José Martins Coelho

El Vikipedio, la libera enciklopedio

José MARTINS COELHO (ĵo'ze marh'tins 'kŭeljo) estis brazila esperantisto.

Li membriĝis en 1981 en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj post mallonga tempo ekludis gravan rolon en tiu asocio pro sia fervora agado. En 1988 li iĝis prezidanto kaj de 1990 krom sistema deĵorado en ĉiuj sabatoj, li sukcese zorgas pri libroservo kaj pri la kaso. Li ankaŭ estis kasisto de la 29-a Brazila Kongreso de Esperanto. Post longa malsano, li forpasis la 1-an de junio, 2019.