Transmaraj teritorioj (Francio)
| Transmaraj teritorioj de francio | ||
| france: France d'outre-mer | ||
| respubliko | ||
Teritorio de la Franca Respubliko (ruĝa) Transmaraj teritorioj (cirklitaj) Postulita teritorio (Adelilando; striita) | ||
|
|
||
| Moto: Liberté, Égalité, Fraternité
Libereco, Egaleco, Frateco | ||
| Himno: La Marseillaise | ||
| Parto de | Francio | |
|---|---|---|
| Teritorioj | Gvadelupo, Martiniko, Franca Gujano, Reunio, Majoto, Sankta Marteno, Sankta Bartolomeo, Sankta-Piero kaj Mikelono, Nov-Kaledonio, Valiso kaj Futuno, Franca Polinezio, Klipertono, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teroj | |
| Ĉefurbo | Parizo | |
| Areo | 120 396 km² (12 039 600 ha) | |
| Loĝantaro | 2 891 000 (2026) | |
| Denseco | 24,01 loĝ./km² | |
| Valuto | eŭro, CPF-franko | |
| Retpaĝo: outre-mer | ||
La transmaraj departementoj, regionoj kaj kolektivoj de Francio, (france départements d'outre-mer et territoires d'outre-mer), estas ĉiuj teritorioj ekster Eŭropo, kiuj administriĝas kaj regiĝas de la registaro de Francio kun sia sidejo en Parizo. Ĉiu el tiuj teritorioj kaj kolektivoj estas eksaj kolonioj. Ĉi tiuj teritorioj situas en Ameriko, Oceanio, en la Hinda Oceano kaj Antarkto kaj estas submetitaj al tre malsamaj administraj kaj jurisdikciaj sistemoj. Ĝia areo estes 120 396 kvadrataj kilometroj.[noto 1]
Ekster Eŭropo, nuntempe ekzistas kvar larĝaj klasoj de transmara teritoria administrado: transmaraj departementoj/regionoj, transmaraj kolektivoj, la sui generis teritorio de Nov-Kaledonio, kaj neloĝataj teritorioj. El jura kaj administra vidpunkto, ĉi tiuj kvar klasoj havas varian juran statuson kaj nivelojn de aŭtonomeco, kvankam ĉiuj konstante loĝataj teritorioj havas reprezenton en la Nacia Asembleo kaj la Senato de Francio, kiuj kune konsistigas la Francan Parlamenton. Ses el ĉi tiuj regionoj estas konsiderataj Eksteraj Regionoj de la Eŭropa Unio, dum la ceteraj, escepte de Klipertono, estas konsiderataj Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj, kiuj kunlaboras kun la Eŭropa Unio.
2 891 000 homoj loĝis en transmara Francio en januaro 2026.[1] La plej multaj el ĉi tiuj loĝantoj estas civitanoj de Francio kaj civitanoj de la Eŭropa Unio. Tio ebligas al ili voĉdoni en francaj kaj eŭropaj elektoj.
La kvin transmaraj regionoj havas precize la saman administran statuson kiel la dek tri metropolaj regionoj; la kvin transmaraj kolektivoj estas duonaŭtonomaj; kaj Nov-Kaledonio estas aŭtonoma teritorio.
Konstituciaj statusoj
[redakti | redakti fonton]
Francaj transmaraj departementoj kaj regionoj (DROM)
[redakti | redakti fonton]La francaj transmaraj departementoj kaj regionoj (france Départements et Régions d'Outre-Mer aŭ DROM) havas la saman statuson kiel la departementoj kaj regionoj de Francio en Eŭropo. La civitanoj estas francoj, voĉdonas por la prezidanto de Francio kaj havas plenajn rajtojn pri ĉiuj sociaj pagoj de la ŝtato. La oficiala valuto estas la Eŭro. Artikolo 73 de la konstitucio de Francio difinas tiun samrangecon inter eŭropaj kaj neeŭropaj departementoj kaj regionoj de Francio.
