Lingva prezento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingva prezento estas plej ĉefa programero de Lingva Festivalo, dum kiu en aparta ejo okazas enkonduka leciono de certa lingvo. Kutime la prezento daŭras de 30 (plej ofta maniero) ĝis 60 minutoj. Dum la prezento oni tradicie rakontas pri:

  • la apero de la prezentata lingvo
  • ĝia parenceco kun aliaj lingvoj
  • lingvouzo
  • normoj kaj dialektoj de la lingvo
  • bazaj vortoj kaj frazoj (salutoj, dankoj, personaj pronomoj ks)
  • skribo (kaj ilustras ĝin)

Krome oni prezentas:

  • fragmenton el iu poeziaĵo aŭ kanto
  • lingvomapojn (aŭ tabelojn)
  • alfabeton
  • simbolojn de la lingvo aŭ la lando, kie tiu lingvo estas oficiala

ktp.

Foje la prezentoj povas esti akopmanataj de filmetoj aŭ filmobildoj. Kelkaj prezentantoj elektas aperi en siaj naciaj kostumoj.

Vidu ankaŭ: lingva teritorio