Listo de senatanoj de Nov-Kaledonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de Nov-Kaledonio.

Kun reprezentantoj en la supra ĉambro de la Franca Parlamento ekde 1947, Nov-Kaledonio apartenas al la grupo B por la renovigo de triono el la senatanoj, la lasta baloto okazis en 2001. Ekde la senatanaj balotoj de 2011, Nov-Kaledonio akiris duan senatanon kaj apartenas al la serio 1. La mandatodaŭro tiam reduktiĝis de naŭ al ses jaroj.

Balotsistemo[redakti | redakti fonton]

Ĝis en 2011, la baloto estis ununoma plimulta je du balotvicoj, kaj fariĝis plurnoma plimulta okaze de la akiro de 2-a seĝo de senatano. La balotantaro konsistas el 536 membroj (kun kumulo de mandatoj por iuj, ili estis fakte 524) por la senatanaj balotoj de 2011 :

Historio de la senatanoj[redakti | redakti fonton]

Senatanos Elektitoj en la Konsilio de la Respubliko poste en la Senato
Komenco de mandato Fino de mandato Senatano elektita Politikaj partioj Aliaj mandatoj Anstataŭantoj
28-a de januaro 1947 19-a de decembro 1948 Henri Lafleur RI Departementa konsiliano -
19-a de decembro 1948 19-a de junio 1955 Henri Lafleur RI Departementa konsiliano -
19-a de junio 1955 26-a de aprilo 1959 Armand Ohlen UC, IOM Departementa konsiliano poste prezidanto de AT -
28-a de aprilo 1959 26-a de septembro 1965 Henri Lafleur Rascal, RI Teritoria konsiliano -
2-a de oktobro 1965 22-a de septembro 1974 Henri Lafleur Rascal, RI Teritoria konsiliano -
2-a de oktobro 1974 13-a de oktobro 1974 Henri Lafleur EDS, RI Mortinta en mandato Lionel Cherrier
13-a de oktobro 1974 25-a de septembro 1983 Lionel Cherrier EDS poste RPC poste FNSC, RI Teritoria konsiliano -
3-a de oktobro 1983 27-a de septembro 1992 Dick Ukeiwé RPCR, RPR Teritoria konsiliano, prezidanto de la registaro
poste de Kongreso, eŭropa parlamentano
Jean Lèques
2-a de oktobro 1992 23-a de septembro 2001 Simon Loueckhote RPCR, RPR Prezidanto de la Kongreso Jean Lèques
oktobro 2001 25-a de septembro 2011 Simon Loueckhote RPCR poste R-UMP poste RPC poste LMD, RPR poste UMP Prezidanto de la Kongreso, membro de la registaro Jean Lèques
1-a de oktobro 2011 - Pierre Frogier
Hilarion Vendégou
R-UMP, UMP Prezidanto de Suda Provinco
Urbestro de Île des Pins
Isabelle Champmoreau
Ghislaine Arlie

Historio de la balotoj[redakti | redakti fonton]

Senatanaj balotoj de 1947[redakti | redakti fonton]

La baloto okazis en Nov-Kaledonio kun tempodiferenco de la ĉeflando Francio, la 28-an de januaro 1947. La balotantaro estis limigita al la solaj membroj de la Departementa Konsilio (19 elektitoj). Tio estis la 1-a fojo ke Nov-Kaledonio, ekde tiam Transmara Teritorio, akiris seĝon en la Supra Ĉambro de la Franca Parlamento, tiam nomita Konsilio de la Respubliko en la Konstitucio de la 4-a Respubliko.

Kandidatoj Partioj Voĉoj de la 1-a balotvico %
Henri Lafleur Sendependaj Respublikanoj (RI) 11 61,11 %
Georges Gaudriault Divers droite 7 38,89 %
Tuto (partopreno 94,74 %) 18 100,0
Fonto: P. O'REILLY, Calédoniens, 1953, p. 141

Senatanaj balotoj de 1948[redakti | redakti fonton]

La baloto okazis ankoraŭ kun malgranda tempodiferenco de la ĉeflando Francio, la 19-an de decembro 1948. Henri Lafleur (RI) estis reelektita sen kontraŭulo de la departementaj konsilianoj.

