Ruĝventra turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝventra turdo


Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Paseroformaj
Familio: Turdedoj
Genro: Turdus
Specio: T. rufiventris
Turdus rufiventris
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝventra turdo (Turdus rufiventris) aŭ ankaŭ simple Sabiao, nomo kiu en portugala lingvo difinas la Turdus rufiventris kaj estas ankaŭ bazo de la nomoj de pluraj specioj de turdoj de Brazilo, estas birdo de la Paseroformaj kiu loĝas en Sudameriko. Ĝia ruĝkolora ventro donas al ĝi la nomon (ankaŭ en la latina scienca nomo) kaj ĝia kanto estas tre belsona. Ĝi estas trovebla en centra kaj orienta Brazilo, Bolivio, Paragvajo, Argentino kaj Urugvajo. Ĝi vivas en riverbordoj, ceradoj, bovejoj kaj fruktoĝardenoj. Ĝia dieto enhavas insektojn kaj vermojn kaj karnajn fruktojn.

Ruĝventra turdo kiel simbolo de Brazilo[redakti | redakti fonton]

La Ruĝventra turdo (Turdus rufiventris) estas pere de landa dekreto ekde la 3a de oktobro de 2002 simbolo de la birda faŭno de Brazilo kaj laŭ la brazila popolo la nacia birdo de Brazilo. Tiu birdo estas ankaŭ pere de la sama dekreto la birda simbolo en la 5a de oktobro dum la Birda Tago (en portugala Dia da Ave) en Brazilo.

La kanto de la Sabiao estis temo de la poemo de Antônio Gonçalves Dias Canção do Exílio (tradukita al esperanto Kanto de l' Ekzilo de Francisko Valdomiro Lorenz):

Peco de la Kanto de l' Ekzilo

Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'.
Birdoj tie ĉi kantantaj,
Tiel ne belsonas ja.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • DALGAS FRISCH, Johan; DALGAS FRISCH, Christian. Aves brasileiras e plantas que as atraem. 3. Edição. São Paulo: Dalgas Ecoltec, 2005
  • HÖFLING, Elizabeth; ALMEIDA CAMARGO, Hélio F. Aves no campus. 3. Edição. São Paulo: Edusp, 2002