Junularo Esperantista de Nordameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junularo Esperantista de Nordameriko
USA Esperanto Youth Group
emblemo
landa sekcio de TEJO
Komenco 1960-aj jaroj vd
Fino 1970-aj jaroj vd
Poste Usona Esperantista Junularo vd
Lando(j) Usono vd
vdr

Junularo Esperantista de Nordameriko (JEN) estis junulara esperantista organizaĵo, kiu aktivis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiel junulara sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Ambaŭ organizaĵoj havis respektive havas sian centron en Usono, sed laŭ la nomo pretis inkluzivi ankaŭ esperantistojn el Kanado kaj Meksiko, kaj kovri tutan Nordamerikon. Kiel ofte en junularaj asocioj, generacia ŝanĝo malaktivigis la asocion, kaj nur multajn jarojn poste, en 1992, aperis nova landa sekcio de TEJO en Usono, nomata USEJ. El Junularo Esperantista de Nordameriko restas interalie esperantlingva kantokolekto. Inter la jaroj 1962 kaj 1968 en JEN aktivis interalie Edwin Joseph Baker.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]