Riviero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Rivero.
Vernazza, itala riviero, zono nomata Cinque Terre
franca riviero, Porquerolles

Riviero - itale kaj laŭ tio ankaŭ neologisme en pluraj aliaj lingvoj Riviera, de la vortoj itala riva respektive franca rive, do marbordo) estas esperantigita toponimo de la francia kaj italia partoj de la Ligura Maro. La marbordo dividiĝas oriente al la Itala Riviero kaj okcidente al la Bordo Lazura (france Côte d’Azur) ankaŭ nomata Franca Riviero.

La asteroido 1426 Riviero estas nomata laŭ la regiona nomo.

Tutmonde laŭ la fama nomo ankaŭ multaj pliaj marbordaj zonoj rivevis la nomon "Riviero" - ofte por pli bona varbado pri la regiono. Kutime temas pri aparte bela marbordo kun la mara parto sude, tiel ke la tieaj plaĝoj ricevas aparte multajn sunbrilojn kaj por feriantoj estas aparte allogaj.

Ekster la Franca kaj Itala Rivieroj aparte temas pri la