Saltu al enhavo

Ruĝventra turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sabiao)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rufaventra turdo
Plenkreskulo en Brazilo
Plenkreskulo en Brazilo

Kanto
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. rufiventris - rufaventra turdo
Turdus rufiventris
Vieillot, LJP, 1818
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    2 subspecioj, vidu tekston.

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Ruĝventra turdo[mankas fonto]rufaventra turdo[1] (latine Turdus rufiventris) aŭ ankaŭ simple Sabiao[mankas fonto], nomo kiu en portugala lingvo difinas la Turdus rufiventris kaj estas ankaŭ bazo de la nomoj de pluraj specioj de turdoj de Brazilo, estas birdo de la paseroformaj kiu loĝas en Sudameriko.

    Ĝia rufa ventro donas al ĝi la nomon (ankaŭ en la latina scienca nomo) kaj ĝia kanto estas tre belsona. Ĝi estas trovebla en centra kaj orienta Brazilo, Bolivio, Paragvajo, Argentino kaj Urugvajo. Ĝi vivas en riverbordoj, ceradoj, bovejoj kaj fruktoĝardenoj. Ĝia dieto enhavas insektojn kaj vermojn kaj karnajn fruktojn.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Ruĝventra turdo kiel simbolo de Brazilo

    [redakti | redakti fonton]

    La Ruĝventra turdo (Turdus rufiventris) estas pere de landa dekreto ekde la 3a de oktobro de 2002 simbolo de la birda faŭno de Brazilo kaj laŭ la brazila popolo la nacia birdo de Brazilo. Tiu birdo estas ankaŭ pere de la sama dekreto la birda simbolo en la 5a de oktobro dum la Birda Tago (en portugala Dia da Ave) en Brazilo.

    La kanto de la Sabiao estis temo de la poemo de Antônio Gonçalves Dias Canção do Exílio (tradukita al esperanto Kanto de l' Ekzilo de Francisko Valdomiro Lorenz):

    Peco de la Kanto de l' Ekzilo

    Mia lando havas palmojn,
    Kie kantas sabia'.
    Birdoj tie ĉi kantantaj,
    Tiel ne belsonas ja.

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 2-an de jan. 2026.
    • DALGAS FRISCH, Johan; DALGAS FRISCH, Christian. Aves brasileiras e plantas que as atraem. 3. Edição. São Paulo: Dalgas Ecoltec, 2005
    • HÖFLING, Elizabeth; ALMEIDA CAMARGO, Hélio F. Aves no campus. 3. Edição. São Paulo: Edusp, 2002