Forĵetakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Forĵetakvoj en akvopurigejo.

Forĵetakvoj, fekakvojnigraj akvoj estas ajna tipo de akvo kies kvalito estis tuŝata negative pro influo antropogena, tio estas de homoj. La forĵetendaj akvoj estas akvoj uzataj en hejmoj kaj en urboj, kaj la likvaj industriaj aŭ minaj rubaĵoj forjetitaj, aŭ la akvoj kiuj estis miksitaj kun la antaŭaj (pluvaj aŭ naturaj akvoj). Ties gravo estas tia ke ĝi postulas sistemojn de kanaligo, traktado kaj eligo. Ties nula aŭ maltaŭga traktado generas gravajn problemojn de poluado.

La nomitaj nigraj akvoj estas la forĵetendaj akvoj kiuj estas poluitaj pro fekaĵojurino.

Grizakvoj, nome grizaj aŭ uzitaj akvoj devenas el la hejma uzado, tiaj kiaj de la lavado de iloj kaj de vestaĵoj same kiel de la banado de personoj. Ekzemple ili povas esti reuzitaj rekte en la necesejo, por ŝpari akvon.