Saltu al enhavo

Flughaveno Bari Karol Wojtyła

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Bari Karol Wojtyla
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: BRI ICAO: LIBD
Resuma informo
Lando Italio
Regiono Apulio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Aeroporti di Puglia
Apuda urbo Bari (9 km)
Alteco 59 m
Geografia situo 41° 8′ 20″ N, 16° 45′ 38″ O (mapo)41.13885555555616.760594444444Koordinatoj: 41° 8′ 20″ N, 16° 45′ 38″ O (mapo)
Flughaveno Bari Karol Wojtyla (Bari)
Flughaveno Bari Karol Wojtyla (Bari)
DEC
Situo de Flughaveno Bari Karol Wojtyla
Map
Flughaveno Bari Karol Wojtyla
Kurej-angulo 07/25
Kurej-longo 3000
v • d • r
Kontrol-turo ĉe la flughaveno de Bari, kun malfone aviadilo de la irlanda flugkompanio Ryanair
mapo de la flughaveno

La Flughaveno de Bari-Talese, aŭ Flughaveno de Bari "Karol Wojtyła", estas unu el la ĉefaj flughavenoj de Italio kaj la ĉefa flughaveno de la regiono Apulio. Ĝi situas en la kvartalo Palese-Macchie je 9 km okcidente de la centro de Bari. Fine de 2005 ĝi ricevis la nomon de la pola katolika kardinalo Karol Wojtyła, kiu de la de 16-a de oktobro 1978 ĝis sia morto la 2-a de aprilo 2005 pli ol 26 jarojn servis kiel katolika papo je la nomo Johano Paŭlo la 2-a.

La flughaveno servas la tutan metropolon Bari kaj la tutan regionon Apulio, kaj ankaŭ la apudan regionon Basilikato.

La flughaveno de Bari naskiĝis oficiale en 1934 kiel strukturo uzata nur por militista trafiko. Post la paŭzo de la dua mondmilito, civila trafiko remalfermiĝis en 1947.

Fine de 2011 komenciĝis la laboroj por la pligrandiĝo de la Apulia haveno kaj en januaro 2019, post ĉefaj laboroj, kiuj daŭris ĉirkaŭ 16 monatojn, la flughavena kurejo disponeblis laŭ sia tuta fizika longo (3000 metroj) de ambaŭ direktoj 07 kaj 25.

Statistikoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]