Temas pri:
Gvadelupo (ekde 1946)
Franca Gujano (ekde 1946)
Martiniko (ekde 1946)
Reunio
Majoto (ekde la 31-an de marto 2011)
Francaj transmaraj kolektivoj (COM)
[redakti | redakti fonton]La francaj transmaraj kolektivoj, (france Collectivités d'Outre-Mer aŭ COM) havas inter si parte tre diversajn kaj diverĝajn statusojn. Ĝenerale tamen estas aŭtonomaj. Leĝoj de Francio do en tiuj teritorioj ne aŭtomate validas, nur post klara loka decido. Tamen la kolektivoj estas dependaj de Francio precipe rilate al la ekstera kaj defenda politikoj.
Temas pri:
Franca Polinezio
Sankta-Piero kaj Mikelono
Valiso kaj Futuno
Saint-Martin (la norda, franca parto de Sankta Marteno).
Saint-Barthélemy
Nov-Kaledonio
[redakti | redakti fonton]
Nov-Kaledonio ne estas aŭtentika transmara kolektivo. Ĝi konsistiga tute apartan kategorion kaj konformiĝas al specialaj artikoloj en la franca konstitucio (la 13-a ĉapitro, artikoloj 76 kaj 77): ekde la interkonsento de Noumeo (1998), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel loka civitaneco aŭ lokaj leĝoj. Referendumo pri la estonto de la insulo okazos laŭplane ĉirkaŭ la jaro 2018.
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
[redakti | redakti fonton]
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj, (france terres australes et antarctiques françaises) (TAAF) havas propran administrejon en la urbo Saint-Pierre sur la insulo Reunio. Jure la TAAF estas franca transmara teritorio kun speciala statuso. La teritorio ampleksas la insulojn Amsterdam-Insulo kaj Sankta-Paŭlo, la Krozet-Insulojn, la Kergelenojn kaj la teritorion Adelilando sur Antarkto, kies aparteno al la TAAF tamen pro la Antarkta traktato ne estas internacie agnoskata. La plej multaj el tiuj insuloj estas neloĝataj kun la escepto de iuj esploristoj, kiuj regule vivas tie. La TAAF ne estas parto de la Eŭropa Unio.
Speciala statuso
[redakti | redakti fonton]- Krome ankoraŭ ekzistas la insulo Klipertono, kiu estas privata posedaĵo de la ŝtato Francio. La insulo ne havas enloĝantojn kaj pro reguloj de strikta naturprotekto nur en specialaj kazoj rajtas esti vizitata fare de esploristoj.
Politika reprezentado en parlamentoj
[redakti | redakti fonton]
Kun 2 891 000 loĝantoj en 2026, transmara Francio konsistigas 4,15% de la loĝantaro de la Franca Respubliko.[1] Ili ĝuas korespondan reprezentadon en la du ĉambroj de la Franca Parlamento kaj, en la 16-a leĝdona periodo de la Kvina Franca Respubliko (2022–2027), transmara Francio estas reprezentita de 27 deputitoj en la Franca Nacia Asembleo, kio konsistigas 4,7% el la 577 deputitoj en la Nacia Asembleo:
- Reunio: 7
- Gvadelupo: 4
- Martiniko: 4
- Franca Polinezio: 3
- Franca Gujano: 2
- Majoto: 2
- Nov-Kaledonio: 2
- Saint-Barthélemy kaj Saint-Martin: 1
- Sankta-Piero kaj Mikelono: 1
- Valiso kaj Futuno: 1
Ekde septembro 2011, transmara Francio estas reprezentita de 21 senatanoj en la Franca Senato, kio konsistigas 6,0% el la 348 senatanoj en la Senato:
- Reunio: 4
- Gvadelupo: 3
- Franca Gviano: 2
- Franca Polinezio: 2
- Martiniko: 2
- Majoto: 2
- Nova Kaledonio: 2
- Sankta Bartolomeo: 1
- Sankta Marteno: 1
- Sankta-Piero kaj Mikelono: 1
- Valiso kaj Futuno: 1
Reprezentado en la Eŭropa Unio
[redakti | redakti fonton]La teritorioj estis kolektive reprezentitaj en la Eŭropa Parlamento per la Transmara distrikto de Francio ĝis la eŭropaj elektoj de 2019, kiam ĉiuj francaj balotdistriktoj kuniĝis por formi unu balotdistrikton.
