Lingva Festivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lingva festivalo)
Saltu al: navigado, serĉo

Lingva Festivalo estas festo de lingvoj dum kiu oni prezentas diversajn lingvojn de la mondo. Festivalo de lingvoj volas pliforitigi la ideon ke estas de plej granda graveco lerni kaj instrui lingvojn sendepende de ilia statuso kaj ekonomia povo.[1]

Oni povas paroli pri du specoj de Lingvaj Festivaloj: foira (aŭ 'standa') kaj lingvoinstrua (aŭ 'lingvoprezenta'). Dum la 'foira' Lingva Festivalo oni instalas budojn, standojn de lingvoj kaj la deĵorantoj respondas al eventualaj demandoj de interesitoj, reklamas siajn lingvojn, disdonas flugfoliojn. Samtempe povas okazi koncertoj de folkloraj bandoj ks. Dum la 'lingvoinstrua' Lingva Festivalo la atento estas donata al mallongaj enkondukaj lecionoj de koncernaj lingvoj (lingvaj prezentoj), kiuj daŭras 20-50 minutoj kaj kelkfoje ripetiĝas por novaj vizitantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Lingvaj Festivaloj.

Esperantistoj elpensis kaj organizis en diversaj landoj (Francio, Belgio, Rusio kaj aliaj) la formulon de lingvaj festivaloj[2] kiuj estas paradoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj estas prezentataj en formo de enkondukaj lecionoj, sendepende de la kvanto de parolantoj[3].

Lingvofestivaloj en Francio[redakti | redakti fonton]

La unua 'lingvoinstrua' versio de Lingva Festivalo sub la nomo LinguaFest' iniciatis kaj organizis la 11-an de marto 1995, usona esperantisto Dennis Keefe en la franca urbo Tours, Francio. Dum tiu festivalo estis instruataj 32 lingvoj en 96 kursetoj. Estis kolektitaj ĉirkaŭ 30 instruistoj, kiuj donis et-kursojn pri 32 fremdaj lingvoj kun 789 ĉeestantoj. Sume estis donitaj 96 et-kursoj (fulmkursoj), ĉiu kun 40-minuta daŭro kaj estis almenaŭ 800 vizitintoj. La Festivalo komenciĝis je la 10a horo matene kaj finiĝis je la 19a horo vespere. La plej alta viziteco estis registrita inter la 15a kaj 18a horoj.

Lingvofestivalo en Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Por la unua fojo esperantistoj partorpenis en la organizo de lingva festivalo en Sydney.

Lingvofestivaloj en Belgio[redakti | redakti fonton]

En Leuven (Loveno, Belgio) okazis ĉiun duan jaron lingva festivalo organizita fare de la loka Esperanto-grupo Esperanto 3000 ĝis la jaro 2016.

Lingvofestivaloj en Britio[redakti | redakti fonton]

La International Languages Festival estas ĉiujara evento kiun organizas la universitato de Sheffield por celebri la kulturan diversecon. La oficiala partnero kaj sponsoro de la studenta unio de Sheffield University estas la brita Esperanto-aoscio[4]. En 2013 kaj 2014 ankaŭ okazis lingva festivalo en Londono[5] [6]

Lingvofestivaloj en Rusio[redakti | redakti fonton]

Nederlanda en LF 2008
Nederlanda en Peterburga LF, 2008

Laŭ la principa modelo de LigvuaFest' en Tours, la lingvofestivala agado komenciĝis por la unua fojo en Rusio[7] en la urbo Ĉeboksari ekde 1996. Post la Lingva Festivalo de Tours, la festivala tradicio en Ĉeboksari restas la plej longdaŭra seninterrompa ĉiujara festivalo en la tuta movado. La ĉeboksara sukceso instigis ankaŭ aperon de ĉiujaraj lingvaj festivaloj en kelkaj urboj de Rusio: Moskvo, Sankt-Peterburgo (unue en 2004-), Uljanovsk, Volgograd, Ufa, Permjo, Kaluga[7][8] kaj Iĵevsk (Urdmurtio)[9]. La ideo de la festivalo en Urdmurtio estis ne nur montri la diversecon de la lingvoj en la mondo, sed ankaŭ atentigi pri la multlingveco en Udmurtio mem kaj interesigi homojn pri siaj gepatraj lingvoj, ke ili lernu kaj konservu ilin [10][9].

En 2012 la unuaj lingvaj festivaloj okazis en Kalugo kaj Velikij Novgorod.

