Jacob Schwartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jacob SCHWARTZ)
Jacob Schwartz
Jacob Schwartz dum la 53-a Landa Kongreso de ELNA en 2005
Jacob Schwartz dum la 53-a Landa Kongreso de ELNA en 2005
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1974 (1974-11-30) (48-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jacob SCHWARTZ [jakob ŝŭarc] (naskiĝis en 1975 en Norda Karolino) estas usona Esperantisto. Schwartz loĝas en Waltham, Masaĉuseco. Li antaŭe loĝis en Somerville.

Schwartz malkovris Esperanton en eble 1990, sed ne tro forte studis, kaj kiam li eniris la universitaton Masaĉuseca Instituto de Teknologio, li iĝis tro okupita. Finfine, en 2000, li sufiĉe bone lernis kaj ĉeestis siajn unuajn Esperanto-renkontiĝojn. En 2001 li fariĝis tre aktiva en la Usona Esperantista Junularo, la usona sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Li estis en la loka kongresa komitato por la Landa Kongreso de ELNA en Cambridge en 2003.

Unu el liaj interesoj estas bicikloj. Li ŝatas longdistancajn biciklo-veturadojn. Kelkfoje li biciklis pli ol 100 mejlojn en unu tago. Li ĉeestis kelkajn kursojn pri biciklo-riparado ĉe loka biciklo-riparejo kiu preferas montri al klientoj kiel ripari siajn biciklojn ol fari la riparadon per si mem. Do li ŝatas mem fari riparojn kaj ŝanĝojn al sia biciklo. Li estas membro de Biciklista Esperantista Movado Internacia.

Li tre ŝatas modernan Esperanto-muzikon.

Li estas diplomito pri komputiloj. Li tre interesiĝas pri la studado de komputillingvoj, aparte pri funkciaj lingvoj kiel Haskell.

Lia subfako ĉe universitato estis la studado de komunikiloj.

Dum liaj jaroj ĉe universitato, li laboris por studenta grupo kiu prezentas filmojn por la studentaro en la grandaj klasĉambroj, sed nokte kiam ne estas klasoj, per la veraj surekranigiloj kiujn oni uzas ĉe komercaj kinejoj. Li laboris en (kaj eĉ fine estis la estro de) la parto de la grupo kiu respondecis pri la maŝinoj. Do li estis surekranigisto. Kaj li scias multe pri la proporcioj de 35-milimetra kaj 16-milimetra filmo kaj la manieroj por enkodigi sonon, analoge kaj ciferece, ktp. Kiam li fariĝis vikipediisto li imagis ke li kontribuus al la paĝo pri filmformatoj kaj interesiĝis kunlabori por krei fakterminaron de kino.

Li ankoraŭ laboras por la Societo por Esperanto ĉe sia universitato, MIT.

Li ŝatas la verkojn de Spomenka Štimec.

Li ŝatas (kaj multegfoje spektis) la kultan filmon Rocky Horror Picture Show.

Jacob partoprenas en Vikipedio.