Karl Egger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl Egger
Personaj informoj
Naskiĝo 10-an de februaro 1914 (1914-02-10)
en Silz
Morto 1-an de septembro 2003 (2003-09-01) (89-jara)
en Paring
Ŝtataneco Italio, Itala reĝlando
Alma mater Sapienza Universitato de Romo
Profesio abato
Lingvoj itala lingvo, latina lingvo, germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg
Silz, naskiĝloko de Egger en Tirolo, Aŭstrio, ĉ. la jaro 1900

Karl EGGER (latine: Carolus Egger; naskiĝinta la 10-an de februaro 1914 en Silz/Distrikto Imst, mortinta la 1-an de septembro 2003 en Lanquaid-Paring) estis sudtirola pastro romkatolika, filologo de la latina lingvo (kaj de ties moderna uzo) kaj leksikografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Egger pasigis la junulajn jarojn en Sterzing frekventante inter 1924 kaj 1931 la Vinzentinum-gimnazion en Brixen. En 1933 li frokuliĝis ĉe la aŭgustenanoj en Gubbio. Post la solenaj profesoj (1934) li ordinitis pastro en la jaro 1934-a. Siajn studojn li finis teologie ĉe la pontifika universitato "Angelicum" (Romo) kaj filologie ĉe Universitato 'Sapienza' de Romo. Dum la Dua mondmilito li komisiitis zorgi pri rifuĝintoj en Romo.

En 1949 Egger fariĝis kunlaboranto ĉe Officium Latinum de Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo kiun li gvidis post la morto de Antonio Bacci en 1971. Pli ol kvar jardekoj Egger responsis pri la traduko de ĉiuj oficialaj tekstoj de la Roma kurio en la latinan lingvon. Danke al tiu interesa laboro estiĝis i.a. altvalorega vortaro kun modernaj latinaj esprimoj (Lexicon recentis Latinitatis) kaj latinlingva gvidlibro por Romo. Krome li fondis en 1976 kun la helpo de lia papa moŝto Paŭlo la 6-a la fondaĵon "Opus fundatum Latinitas", kiu ekzistis ĝis 2012. Ĝin li estris ĝis 1997 prezidante. Dum la Dua Vatikana koncilio Egger funkciis kiel eksperto pri latinlingvaĵoj kaj helpis ellabori la (iom fuŝitan) liturgireformon romkatolikan.

Egger docentis ĉe Supera Instituto por la Latina Lingvo kiel ankaŭ ĉe Pontifika Laterana Universitato. Disde 1979 ĝismorte li estis inter la redaktoroj kaj sciencaj kunlaborantoj de la lingva projektego Thesaurus Linguae Latinae. Paralele Egger ja engaĝiĝis en la vivo de la ordenoj. En 1958 li iĝis titola abato de Santa Maria della Pace kaj antaŭenpuŝis la t.n. Konfederacion de la aŭgustenanoj kiun li estis inter 1986 kaj 1992. En 1961 denove fonditis laŭ la iniciativo de Egger la Kongregacio de Windesheim kiu sukcesis fondi monaĥejojn en Fonte Nuova kaj en Paring apud Regensburg.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Vortaroj kaj nomkolektoj

  • Lexicon recentis latinitatis editum cura operis fundati cui nomen "Latinitas". Libreria Editrice Vaticana, Vatikan, vol 1 (A-L), 1992; vol 2 (M-Z), 1997; eldono en unu volumo en 2003.  
    • Germanlingva versio: Neues Latein-Lexikon – Lexicon recentis latinitatis. Aus dem Italienischen übersetzt und bearbeitet von Carmen Grau, Alexandra Panella, Stefan Feihl und Heinrich Offen. Edition Lempertz, Bonn 1998. Nova eldono sub la titolo: PONS-Wörterbuch des neuen Latein. Deutsch-Latein. Klett, Stuttgart 2001.
  • Lexicon nominum virorum et mulierum. Societas Libraria "Studium", Romo 1957, 2-a eldono. 1963.
  • Lexicon nominum locorum. Libreria Editrice Vaticana, Vatikanurbo 1977 (Opus fundatum "Latinitas", 1).

Gvidlibroj porturistaj

  • Roma aeterna: Praecipua urbis monumenta latine scientibus explanata. Pisani Editore, Corsico 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]