Dummar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loĝejoj en Dummar.
Dummar, preĝejo kaj moskeo fone.

Dummar (arabe دمر) estas municipa distrikto de Damasko, Sirio, en la nordokcidento de la urbo. Ĝi estas la plej granda distrikto de Damasko laŭ areo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la distrikto ekis en la 1970-aj jaroj, kaj venis la unuaj loĝantoj en la mezo de la 1980-aj jaroj. Nuntempe ĝi estas ĉefe antaŭurbo de meza klaso hejmo de multaj damaskaj profesiuloj.[2]

La municipo inkludas la Kurdan kvartalon Ŭadi al-Maŝari (arabe وادي المشاريع, kurde: Zorava, kio signifas Valajn Projektojn)[3]

Ekde la komenco de la Siria Enlanda Milito, ĝi estis konata kiel plej sekura areo de Damasko.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

  • Al-Arin (loĝ. 14,285)
  • Dahijet Dummar (loĝ. 18,739)
  • Dummar al-Gharbijah (loĝ. 30,031)
  • Dummar al-Ŝarkijah (loĝ. 19,739)
  • Al-Vurud (loĝ. 14,167)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2009) Arabic Dialectology (Studies in Semitic Languages and Linguistics). Brill. ISBN 90-04-17212-2.
  2. (2007) Arabic in the city: issues in dialect contact and language variation. Routledge. ISBN 0-415-77311-3.
  3. Kurds of Damascus: Trapped Between Secession and Integration.