Senatanaj balotoj de 1955[redakti | redakti fonton]

La baloto okazis por la 1-a fojo la saman tagon kiel en la ĉeflando Francio, la 19-an de junio 1955. La nombro de departementaj konsilianoj, kaj do de grandaj balotantoj, a estis altigita al 25 ekde 1953.

Kandidatoj Partioj Voĉij de la 1-a balotvico %
Armand Ohlen Kaledonia Unuiĝo (UC) 14 58,33 %
Henri Lafleur (eliranta) RI 10 41,67 %
Tuto (partopreno 96 %) 25 100,0
Fonto: J. LE BORGNE, Nov-Kaledonio, 1945-1968: la confiance trahie, 2005, paĝo

Senatanaj balotoj de 1959[redakti | redakti fonton]

Temis pri la 1-a senatana baloto en la 5-a Respubliko. La Konsilio de la Respubliko reakiris sian nomon Senato. Nov-Kaledonio tiam havis nur unu reprezentanton. La grandaj balotantoj konsistis el, la 30 membroj de la Teritoria Asembleo (kiu anstataŭis en 1957 le Departementan Konsilion), la deputito (Maurice Lenormand, de la UC) kaj 36 reprezentantoj de la Municipa Konsilio de Numeo (tiam sola komunumo je franca komuna juro en Nov-Kaledonio) kaj de municipaj komisioj de la enlando. La baloto okazis la 26-an de aprilo 1959.

Kandidatoj Partioj Voĉoj de la 1-a balotvico % Voĉoj de la 2-a balotvico %
Henri Lafleur RI 33 49,25 % 38 57,58 %
Armand Ohlen (eliranta) UC (frakcio Transmaraj Sendependuloj) 18 26,87 % 28 42,42 %
Georges Chatenay Unuiĝo por la Nova Respubliko (Francio) (UNR) 16 23,88 %
Tuto (partopreno 100 %) 67 100,0 66 100,0
Fonto: J. LE BORGNE, Nov-Kaledonio, 1945-1968: la perfidita fido, 2005, p. 247

Senatanaj balotoj de 1965[redakti | redakti fonton]

Por la baloto de la 26-a de septembro 1965, la nombro de la enskribitaj grandaj balotantoj kreskis al 80 : la 30 membroj de la Teritoria Asembleo, 19 delegitoj elektitaj de la Municipa Konsilio de Numeo, la 30 urbestroj de la enlando kaj la deputito de la Teritorio (Rock Pidjot, de UC).

Kandidatoj Partioj Voĉoj de la 1-a balotvico %
Henri Lafleur (eliranta) Kaledonia Kuniĝo (Rascal, frakcio RI) 46 58,23 %
Armand Ohlen UC 33 41,77 %
Tuto (partopreno 98,75 %) 79 100,0
Fontoj: Notoj kaj études documentaires, n° 4837 en 4841, eld. "La Documentation française", 1987, p. 62 ; B. BROU, 30 jaroj pri politika kaj sociala historio de Nov-Kaledonio de 1945 ĝis 1977, 1982, p. 106

Senatanaj balotoj de 1974[redakti | redakti fonton]

Por la baloto de la 22-a de septembro 1974, la nombro de la enskribitaj grandaj balotantoj forte kreskis al 255. De tiu dato, kaj sekve de la ĝeneraligo de la organizado en komunumoj laŭ franca komuna juro al la tuta teritorio, la balotantaro por la elekto de la nov-kaledoniaj senatanoj estis la sama kiel por la tuta Respubliko.

Kandidatoj Partioj Voĉoj de la 2-a balotvico %
Henri Lafleur (eliranta) Demokratia kaj Sociala Akordiĝo (EDS, frakcio RI kaj kandidatiĝo « Prezidenta Plimulto ») 135 53,15 %
Maurice Lenormand UC 119 46,85 %
Tuto (partopreno 99,61 %) 254 100,0
Fonto: Biografio de Henri Lafleur, interretejo de la Senato

Senatanaj balotoj de 1983[redakti | redakti fonton]

Por la baloto de la 25-a de septembro 1983, La nombro de la enskribitaj grandaj balotantoj estis 324.

