ne kredas pri sia dio, kaj renverse. Kaj ĉu ne estas kristanoj kiuj mem inkluzivas judojn kaj islamanojn inter la "nekredantoj"? --Jacob SCHWARTZ

Jacob, kion vi pensas pri la artikolo The name of God in Judaism ĉe la angla vikipedio? Ĉu ĝusta, ĉu malĝusta? Pri la afero de la "sama dio"; ĉu ne estas vera, ke laŭ kristismo Moseo estis profeto de la sola dio? Kaj ke laŭ islamo kaj Moseo kaj Jesuo estis profetoj de la sola dio? Se jes, ŝajnas malfacile diri, ke ili konceptas tri apartajn diojn, kvankam certe ili ĉiu havas la propran ideon pri kiu, kio, kaj kia estas tiu dio, kaj ĉu iu aŭ tiu ja/ne/mis-kredanto kredas ĝuste ĉu ne. --Brion VIBBER
Mi ne sufiĉe scias por kontraŭi tiun artikolon, sed mi kredus ke ĝi ne estas ĝusta. Tio estas ke, mi ne kredas ke la kvar literoj iam ajn estis la nomo de dio. Lau mia instruiĝo, ja nur la gvidantoj sciis la nomon. Sed ne estas ke oni nun scias kiel prononci ĝin kaj ne volas, kaj nur la gvidantoj estas permesitaj; estas ke nur la gvidantoj antaŭe sciis, kaj nun neniu scias, kaj tiuj literoj ne enhavas informeton pri kiel eble ĝi prononcas. Sed povas esti ke mi eraras. Mi demandos al kelkaj profesiuloj pri tio.
Sed pri ĉu la tri religioj kredas je la sama dio: mi ankoraŭ malkonsentas. Laŭ tiu logiko kiun vi prezentas, eblas argumenti (kaj kelkaj homoj ja faras) ke ĉiuj en la mondo kredas je la sama diaĵo, sed havas malsamaj kredoj pri kia estas tiu diaĵo. Sed por mi, diri "ili kredas je la sama dio, sed havas malsamajn kredojn pri kia ĝi estas" estas tute memkonflikta!! Gravas nur la kredoj pri kia ĝi estas, laŭ mi! (Laŭ mi, oni ne povas, de neŭtralal vidpunkto, diri ke vere estas unu dio tie kiun la tri same rigardas sed malsame komprenas.) La judoj ne kredas ke sia dio havis filon, sed kristanoj kredas ke sia dio ja havis kaj ke fakte la patro kaj filo estas la unu sama dio! Ŝajnas al mi kiel tute malsamaj dioj, ĉu ne? Sed, nu, mi emas diri ke eĉ neniu du homoj kredas same... -- Jacob SCHWARTZ

Malsamo de kredo en si mem pri objekto ne necese pruvas, ke la objekto ne estas unu. Mia edzino kaj mia kromedzino (kiel hipoteza ekzemplo!) kredus tre malsame pri mi, sed mi ankoraŭ estas unu viro. La plimulto de kristanoj kredas, ke la Dio de Moseo estas la Dio de Jesuo. Bona ekzemplo de kristano, kiu kredis, ke la Dio de Moseo ne estas la Dio de Jesuo estas Marciono, kiu estis gnostiko de la 2-a jarcento. --Stefano KALB

Mi samopinias kun Jacob. Ni forlasu tiun frazon pri "kredo je la sama Dio". Tio, kion mi vidas, estas multaj homoj kiuj havas diversajn ideojn pri ebla aŭ eblaj potencoj; tiuj homoj estas grupitaj laŭ "religioj", sed la ideoj de apartenantoj al unu religio ne tute samas - kaj tio eĉ pli veras, kompreneble, kiam oni parolas pri apartenantoj al malsamaj religioj. Kompreneble, kelkaj el tiuj homoj apartenantaj al malsamaj religioj povas kredi, ke ili kredas je la sama estaĵo. Tamen, el objektiva vidpunkto, oni ne povas diri ĉu tio veras aŭ ne. --Hasdrubal


Mi redaktis la artikolojn pri judismo kaj Jehovo laŭ mia kompreno de la kritiko de Jacob:

En la artikolo pri judismo, mi anstataŭigis la vorton "Eternulo" por "Jehovo". Eternulo estas la nomo, kiun Zamenhof uzis en lia traduko de la Biblio.
En la artikolo pri Jehovo, en la duaj kaj triaj alineoj, mi aldonis tion, kion mi komprenis el Jacob. Libere korektu laŭ via juĝo!

-Stefano KALB

Mi devas pardonpeti ke mia kompreno ne estis ĝusta, almenaŭ laŭ tiu ĉu paĝo kiun mi trovis. Mi ankaŭ demandis al sufiĉe religia kristana amiko, kiu opiniis male ol mi. Mi ankoraŭ ne demandis al pli aŭtoritata persono, sed almenaŭ estas multe da informo en tiu ĉi paĝo: http://www.jewfaq.org/name.htm

--Jacob SCHWARTZ


En la artikolo pri Kristo la vortoj Kristo (greka) kaj Mesio (hebrea) estas prezentitaj kiel samsignifaj. Se veras, kial forigi la mencion "aŭ Kristo" post Mesio ? Des pli ke la sekvanta frazo perdas ligon kun kio antaŭas, ĉar ĝi mencias nur "Kristo" kaj "Jesuo Kristo" sen klara ligo kun Mesio. --- ArnoLagrange 10:25, 16. Apr 2003 (UTC)

Ili estas etimogie samsignifaj (unktito), sed nun la uzado estas malsama. Judoj ne uzas la vorton "kristo" por nomi sian mesion, ĉar la vorto estas uzata de kristanoj por Jesuo, kaj do ĝi sugestas la kristanajn kredojn pri li (ke li estis filo de Dio, ktp), kiujn judoj ne akceptas. Mi korektis la sekvantan frazon. -- AdamRaizen

"Judaismo" (ne "judismo"!) en 3-a oficiala aldono[redakti fonton]

La oficiala aldono de judaismo estis akademia fuŝo, tial uzata de neniu. La vorto Judismo pli konformas al la nomoj de la religio en judaj lingvoj, ekz. en la hebrea, la aramea, kaj la jida. La plej konforma traduko estus judeco, sed indas distingi judecon disde judismo en Esperanto, ĉar la duobla signifo kaŭzas konfuzon eĉ en la hebrea kaj jida. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 19:45, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi, male, kategorie opinias fuŝo tion, ke la Esperanta Vikipedio uzas la stumblige konfuzan formon "judismo" por la nocio "judaismo", oficiala kaj koncepte klara.
La problemon pliigas ankaŭ tio, ke la vorto "judaismo" estas kaj pli internacia, kaj pli uzinda ol la vorto "judo", kiu havas dubindan valoron kiel alternativa formo por la zamenhofa formo "hebreo".
Memkompreneble, oni povas eviti ambaŭ formojn ("judaismo" kaj "judismo") per la pli priskriba formo "hebrea religio".
Filozofo (diskuto) 19:18, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]