Dukolora tukano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora tukano
Dukolora tukano
Dukolora tukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Specio: R. dicolorus
Ramphastos dicolorus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dukolora tukanoruĝbrusta tukano (Ramphastos dicolorus), konata ankaŭ kiel verdbeka tukano, estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra supra plumaro kaj kiu troviĝas en suda kaj orienta Brazilo, orienta Paragvajo kaj malproksima nordorienta Argentino. Ĝi troviĝas ĉefe en Atlantika arbaro. Ĝi estas sufiĉe komuna, kaj de tie konsiderata kiel malpli zorgiga de IUCN.

montrante la brustajn kolorojn

Ĝi estas unu el la plej malgrandaj specioj de la tukanoj de la genro Ramphastos, longas 40-48 cm kaj pezas proksimume 350 g (260-400 g). Ties beko estas unu el la plej mallongaj de la tukanoj Ramphastos nur ĉirkaŭ 10 cm longaj. La Dukolora tukano elprenas sian nomon "ruĝbrusta tukano" el la granda areo de forte ruĝaj plumoj kiuj fakte estas en la ventro kaj ne en brusto. Ties brusto estas fakte flavoranĝa, kun helflavo ĉirkaŭe. La beko estas ĉefe palverdeca, de kie venas la alia nomo "verdbeka tukano". La bekobazo estas malhelbruna. La iriso blua kaj la nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula estas ruĝa. La supraj partoj estas nigraj.

La ino demetas 2 al 4 ovojn, kiuj estas kovataj dum 18 tagoj.

En birdobredado, ĝia postulo de grandaj kaĝoj, alta fruktodieton kaj sensivecon al la hemokromatozo (ferstoka malsano) faras ĝin malfacile bredebla por novuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]