Transmara Francio kaj aliaj specialaj teritorioj de EU-membroŝtatoj ne estas aparte reprezentitaj en la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ĉiu membroŝtato reprezentas ĉiujn siajn civitanojn en la konsilio.
Listo de transmaraj teritorioj de Francio
[redakti | redakti fonton]Loĝataj komunumoj kaj departementoj/regionoj
[redakti | redakti fonton]| Flago[noto 2] | Nomo | Ĉefurbo | Oficiala(j) lingvo(j) | Loĝantaro | Areo (km2) |
Loĝantardenso (loĝ./km2) |
Statuso | EU/EEA Statuso | Kontinento | Loko | Notoj |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Franca Gujano | Kajeno | franca | 298.554 (Jan. 2026)[2] |
83,534[3] | 3.6 | Transmara departemento/regiono | Eksteraj Regionoj | Amerikoj | Gujanoj | ||
| Franca Polinezio | Papeeto | franca, Tahitia | 279,515 (Jan. 2025)[4] |
3,521[5] | 79 | Transmaraj kolektivoj | Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj | Oceanio | Polinezio | La plej loĝata insulo estas Tahitio.[6] | |
| Guadeloupe | Basse-Terre | franca | 382,586 (Jan. 2026)[2] |
1,628[3] | 235 | Transmara departemento/regiono | Eksteraj Regionoj | Amerikoj | Karibio | ||
| Martinique | Fort-de-France | franca | 358,818 (Jan. 2026)[2] |
1,128[3] | 318 | ||||||
| Mayotte | Mamoudzou | franca | 338,208 (Jan. 2026)[2] |
374[5] | 904 | Afriko | Mozambika Kanalo | Ankaŭ postulite de la Komoroj. | |||
| Nov-Kaledonio | Nouméa | franca | 264,596 (Apr. 2025)[7] |
18,575.5[8] | 14.2 | Sui generis kolektivo | Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj | Oceanio | Melanezio | ||
| Reunio | Saint Denis | franca | 910,985 (Jan. 2026)[2] |
2,504[3] | 364 | Transmara departemento/regiono | Eksteraj Regionoj | Afriko | Maskarenoj | ||
| Saint Barthélemy | Gustavio | franca | 10,660 (Jan. 2023)[9] |
25[noto 3][10] | 426 | Transmaraj kolektivoj | Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj | Amerikoj | Karibio | Dekroĉita de Gvadelupo la 22-an de februaro 2007. | |
| Saint Martin | Marigot | franca | 31,160 (Jan. 2023)[11] |
53 | 588 | Eksteraj Regionoj | |||||
| Sankta-Piero kaj Mikelono | Sanktpiero | franca | 5,819 (Jan. 2022)[12] |
242[5] | 24 | Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorio | Sankt-Laŭrenca Golfo | ||||
| Valiso kaj Futuno | Matauto | franca | 11,151 (Jul. 2023)[13] |
142[5] | 79 | Oceanio | Polinezio |
Neloĝataj transmaraj teritorioj
[redakti | redakti fonton]| Flago | Nomo | TAAF Distrikto | Insulo | Ĉefurbo | Areo (km2) | Stato | Loko | Notoj |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Klipertono | – | – | – | 2[14] | Transmara ŝtata privata posedaĵo | Norda Pacifika Oceano | ||
| Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teroj | Adelilando | Stacio Dumont d'Urville | 432,000[15] | Transmara teritorio | Antarkto | Laŭ la kondiĉoj de la Antarkta traktato. | ||
| Krozet-Insuloj | Alfred Faure | 340[15] | Hinda Oceano | |||||
| Kergelenoj | Port-aux-Français | 7,215[15] | Loĝantaro: 45 esploristoj vintre, 110 somere. | |||||
| Sankta-Paŭlo kaj Amsterdamo | Amsterdam-Insulo | Martin-de-Viviès | 66[15] | |||||
| Sankta-Paŭlo | ||||||||
| Disaj Insuloj en la Hinda Oceano | Banc du Geyser | Saint Pierre, Reunio | 0 | Mozambika Kanalo | Postulita de la Komoroj kaj Madagaskaro. | |||
| Bassas da India | 1[15] | Postulita de Madagaskaro. | ||||||
| Eŭropinsulo | 30[15] | |||||||
| Insularo Glorioso | 7[15] | Hinda Oceano | Postulita de la Komoroj kaj Madagaskaro. | |||||
