John Smeaton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Smeaton
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1724 (1724-06-08)
en Austhorpe
Morto 28-an de oktobro 1792 (1792-10-28) (68-jaraĝa)
en Austhorpe
Mortokialo apopleksio
Tombo St Mary's Church, Whitkirk
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Leeds Grammar School
Okupo
Okupo inĝeniero • maŝinkonstrua inĝeniero • fizikisto • konstruinĝeniero
Verkoj Coldstream Bridge
vdr

John SMEATON RSL (8a de Junio 1724 – 28a de Oktobro 1792) estis brita konstru-inĝeniero responsa pri la desegno de pontoj, kanaloj, havenoj kaj lumturoj.[1] Li estis ankaŭ lerta mekanika inĝeniero kaj elstara fizikisto. Smeaton estis la unua mem-proklamita "civila inĝeniero", kaj estas ofte konsiderata kiel la "patro de la konstrua inĝenierarto".[2] Li estis pioniro de la uzo de hidraŭlika kalko en betono, uzante gruzojn kaj brik-povon kiel agregaĵo.[3] Smeaton estis asociano de la klubo de gravuloj Luna Societo.

Li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono en 1753 kaj en 1759 li ricevis la Medalo Copley "pro la zorgemaj eksperimentoj koncerne akvoradojn kaj ventmuelajn velojn, kiujn li komunikadis al la Societo, pro sia eksperimenta enketo pri la potencoj de akvo kaj vento en la rotacio de mueliloj."[4] Lia similtema artikolo de 1759 nome "An Experimental Enquiry Concerning the Natural Powers of Water and Wind to Turn Mills and Other Machines Depending on Circular Motion"[5] temis pri la rilatoj inter premo kaj rapideco ĉe objektoj moviĝante en aero. Liaj konceptoj estis poste disvolvigitaj en la 'Smeaton Koeficiento'.[6] La eksperimentojn de Smeaton pri akvoradoj li faris je malgrandskala modelo per kiu li testis variajn formojn laŭlonge de periodo de sep jaroj.[7] La rezultanta pliigo en la efikeco en akvoenergio kontribuis al sukceso de la Industria Revolucio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Engineer Biography: John Smeaton. Alirita 31a de Januaro 2017.
  2. Denny, Mark (2007). "Ingenium: Five Machines That Changed the World". p. 34. JHU Press.
  3. . the History of Concrete. The International Association of Certified Home Inspectors (InterNACHI). Alirita 8a de Januaro 2013.
  4. Knowles, Eleanor. "Engineer Biography: John Smeaton, water wheels and mill works". Engineering Timelines. Alirita la 31an de Januaro 2017.
  5. Smeaton, Mr J. (1759). "An Experimental Enquiry concerning the Natural Powers of Water and Wind to Turn Mills, and Other Machines, Depending on a Circular Motion". Philosophical Transactions of the Royal Society. 51: 100–174. doi:10.1098/rstl.1759.0019.
  6. "Centennial of flight: Smeaton's Coefficient". centennialofflight.net. Alirita la 31an de Majo 2010.
  7. Rosen, William (2012). The Most Powerful Idea in the World: A Story of Steam, Industry and Invention. University of Chicago Press. p. 127. ISBN 978-0226726342.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Smeaton en la angla Vikipedio.