Usona Esperantista Junularo
Aspekto
| Usona Esperantista Junularo | ||
|---|---|---|
| USA Esperanto Youth Group | ||
| landa sekcio de TEJO | ||
| Komenco | 1992 vd | |
| Antaŭe | Junularo Esperantista de Nordameriko vd | |
| Lando(j) | Usono vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
| Jura formo | volontula asocio | |
La Usona Esperantista Junularo (USEJ, angle: USA Esperanto Youth Group) estas organizo de junaj Esperanto-parolantoj en Usono.
USEJ estis fondita en 1992 kiel la junulara sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). USEJ estas ankaŭ la landa sekcio de TEJO. La laboro de USEJ estas subteni la Esperanto-movadon en Usono, servi junajn Esperanto-parolantojn per informo kaj agado, kaj organizi la instruadon de Esperanto al junuloj tutlande.
Inter la okazaĵoj de USEJ estas Junulara Esperantista Semajnfino (JES) kaj Nord-Amerika Junulara Tendumado (NAJT).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de USEJ Arkivigite je 2015-04-23 per la retarkivo Wayback Machine (angla)
- Facebook-paĝo de USEJ

