Frezmaŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frezoj ujingaj kun cilindra ujingo
Inga frezo formiga

Frezmaŝino estas speco de tajlmaŝino, kiu utilas por formi pecojn (normale metalajn aŭ lignajn, sed ankaŭ plastajn kaj aliajn) per deprena metodo.

Ĝi konsistas el ebena metala labortablo sur kiu oni metas la pecon kaj el specialaj vajcoj per kiuj oni nemovebligas ĝin. La plej grava parto de la maŝino estas la frezilo, fiksata en akso turnigata per motoro kaj movebla horizontale kaj vertikale. La rapida turniĝado de la frezilo kaj ĝia movado sur la peco eblas depreni rabotaĵojn el la prilaborata peco kaj fari ian ajn formon sur ĝi.

Frezi[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín frezi estas Trui, entajli lignon aŭ metalon per speciala maŝino.[1] Li indikas etimologion el latina frictiare, fricare (froti),[2] kaj li aldonas terminojn frezilo, frezmaŝino, frezejo, frezado, cilindra frezilo, dentrada frezilo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 78.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.