Tramtransporto en Linz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Linz
En Linz, kvartalo Ebelsberg, la tramaj trakoj je pluraj cent metroj estas plektitaj
En Linz, kvartalo Ebelsberg, la tramaj trakoj je pluraj cent metroj estas plektitaj
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Linz, Supra Aŭstrio
 Aŭstrio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 31-a de julio 1897
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 30,4 km
Nombro de linioj 5
Nombro de stacioj 68
Aliaj informoj
Traklarĝo 900 mm
Transportisto Linz AG
vdr

Tramtransporto en Linz (germane Straßenbahn Linz) estas reto de tramoj formantaj la spinon de la urba publika transportsistemo en Linz, kiu estas la ĉefurbo de la federacia lando Supra Aŭstrio en Aŭstrio.

La reto estas funkciigata fare de la divizio "Linz Linien" de "Linz AG", la servaĵofirmao posedata de la urbo, kaj uzas la nekutiman traklarĝon de 900 mm (2 ft 11+7⁄16 in). Ĝi konsistas el kvar linioj, inkluzive de la monttramo Pöstlingbergbahn kun kiu ĝi estis integrita ekde 2009. Linz Linien ankaŭ funkciigas la busreton kaj la trolebusreton de Linz.

Mapo


Linioj[redakti | redakti fonton]

N-ro Itinero Longo Haltejoj
1 Universität – Rudolfstraße – Hauptplatz – Hauptbahnhof – Simonystraße – Auwiesen 14,5 km 35
2 Universität – Rudolfstraße – Hauptplatz – Hauptbahnhof – Simonystraße – Ebelsberg – solarCity 18,5 km 44
3 Landgutstraße – Rudolfstraße – Hauptplatz – Hauptbahnhof – Meixnerkreuzung – PlusCity – Trauner Kreuzung 10,9 km 23
4 Landgutstraße – Rudolfstraße – Hauptplatz – Hauptbahnhof – Meixnerkreuzung – PlusCity – Trauner Kreuzung – Schloss Traun 12,7 km 26
50 Pöstlingberg – Landgutstraße – Rudolfstraße – Hauptplatz 4,1 km 14

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]