Roland Weißmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roland Weißmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1968 (1968-03-16) (55-jaraĝa)
en Linz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo manaĝero
vdr
Niederösterreich heute, la ĉiutaga federacilanda novaĵelsendo kiun gvidis Weißmann ĝis 2010

Roland WEISSMANN (naskiĝinta la 16-an de marto 1968 en Linz) estas aŭstra radifonia manaĝero. Li estas vic-financestro de la ŝtata radia kaj televida organizo Österreichischer Rundfunk (ORF) kaj tie afergvidanto de la interretaj platformoj de (sin)prezentado kaj informado. En la 10.8.2021 li elektitis nova ĝenerala direktoro de ORF kun deĵoreko je la 1.1.2022.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Trapasinte la abiturientan ekzamenon Weißmann studis publicadon kaj historion ĉe la Universitato de Vieno. Lia ĵurnalista kariero startis en 1995 en la ORF-studio por Malsupra Aŭstrio. En 1998 li iĝis servara estro de la modernmuzikkanalo Ö3 antaŭ veno en la 2000-a jaro al la centra radinovaĵredakcio de ORF. En 2003 li iĝis malmuzika ĉefo de la ORF-filio de Malsupra Aŭstrio en St. Pölten. Tie li poste gvidis la ĉiutagan, tutfederacilandan novaĵelsendon Niederösterreich heute. En 2010 li posteulis sian tiaman superulon Richard Grasl kiel buroestro je la ORF-financadministrado kaj fariĝis en 2012 ĉefprodukisto. Kiel nurtelevida financestro li plenumis ankaŭ la agadojn de tutorganizaĵa financvicdirektoro ekde 2017 kaj estis de 2020 afergvidanto responsa pri la surreta ORF-paĝaro ORF.at, kie li ankaŭ engaĝiĝis pri la ŝatata rekta programsekvad-oferto pere de ORF-Player.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Roland Weißmann wird neuer ORF-Generaldirektor", Die Presse, 10.8.2021. La venkitaj konkurantoj estis Alexander Wrabetz, Lisa Totzauer, Thomas Prantner kaj Harald Thom.
  2. "Roland Weißmann als dritter Bewerber für ORF-Wahl", Wiener Zeitung, 22.7.2021