| Ĵuan-de-la-Nova Insulo | 5[15] | Mozambika Kanalo | Postulita de Madagaskaro. | |||||
| Tromelino | 1[15] | Hinda Oceano | Postulita de Maŭricio. |
Mapo
[redakti | redakti fonton]
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Sanktpiero, Sankta-Piero kaj Mikelono
- Cayenne, Franca Gujano
- Marigot, Saint-Martin
- Guadeloupe
- Martinique
- Saint Barthélemy
- Mont Choungui, Majoto
- Reunio
- Île de l'Est, Krozet-Insuloj, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
- Nov-Kaledonio
- Valiso, Valiso kaj Futuno
- Bora Bora, Franca Polinezio
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekskludi Adelilando
- ↑ Artikolo 2 de la Franca Konstitucio deklaras, ke la Franca trikoloro estas la sola laŭleĝa flago de Francio. Nur Franca Polinezio, transmara lando, kaj Nov-Kaledonio, sui generis kolektivo, rajtas havi siajn oficialajn flagojn. Ĉi tiu rajto estis donita al Franca Polinezio per leĝo de la 6a de septembro 1984 kaj al Nov-Kaledonio per la Akordo de Noumea. La Administranto de Franca Antarkto ankaŭ donis sian propran flagon per ordono de la 23a de februaro 2007. Historiaj flagoj estas foje uzataj sed ne havas bazon en juro. Multaj teritorioj uzas neoficialajn flagojn por reprezenti la teritoriojn. La neoficialaj flagoj estas montritaj en ĉi tiu tabelo.
- ↑ 25 km² inkluzive de la ĉirkaŭaj neloĝataj insuletoj. 21 km² sen la ĉirkaŭaj insuletoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 The population of all five overseas departments totaled 2,289,000 in January 2026. The population of the overseas collectivities and New Caledonia amounted to 602,000 inhabitants (Saint-Pierre and Miquelon , Saint-Barthélemy , Saint-Martin , French Polynesia , Wallis et Futuna Arkivigite je 2024-12-03 per la retarkivo Wayback Machine, New Caledonia ).
- 1 2 3 4 5 Estimation de population par région, sexe et grande classe d'âge – Années 1975 to 2026 (france). Alirita 2026-01-28 .
- 1 2 3 4 Instituto nacia de la statistiko kaj ekonomiaj studoj Teritoria komparo (france).
- ↑ INSEE Thèmes>>Population>>Tableau de bord (france). Alirita 2026-01-28 .
- 1 2 3 4 INSEE Tableau Économique de Mayotte 2010 (france). Alirita 2021-01-29 .
- ↑ "French Polynesia profile", BBC News, 2023-06-06. (en-GB)
- ↑ Recensement 2025. Institut national de la statistique et des études économiques Nouvelle-Calédonie. Alirita 2026-01-29 .
- ↑ ISEE Tableaux de l'Economie Calédonienne 2016 (france). Alirita 2021-01-29 .
- ↑ INSEE Populations des collectivités d'outre-mer en 2023. Alirita 2026-01-27 .
- ↑ INSEE 2008, An 1 de la collectivité de Saint-Barthélemy (france). Arkivita el la originalo je 1 December 2021. Alirita 2021-01-29 .
- ↑ Institut national de la statistique et des études économiques 2008, An 1 de la collectivitéde Saint-Martin (france), p. 6. Arkivita el la originalo je 2021-12-01. Alirita 2021-01-29 .
- ↑ INSEE Populations des collectivités d'outre-mer en 2022. Alirita 2026-01-29 .
- ↑ Résultats du recensement de la population 2023 de Wallis-et-Futuna (france). Préfet des îles Wallis et Futuna. Arkivita el la originalo je 2024-12-03. Alirita 2024-01-17 .
- ↑ Ministerio pri transmaroj (Francio) L'île de Clipperton.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Terres Australes et Antarctiques géographiques = Données générales et humaines : Données (france). Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 31 januaro 2014 .