Siria Ortodoksa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Siriaka Ortodoksa Eklezio)
Siria Ortodoksa Eklezio de Antioĥio
Ikono de la 6-a jarcento de la monaĥejo Sankta Katarino, monto Sina.
Geografiaj lokoj Sirio, Libano, Israelo, Turkio, Irako kaj Irano
Fondinto Sankta Petro
Origino 543
Nombro de membroj 5 500 000 (3 500 000 en Barato)
Oficiala retpaĝaro syrian-orthodox.com
vdr
Siria Ortodoksa Eklezio
emblemo
konfesio • patriarkeco
Sidejo Saint George Cathedral in Damascus
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj • Federal Council of Churches vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Siria Ortodoksa Eklezio de Antioĥio, kelkfoje nomata "Jakoba""Siriana", estas memstara eklezio apartenanta al la grupo de antikvaj orientaj ortodoksaj eklezioj kiuj ne akceptis la konkludojn de la Koncilio de Kalcedono.

Tiu ĉi eklezio konsideras ke ĝiaj komencoj venas de la 1-a jarcento, kaj estis la unua kristana eklezio establita fore de Palestino, fondita en Antioĥio, de la apostolo Petro en la jaro 34 kaj funkciis kiel centro de la misioj de la apostolo Paŭlo. Antioĥio estis unu el la grandaj centroj de la kristanaro de la unuaj jarcentoj.

Skismo[redakti | redakti fonton]

La Siria Ortodoksa Eklezio estis en plena komunio kaj kun la Romia Katolika Eklezio kaj kun la Ortodoksa Eklezio, ekde la Unua koncilio de Niceo , sed ĝi malakceptis la decidojn de la Koncilio de Kalcedono, en la jaro 451. Kvankam la konciliaj decidoj estis altruditaj de la aŭtoritatoj de la Bizanca Imperio, la disidentoj forfuĝis al kamparaj regionoj kaj ankaŭ fore de Bizancio, ĉefe en la Persa Imperio regata de la sasanidoj. Konserviĝis la propra liturgio en la siria lingvo, (varianto de la aramea lingvo), kiu estis komune uzata de la popolo. En la 6-a jarcento la Eklezio estis ekkonata "jakoba", pro la episkopo de Edesa, Jakobo Baradai.

Kreskado[redakti | redakti fonton]

Per la konkero de la araboj finiĝis la bizanca persekutado kaj favoriĝis la kreskado de la kristana komunumo. Dum la Mezepoko ĝi posedis lernejojn de teologio, filozofio, historio kaj sciencoj. La Siria Eklezio inkludis 20 metropolitajn sidejojn kaj 103 diocezojn etenditaj ĝis Afganio kaj senepiskopaj komunumoj en Turkestano kaj Ŝinĝango.

Persekutoj[redakti | redakti fonton]

La invadoj de la mongoloj ekde la 13-a jarcento kaj ĉefe la atako de Tamerlano en 1399, detruis la preĝejojn kaj monaĥejojn kaj disigis la komunumojn. Ekde tiu dato la nombro de kredantoj reduktiĝis. Pli granda bato estis la persekutado de la Otomana Imperio, dum kaj post la Unua Mondmilito. La Patriarkato translokiĝis en 1924, de la monaĥejo Der ez-Za´faran kie estis la sidejo ekde la jaro 1293, al Homs, Sirio. Ekde 1959 establiĝis ĝia sidejo en Damasko.

Meso celebrata en la siria monaĥejo Sankta Marko

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la jakoba eklezio havas ĉ. 2 milionojn da kredantoj; ekzistas jakobaj komunumoj en Libano, Sirio, Irako, en la turka provinco Mardin, inter la enmigrantoj en Eŭropo, Usono kaj en Hindio parto de la Malankara Ortodoksa Eklezio estas en plena komunio kun la Siria Patriarkato. La siria ortodoksa seminaro Sankta Efreno, estas la plej granda teologia instituto de la Patriarkato.