Ekde 2013 lingvaj festivaloj ĉiujare okazas ankaŭ en Minsko.

En 2016 okazis la deka jubilea lingva festivalo en Sankt-Peterburgo dum kiu okazis 50 eventoj, 38 prezentoj de lingvoj (i.a. unuafoje la dotrakia), prelegoj kaj parola klubo en Esperanto[3]. En ĝi oni uzis blokojn de po 50 minutoj, ĝis dek lecionoj okazas en ĉiu bloko samtempe por ke la ĉ. 400 partoprenantoj ĉiuhore havu elekton inter kelkaj lingvoj.

Dum du lingvofestivaloj en Rusio estis la 12-jara Petro Fedosov, la plej juna lingvoprezentanto tra la historio de la lingvaj festivaloj en Rusio kaj eble eĉ tra la 20-jara historio de ĉiuj lingvaj festivaloj en la mondo. Fluparolanta esperantisto-aŭtodidakto ekde la fino de 2015, Peĉjo prezentis Esperanton.

Lingvofestivaloj en Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Lingvofestivaloj en Ukrainio okazis en diversaj urboj kaj eĉ tutrespublika (kadre de la universitato de Jalto) kun plene esperantista organiza skipo. Dum ĝi okzais ankaŭ lingvokompara tradukokonkurso[11] kiun organizis la odesa esperantisto Ihorj Glagolevskij[12].

Lingvofestivalo en Belarusio[redakti | redakti fonton]

En Minsko, la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis jam lurfoje la Minskan Lingvan Festivalon. La festivalo iniciatita de Anton Somin, talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo, rapide evoluis, kaj fariĝis pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis 50 prilingvajn lecionojn kaj lingvistikajn prelegojn[13].

Lingvofestivaloj en Ĉinio[redakti | redakti fonton]

La plej granda Lingva Festivalo laŭ nombro de ĉeestantoj kaj de kursetoj estis tiu de la Universitato de Nanjing en Ĉinio, la 10-an kaj 11-an de majo 2008, kun 13.547 ĉeestantoj en 250 kursetoj kun 72 lingvoj (kaj dialektoj).

Esperantistoj ne nur dum festivaloj partoprenas sed ankaŭ okaze de alispecaj eventoj kiel ekzemple la Eŭropa tago de lingvoj fince de septembro ĉiujare dum kiu okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado[14].

Lingvofestivalo en Kanado[redakti | redakti fonton]

La lingvofestivalo en Montrealo kiu antaŭe nomiĝis 'Norda amerika poliglota simposzio" (NAPS), trovis ĝian originon en eventoj kaj renkontitĝoj organizitaj de la tutmonda komunumo de poliglotoj[15].

Lingvofestivalo en Slovakio[redakti | redakti fonton]

En Bratislavo (la 22-an kaj 23-an de septembro 2017) okazas la unua internacia lingva festivalo en Slovakio kun la nomo LingvaFest’ 2017. Grava parto de la programo estos mallongaj lingvaj kursoj laŭ la “lingvofestivala” maniero de Denis Keefe: mallongaj 30-minutaj lecionoj de fremda lingvo, kiuj celas prezenti al la partoprenantoj iun parton de la lernado de specifa lingvo, kutime la elparolregulojn, bazajn frazojn, specifaĵojn de la gramatiko k.s.

La tagon antaŭ la lingva festivalo, la 21-an de septembro, okazos en la Ekonomika universitato lingvopolitikan konferencon kun la nomo “Lingva komunikado kaj kompetentecoj en EU (laboro, moveblo, kresko kaj situacio post Briteliro)” kunlabore kun la Fakultato de Aplikataj Lingvoj de la Ekonomika Universitato[16].

Rolludo pri lingvopolitiko[redakti | redakti fonton]

Sub la nomo Cucumberia esperantistoj organizis rolludon dum la Youth Option Festivalo (YO ! Fest 2017), ĉiujara junulara festivalo, organizita de la Eŭropa Junulara Forumo. En la revuo Kontakto oni priskribas ĝin tiel : "Cucumberia estas fikcia lando kun sufiĉe komplika lingva situacio. Kvin diversaj lingvokomunumoj troviĝas tie kaj ĉiu komunumo volas siajn lingvajn rajtojn. La partoprenantoj dividiĝas en kvin grupojn. Kvar el tiuj reprezentas unu el la lingvaj komunumoj de la lando, la kvara grupo reprezentas ĝian registaron. La ludantoj en grupoj diskutas kiamaniere dividi la specifan kvanton de la mono inter ĉiuj lingvokomunumoj por eduka sistemo kaj amaskomunikiloj. Ĉar la kvanto de la mono ne sufiĉas por kontentigi ĉiujn lingvokomunumojn, la registaro devas trarigardi kaj pridiskuti la proponojn de ĉiuj komunumoj kaj fini per akceptebla kompromiso[17].

