Lingva lernejo en Muzeono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavilono "Lernejo" en Muzeono, majo 2014
Instruistino de moldava lingvo kun ŝiaj lernantoj dum fermo de la kursoj

Lernejo de lingvoj de enmigrantoj (ruse Школа языков мигрантов) estas edukprojekto lanĉita en Moskvo (parko Muzeono) en majo de 2014. Dum ĉi tiu projekto ĉiu deziranto povis dum kelkaj monatoj senpage lerni kvar lingvojn.

La projekto estis anoncita en januaro de 2014. Dekomence oni planis eki en aprilo[1][2], tamen reale ĝi ekiĝis en majo kaj daŭris ĝis julio-aŭgusto.

Ideo kaj celoj[redakti | redakti fonton]

Por instruado estis elektitaj lingvoj de estinta Sovetunio, plej ofte parolataj de enmigrantoj en Moskvo: 3 lingvoj de Centra Azio (kazaĥa, uzbeka, taĝika) kaj la moldava lingvo. La organizantoj deklaris kiel celo de la projekto "kreskigo de interetna toleremo kaj ebligo de interkonatiĝo de rusa kulturo kaj kulturoj de eks-sovetiaj respublikoj".

Instruado kaj studado[redakti | redakti fonton]

Lecionoj okazis en parko Muzeono, en pavilono Lernejo. Ĉiu el kvar lingvokursoj konsistas el lecionoj okazintaj unufoje dum semajno, vespere, kaj daŭras dum proksimume du horoj; oni planas pasigi ilin ĝis aŭgusto (dum tri monatoj). Instruistoj estas anoj de diasporo spertaj je instruado en altlernejoj. Post fino de la kursoj dezirantoj ekpovis daŭrigi studadon en kulturaj centroj ĉe ambasadejoj.

Studataj lingvoj:

Unua kunveno okazis 3-an de majo 2014, 6-an de majo okazis unua leciono. Tiuj lecionoj okazadis ĉiusemajne ĝis komenco de aŭgusto (iuj instruistoj okazigis ilin nur ĝis julio ĉar ili estis okupitaj poste).

Koncerto dum fermo de la kurso

9-an de aŭgusto 2014 en subĉiela kinejo de Muzeono estis solena malfermo de la kurso. Estis organizita eta koncerto vizitebla de ĉiuj dezirantoj, dum kiu la lernantoj mem kaj kelkaj invititaj profesiaj artistoj dancis, kantis kaj legis versojn en la kvar lingvoj. La lernantoj ricevis atestilojn pri ilia partopreno en la projekto kun emblemo dela parko Muzeono. Krome, dezirantoj povis informi pri sia deziro daŭrigi la lingvolernadon kaj lerni novajn lingvojn.

Lernantoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ aserto de la kuratoro, preskaŭ 130 homoj esprimis sian deziron studi la lingvojn, inter ili estis inter alie studentoj, homoj kunlaborantaj kun migrantoj, dezirantoj rememori iun lingvon[3]

Laŭ statistiko de vizitantoj plej popularaj estiĝis la lingvoj parolataj de plej multe da moskvaj enmigrantoj: la taĝika (ĝin komencis lerni 40 homoj) kaj la uzbeka. Malplej populara estis la kazaĥa lingvo (15 lernantoj); oni supozas ke tio sekvas el troa populareco de rusa lingvo en Kazaĥio[4].

Averaĝa aĝo de la lernantoj estas 25-35 jaroj; plej juna estis 15-jaraĝa, plej maljuna estis preskaŭ 70-jaraĝa[4].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas asertoj ke lernado de lingvoj de eksterlandaj enmigrantoj estas erareca strebo ebligi interkomunikadon de moskvaj rusoj kun migrantoj ne dezirantaj konatiĝi kun kulturo de Rusio (sed male, ili mem devas lerni rusan lingvon). Ekzemple, membro de Komisiono pri enmigrado ĉe guberniestro de Moskva provinco Vladimir Laktjuŝin opinias ke homo alveturinta al Rusio devas scii rusan lingvon kaj historion de rusia popolo; kiuj ne deziras laŭ lia opinio devas resti en sia lando[5].

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Multaj partoprenantoj interesiĝas pri ebla daŭrigo de la projekto kun aldono de novaj lingvoj (inter ili ukraina, armena kaj uzbeka)[4]
  • En Muzeono okazas ankaŭ senpagaj renkontiĝoj kaj diskutoj en la angla kaj franca lingvoj. Informoj pri ili estas diskonigataj pli vaste (per afiŝoj kaj disdonataj vabiloj en la pavilono) ol por la lingvoj de enmigrantoj.
  • Pavilono en kiu okazis la lecionoj estas starigita de konstruistoj-enmigrantoj en 2012[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]