Damaska Gubernio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Damaska Gubernio (en araba: مُحافظة دمشق Muḥāfaẓat Dimashq) estas unu el dekkvar gubernioj (provincoj) de Sirio. Komplete ĉirkaŭita de la Gubernio Rif Dimaŝk, konsistas nur el la urbo Damasko, nome ĉefurbo de Sirio, kaj la antaŭurbo Jarmuk.

La areo de la gubernio estas ĉirkaŭ 107 km², kio enhavas la areon de la urbo Damasko kaj de la antaŭurbo Jarmuk, kaj ties loĝantaro estas ĉirkaŭ 1,711,000.