Lingvokvizoj[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-klubo MAZI el Moskvo kiu organizis festivalon de lingvoj aŭdigis kantojn en fremdaj lingvoj ligita al lingvokvizo en kiu la partoprenantoj devis diveni la lingvon en kiu oni kantas. Ankaŭ dum YO ! Fest 2017 kaj Lingvafest 2017 en Slovakio okazas lingvokvizo. Dum PEKO 2016 okazis lingva kvizo en formo de kvizo en kiu oni devis diveni la lingvon de deko da aŭdigitaj kantoj en diversaj lingvoj[18][19].

Instrui lingvojn al rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto inspiris nombron de Esperantistoj instrui la lingvon en kampoj de rifuĝintoj, ekzemple en Irano (projekto Zaban-e-Salam)[20] kaj Burundio. Aliaj esperantistoj ne instruas Esperanton al rifuĝintoj sed uzas ilian amon de lingvoj por instrui la propran denaskan, nacian lingvon : ekzemple Patrick Boets (Belgio) por la nederlanda kaj Maria Merla por la germana dum ŝi lernas la araban siavice[21].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

André Cherpillod, Promenante tra la lingvoj, Courgenard : La Blanchetière, 2017, 131 p., ISBN 9782366200461

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Festival of languages, 17-a septembro 2009, Bremen.
  2. En okcidentaj landoj okazis sukcese aliaj specoj de lingvaj festoj: Expo-lingvoj, kiuj esence estas komercaj foiroj kun reklambudoj pri lingvokursoj kaj aĉeteblaj lerniloj.
  3. 3,0 3,1 Vjaĉeslav Ivanov, Deka Peterburga festivalo (el LOdE), Heroldo de Esperanto 2256 (6:2016)
  4. (angla) Sarah Marshall, People to take tour of the world as part of Sheffield international languages festival, 22-a oktobro 2016, konsultita la 16-an de marto 2017.
  5. (angla) Language Festival Programme, 2013-2014
  6. Video Kiel organizi lingvan festivalon en via lernejo ?
  7. 7,0 7,1 Irina Gonĉarova, Lernejaj Lingvaj Festivaloj en Rusio, revuo Esperanto, 1268 (4), aprilo 2013, p. 76
  8. Sur la fronta paĝo de la programo ĉiu vizitanto povis legi ke la festivalon organizis la Administrejo pri klerigado de la urbo Kaluga, asistata de la Moskva Esperanto-Adocio "MASI", la kulauga ŝtata universitato K.E. Ciolkovskij, la kaluga filio de de la Moskva ŝtata teknika universitato N.E.Bauman kaj la kaluga filio de la Ruslanda ŝtata homscienca universitato.
  9. 9,0 9,1 Jubilejoj, memordatoj, festoj - Balta Ondo, 12/2016
  10. Lingva festivalo en Iĵevsko, La Balta Ondo, 30a marto 2016, konsultita 5an decembro 2016.
  11. Jelim Zajdman, Lingvaj festivaloj en Ukrainio, revuo Esperanto,1268 (4) aprilo 2013, p. 77
  12. Vidu www.traduku.com.ua
  13. Irina Gonĉarova, Prezendo de Esperanto al lingvemuloj en la ĉefurbo de Belarusio, La Ondo de Esperanto, nro 6 (248), 2015.
  14. Edukado.net : eŭropa tago de lingvoj - registru vian eventon
  15. langfest.org
  16. (angla, slovaka, esperanta) Lingvafest, 2017
  17. Nika Siebenreich, TEJO, YO! Fest kaj la senpagaj kuketoj, revuo Kontakto 277 (2017:1), p.21
  18. Prezentis ĝin Kevin De Laet, Belgio.
  19. Interkulture per muziko
  20. Renato Corsetti : Zaban-e-Salam/lingvo de Paco - helpi la afganajn rifuĝintojn, revuo Esperanto, 1142 (12) decembro 2001, p. 204-205
  21. (angla) Lucia Benavides, "Bonvenon to Esperanto. Language created to unify world". (lingvo kreita por unuigi mondon), Austin, My Statesman, 16a septembro 2016.