Damaska Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damaska Universitato
publika universitato
moto وَقُل رَّبِّ زِدْنِي عِلْمًا
Kaj diru: Mia Sinjoro,
pliigu min en scio
(Korano, 20:114)
Informoj
fondodato 1923
Situo
Geografia situo 33° 30′ 41″ N, 36° 17′ 29″ O (mapo)33.5113888936.29138889Koordinatoj: 33° 30′ 41″ N, 36° 17′ 29″ O (mapo)
lando Sirio
Nombroj
nombro de studentoj 137 980 vd (stato: septembro 2011)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• Faculty of Law Damascus University
• Faculty of Science Damascus University
• Faculty of Sharia Damascus University
• Faculty of Education Damascus University
• Faculty of Humanities Damascus University
• Higher Institute for Mechanical Engineering
Q116805844
Q16123590
• Faculty of Medicine of Damascus University
• Faculty of Media Damascus University
• Faculty of Civil Engineering Damascus University
• Faculty of Fine Arts Damascus University
• Faculty of Tourism Damascus University
• Faculty of Architecture Damascus University
• Faculty of Political Science Damascus University
Q12236103
Q16119112 vd
Damaska Universitato (Sirio)
Damaska Universitato (Sirio)
DEC
Damaska Universitato
Damaska Universitato
Map
Damaska Universitato
vdr

Damaska Universitato (arabe جامعة دمشق, Jāmi‘atu Dimaŝk) aŭ Universitato de Damasko estas la plej granda kaj malnova universitato en Sirio, kun sidejo en la ĉefurbo Damasko kaj havas kampusojn en aliaj urboj de Sirio. Ĝi estis fondita en 1923 pere de la kunigo de la Altlernejo de Medicino (establita en 1903) kun la Jura Instituto (establita en 1913). Ĝis 1958 ĝi estis nomita Siria Universitato, sed la nomo ŝanĝiĝis post la fondo de la Universitato de Halepo. Estas naŭ publikaj universitatoj kaj pli ol dek privataj en Sirio. La Damaska universitato estis unu el la plej rekonataj universitatoj en Mezoriento antaŭ la milito en Sirio startis en 2011.

La Universitato de Damasko konsistas el kelkaj fakultatoj, institutoj, kaj altlernejo de flegozorgado. Unu el la institucioj specializiĝas en instruado de araba lingvo por eksterlandanoj, kiu estas la plej granda institucio siatipe en la Araba mondo.[1]

Organizo[redakti | redakti fonton]

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • fakultato de Medicino - estis fondita en 1903.
    • Fakultato de Dentokuracado - fondita en 1921
  • fakultato de Apoteko - estis fondita en 1903.
  • fakultato de Informa Teknologio - estis fondita en 1994.
  • fakultato de Konstruinĝenieristiko - estis fondita en 1961.
  • fakultato de Mekanika Inĝenierado kaj Elektrotekniko - estis fondita en 1963.
  • fakultato de Ekonomiko - estis fondita en 1956.
  • fakultato de Arto kaj Homarscienco - estis fondita en 1928.
  • fakultato de Edukado - estis fondita en 1946.
  • fakultato de Agrikulturo - estis fondita en 1963.
  • fakultato de Islama Jurisprudenco - estis fondita en 1954.
  • fakultato de Arkitekturo - estis fondita en 1960.
  • fakultato de Politikaj Sciencoj - fondita en 1979.
  • fakultato de Juro - fondita en 1913.
  • fakultato de Turismo

Esplorinstitutoj[redakti | redakti fonton]

En la Universitato de Damasko, ekzistas esplorinstitutoj en la kampoj de: laseresplorado kaj aplikoj, administra evoluo, sismologiaj studoj, la Instituto de Lingvoj, la Instituto de Tradukado kaj Interpretado kaj la Araba Lingva, kiu estas rekonita kiel unu el la plej bonaj arablingvaj lerncentroj en la mondo por parolantoj de aliaj lingvoj.

Universitata emblemo[redakti | redakti fonton]

La emblemo de Damaska Universitato venas por reflekti la gravecon de scienco kaj la senfinan deziron de homo al scio same kiel la unikan kontribuon de Damasko en la evoluo de scienco en la mondo.

La frambokoloro venas por esprimi la Damaskan frambon kiu estas frukto trovita ĉefe en Damasko, kaj esprimas la unikecon de la universitato same kiel la frukto. La koloro ankaŭ ĉeestas en la subskribo de la prezidanto de la universitato.

La lanterno estas la simbolo de scio en diversaj kulturoj, radianta la lumon de scio kaj scienco, envolvita en verso de la Korano (Surao 20:114): "Diru mia Sinjoro, aldonu al mi scion" kiu estas la devizo/moto de la Universitato de Damasko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spender, Tom. "A new 'Mecca of Arabic studies'?". The Christian Science Monitor, alirita la 22an de majo 2019.