Diskuto:San-Paŭlo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MASP ne estas (nur) pri moderna arto. Estas alia museo, pli malgranda la Museu de Arte Moderna de São Paulo (Museo de Moderna Arto de San-Paŭlo) nur pri moderna arto. Roberto, septembro 2014

San-Paŭlo ne havas la plej grandan sport-stadionon el mondo. Fakte, la Morumbi eĉ ne estas la plej granda sport-stadiono el Brazilo. Mi forigis tiun malĝustan informon. Anonima komento la 8-an de julio 2010

Sankt-Paŭlo?[redakti fonton]

São Paulo tradukiĝas per Sankt-Paŭlo, mi pensas ke. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 13:33, 28 Jul. 2012 (UTC)

Teorie vi pravas ke Sankt-Paŭlo aŭ Sankta Paŭlo (lau la nomo de la kristana sanktulo) povus esti bonaj e-lingvaj nomoj por la urbo. Sed praktike la lokaj esperantistoj antaŭ pli ol 100 jaroj ekuzis la formon San-Paŭlo, pli proksiman al la portugala formo. Do estas tiel. ThomasPusch (diskuto) 13:44, 10 Feb. 2016 (UTC)

Amasaj ruĝaj ligiloj pri historiaj lokaj esperantistoj[redakti fonton]

La ĝis nun amasaj ruĝaj ligiloj pri historiaj lokaj esperantistoj ne donas signifajn informojn. Se ne kreiĝas propraj artikoloj, kaj ĝis nun ne aspektas ke iu vikipediisto havas sufiĉajn informfontojn kaj plenigus kompletajn biografiajn artikolojn, unu alternativo estas kolekti tiom da informoj kiom eblas kaj mencii la homojn en la ĝermolisto de brazilaj esperantistoj, kaj meti alidirektilojn de la ruĝaj ligiloj [[NOMO]] ĉi-tie al [[ĝermolisto de brazilaj esperantistoj#NOMO]]. Alia alternativo estas simple forpreni la signojn [ kaj ], tiel ke anstataŭ neekzistantaj internaj ligiloj aperas simpla nigra teksto. Sed teksto kun 30, 40, 50 ruĝaj nomoj estas "tro ruĝa". ThomasPusch (diskuto) 15:31, 10 Feb. 2016 (UTC)