Jacob Schwartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jacob Schwartz
Jacob Schwartz dum la 53-a Landa Kongreso de ELNA en 2005
Jacob Schwartz dum la 53-a Landa Kongreso de ELNA en 2005
Persona informo
Naskiĝo decembro 1975[1]
en Norda Karolino
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo esperantistokomputosciencisto
vdr

Jacob SCHWARTZ (prononco [jakob ŝŭarc], naskiĝis en decembro 1975 en Norda Karolino) estas usona komputikisto kaj esperantisto. Schwartz loĝas en Waltham, Masaĉuseco.[1]

Schwartz malkovris Esperanton komence de la 1990-aj jaroj, sed ne forte studis, kaj kiam li eniris la universitaton Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT), li iĝis tro okupita. Finfine, en 2000, li sufiĉe bone lernis kaj ĉeestis siajn unuajn Esperanto-renkontiĝojn. En 2001 li aktiviĝis en la Usona Esperantista Junularo (USEJ), la usona sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj estis unu el la ĉefaj motoroj de USEJ almenaŭ ĝis 2007.[2] Li estis en la loka kongresa komitato por la Landa Kongreso de ELNA en Cambridge en 2003.[3] Inter la jaroj 2002 kaj 2009, Jacob partoprenis en Vikipedio. Intertempe li estas diplomito pri komputiko, aparte interesiĝante pri la studado de komputillingvoj, precipe pri funkciaj lingvoj kiel Haskell. Lia subfako en la universitato estis la studado de komunikiloj. Li ankoraŭ laboras por la Societo por Esperanto ĉe sia universitato, MIT.

Referencoj[redakti | redakti fonton]