Kandidatoj Partioj Voĉoj de la 1-a balotvico %
Dick Ukeiwé Kuniĝo por Kaledonio en la Respubliko (RPCR, por RPR) 173 54,23 %
Lionel Cherrier (eliranta) Federacio por Nova Kaledonia Socio (FNSC, de la frakcio Unuiĝo de Respublikanoj kaj Sendependuloj, subtenata ankaŭ de la Sendependisma Fronto sen la LKS) 114 35,74 %
Jacob Kapéa Népamoindou Kanaka Socialista Liberigo (LKS) 32 10,03 %
Tuto (partopreno 98,46 %) 319 100,0
Fonto: F. ANGLEVIEL, Historio de Nov-Kaledonio: novaj aliroj, novaj objektoj, 2005, p. 213

Senatanaj balotoj de 1992[redakti | redakti fonton]

Por la baloto de la 27-a de septembro 1992, La nombro de la enskribitaj grandaj balotantoj estis 388.

Kandidatoj Partioj Voĉoj de la 1-a balotvico % Voĉoj de la 2-a balotvico %
Simon Loueckhote RPCR (por la RPR) 172 44,33 % 192 49,87 %
Rock Wamytan Fronto por Kanaka Nacia Liberigo kaj Socialista (FLNKS, membro de la UC) 172 44,33 % 188 48,83 %
Dick Ukeiwé (eliranta) RPCR disidento (de la frakcio RPR, subtenata ankaŭ par Kaledonio Morgaŭ) 44 11,34 % 5 1,3 %
Tuto (partopreno 100 %) 388 100,0 385 100,0
Fonto: angle (PDF) F. SODTER, « Political Reviews : New Caledonia », The Contemporary Pacific, aŭtune 1993, p. 409

Senatanaj balotoj de 2001[redakti | redakti fonton]

Por la baloto de la 23-a de septembro 2001, La nombro de la enskribitaj grandaj balotantoj estis 484. 481 el ili voĉdonis en la 1-a kaj sola balotvico, el kiuj 475 esprimitaj voĉoj.

Kandidatoj Partioj Voĉoj de la 1-a balotvico %
Simon Loueckhote (eliranta) RPCR (de la frakcio RPR) 250 52,63 %
Marie-Claude Tjibaou FLNKS (membro de la UC) 174 36,63 %
Jean-Pierre Aïfa Alianco (DVD) 51 10,74 %
Tuto (partopreno 99,38 %) 475 100,0
Fonto: Interretejo "Politiquemania"

Senatanaj balotoj de 2011[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Senatanaj balotoj de 2011 en Nov-Kaledonio.

La baloto de la 25-a de septembro 2011 okazis por elekti du senatanojn laŭ proporcia balotsistemo. La nombro de la enskribitaj grandaj balotantoj estis 524.

Kandidatoj Partioj Voĉoj en la 1-a vico % Voĉoj en la 2-a vico %
Pierre Frogier La Kuniĝo-UMP (por UMP, subtenata ankaŭ de La Estonteco Kune) 230 45,91 % 240 47,90 %
Hilarion Vendégou La Kuniĝo-UMP (subtenita de UMP, subtenita ankaŭ de La Estonteco Kune) 232 46,31 % 238 47,50 %
Charles Pidjot FLNKS (UC) 117 23,35 % 112 22,36 %
Victor Tutugoro FLNKS (Melanezia Progresisma Unuiĝo (Nov-Kaledonio) aŭ UPM) 121 24,15 % 91 18,16 %
Adolphe Digoué Partio de Kanaka Liberigo (Palika) 77 15,37 % 80 15,97 %
Philippe Dunoyer Kaledonio Kune 72 14,37 % 68 13,57 %
Gérard Poadja Kaledonio Kune 67 13,37 % 63 12,57 %
Didier Baron La Pacifikaj Verduloj (Cap21) 2 0,40 %
Philippe Rouvray Sendependa 1 0,20 %
Alain Lebreton Sendependa 1 0,20 %
Tuto (partopreno 99,43 % en la 1-a balotvico, 99,05 % en la 2-a) 501 100,0 501 100,0
Fonto: Ministerio pri enlandaj aferoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]