Saltu al enhavo

Collegium Petrinum

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Collegium Petrinum
gimnazio
lernejkonstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1897
Lando Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Linz
Adreso Petrinumstraße 12
Situo
Geografia situo 48° 19′ 10″ N, 14° 16′ 32″ O (mapo)48.319414.2756Koordinatoj: 48° 19′ 10″ N, 14° 16′ 32″ O (mapo) [+]
Collegium Petrinum (Linco)
Collegium Petrinum (Linco)
DEC
Situo de Collegium Petrinum
Map
Collegium Petrinum
Retejo http://www.petrinum.at
v • d • r

Petra Kolegio (latine: Collegium Petrinum, germane: Bischöfliches Gymnasium Petrinum) estas dioceza gimnazio en Linz, Aŭstrio.

La 2an de julio 1896 la konstrulaboroj komenciĝis. La impona strukturo, kiu laŭdire havas preskaŭ mil fenestrojn, enhavas la lernejon kaj la internulejon. La institucio, origine opiniita al estontaj klerikuloj kiel preparejo por futura porpastra seminaria vivo, baldaŭ iĝis unu el la gvidaj lernejoj en Supra Aŭstrio. De 1897 estis integrita ankaŭ la Episkopa Gimnazio de la kvartalo Freinberg, kiu cedis sian ejon al la Alojzia Kolegio de la jezuitoj. En 1903 la Petra Kolegio estis vizitita fare de la imperiestra moŝto Francisko Jozefo la 1-a.

Dum la Unua mondmilito la lernejo estis utiligita kiel porsoldata hospitalo, kiu kaŭzis la konstruon de la tombejo por falintaj militistoj. Post Anschluss en 1938, Hitler planis ŝanĝi la lernejon en teknikan lernejon. Tiuj planoj kaŭzis la interrompon de la studoj ĉe Petra Kolegio; tamen ili neniam estis realigitaj. Postmilite komence la Ruĝa Armeo okupis la domon kaj regula eduko ne antaŭ la jaro 1946 rekomenciĝis. La internulejo nun estas fermita; la lernejo estas geinstrua ekde 1993.

Famaj lernintoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Petrinum Linz angle.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo lerneja