Lapita kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La lapita kulturo estis kulturo floranta inter 1600 a.K. ĝis 500 a.K. en Melanezio, Polinezio kaj en kelkaj areoj de Mikronezio. La nomo venas el trovitaĵejo Lapita de Nov-Kaledonio, kie oni trovis hardebakitajn argilajn ujojn.

La lapitoj venis el insulo de Nov-Gvineo aŭ el alaij partoj de Aŭstralio resp. Aŭstronezio. Ili setlis unuafoje sur la Bismarkoj en ĉ. 2000 a.K.. Ili disvastiĝis en ĉ. 1600 a.K. al la Salomon-insuloj, ili atingis en 1000 a.K. la Fiĝi-, kaj Tongo-insulojn kaj aliajn partoj de okcidenta Polinezio. Ili disiĝis en ĉ. 500 a.K. en Mikronezio.

La lapitoj famas pro siaj hardebakitaj memoraĵoj (ujoj, pladoj). Ili estis ankaŭ elstaraj ŝipistoj, matrosoj. Ili vivtenis sin per fiŝkaptado.