Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo
pinakotekoarta muzeo
Lando Brazilo vd
Situo San-Paŭlo
Adreso Praça da Luz 2, São Paulo, SP 01120-010
Poŝtkodo 01120-010
Situanta sur Jardim da Luz
Estiĝo 1905
Koordinatoj 23° 32′ 4″ S, 46° 38′ 2″ U (mapo)-23.534444444444-46.633888888889Koordinatoj: 23° 32′ 4″ S, 46° 38′ 2″ U (mapo)
Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo (San-Paŭlo)
Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo (San-Paŭlo)
DEC
Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo
Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo
Situo de Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo
Map
Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo
Jaraj vizitantoj: 425 575 (2014)
Retpaĝo https://www.pinacoteca.org.br/
vdr
La ĉefkonstruaĵo post renovigado de Paulo Mendes da Rocha .
Malantaŭa brika fasado.

La Pinakoteko de Ŝtato San-Paŭlo (portugale Pinacoteca do Estado de São Paulo) estas unu el la plej gravaj artmuzeoj en la urbo San-Paŭlo en Brazilo, kun kolekto kiu inkludas pli ol 6,000 verkojn [1].

Ĝi estas la plej malnova artmuzeo en San-Paŭlo, fondita en 1905 kaj reguligita kiel ŝtata publika muzeo ekde 1911 [2].

La kolektoj enhavas ĉefe brazilan arton de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, sed ankaŭ aliajn pentraĵojn, skulptaĵojn, glumozaikojn, desegnaĵojn, tapiŝojn, porcelanojn kaj ceramikaĵojn. Rimarkindas ankaŭ la Braziliana Kolekto, konsistanta el verkoj de eksterlandaj artistoj laborantaj en Brazilo aŭ inspiritaj de la landa ikonografio, la Kolekto Nemirovskij, kun esprima aro de ĉefverkoj de la brazila modernismo kaj, pli lastatempe, la Kolekto Roger Wright, ricevita en pruntedonado en januaro 2015.

La Pinakoteko ankaŭ havas la filion ''Estação Pinacoteca'' ("Stacio Pinakoteko"), kun provizoraj ekspozicioj kaj dokumenta centro sur Largo General Osório strato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bildgalerio situas en la tuja najbareco de la Estação da Luz, la centra fervoja stacidomo de la grandurbo, en granda brikkonstruaĵo dizajnita fare de Ramos de Azevedo, la grava Paulist-arkitekto. La konstruaĵo estis inaŭgurita en 1905 kaj origine estis intencita por funkcii kiel la ĉefsidejo de la "Liceu de Artes e Oficios". En 1911 ĝi estis konvertita en muzeon per dekreto.

Ekde la renovigo gvidita de Paulo Mendes da Rocha en la 1990-aj jaroj, en kiu miksaĵo de malnovaj konstruaĵoj kaj modernaj arkitekturaj elementoj igis la konstruaĵon unu el la plej imponaj muzeoj iam ajn, ĉi tiu institucio fariĝis unu el la plej dinamikaj en la lando [3][4].

Aneksaĵo al la Pinakoteko estas la Estação Pinacoteca sur la alia flanko de la Estação da Luz; Tiu konstruaĵo estas havebla por ekspozicioj kaj enhavas la Pinakotekan dokumentarcentron. Dum la armea diktaturo, la ĉefsidejo de la Departamento de Ordem Política e Social situis ĉi tie.

En junio 2008, kvar pentraĵoj estis ŝtelitaj en artŝtelo (du pentraĵoj de Pablo Picasso kaj du pentraĵoj de Lasar Segall). Jaron pli frue, du pliaj pentraĵoj de Pablo Picasso malaperis el tiu ĉi muzeo [5][6][7].

La germana arthistoriisto kaj kuratoro Jochen Volz estas direktoro de la Pinakoteko ekde majo 2017.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 2018: Radikalaj Virinoj: Latin-Amerika Arto, 1960-1985. ( Mulheres Radicais: arte latino-americana, 1960–1985. ) Vojaĝa ekspozicio Hammer Museum, Los-Anĝeleso, Brooklyn Museum, New York, Pinacoteca de São Paulo, San-Paŭlo

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]