Iĵevsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iĵevsk)
Iĵevsko
administra dividaĵo de Rusio • urbo • ĉefurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Provinco Udmurtio
Poŝtkodo 426000–426999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 646 277  (2017) [+]
Loĝdenso 2 051 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 51′ N, 53° 13′ O (mapo)56.8553.216666666667Koordinatoj: 56° 51′ N, 53° 13′ O (mapo) [+]
Alto 140 m [+]
Areo 315,15 km² (31 515 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Iĵevsko (Eŭropa Ruslando)
Iĵevsko (Eŭropa Ruslando)
DEC
Iĵevsko
Iĵevsko
situo en la eŭropa parto de Rusio
Iĵevsko (Udmurtio)
Iĵevsko (Udmurtio)
DEC
Iĵevsko
Iĵevsko
situo en Udmurtio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Izhevsk [+]
vdr

Iĵevsko (ruse Ижевскudmurte Ижкар, Ižkar aŭ Иж, Iž) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Udmurtio. Krome la urbo kaj la tuta respubliko situas en la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 646 277 loĝantoj sur areo de 315,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 051 loĝantoj/km².La urbo situas ĉe la rivero Iĵ en 40 km de ĝia enfluo en riveron Kama. La urbo estas granda centro de industrio, komerco, kulturo kaj eduko en la Ĉevolga federacia regiono. Iĵevsko estas fama pro sia defenda kaj metalurgia industrio. Ĝi havas la titolon de armila ĉefurbo de Rusio.

La urbo estis fondita en jaro 1760. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1918.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Iĵevskij Zavod (Ижевский Uzino) en 1760 ... 1918;
  • Iĵevsko (Ижевск) en 1918 ... 1985;
  • Ustinov (Устинов) en 1985 ... 1987.

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 285 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 632,1 mil loĝantojn.

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Iĵevsko aktivas interalie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]