Denis Papin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denis Papin
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1647 (1647-08-22)
en Chitenay
Morto 26-an de aŭgusto 1713 (1713-08-26) (66-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Alma mater Universitato de Angers
Memorigilo Denis Papin
Parencoj Isaac Papin
Nicolas Papin
Okupo
Okupo matematikisto • fizikistoinventisto • universitata instruisto • inĝenierokuracisto
vdr

Denis PAPIN (22-an de aŭgusto 1647, Blois, Francio – ĉ. 1712 Londono, Anglio) estis francdevena brita fizikisto, kiu inventis la "prempoton" kaj lanĉis eĉ ideon pri cilindra-piŝta vapormaŝino. Kvankam lia konstruaĵo ne estis uzebla, aliaj perfektigis kaj tiel naskiĝis grava maŝino de la industria revolucio, la vapormaŝino.

Papin helpis ĉe aerpumpilaj eksperimentoj de la nederlana fizikisto Christiaan Huygens, poste translokiĝis en 1675 en Londonon, kie iĝis kunlaboristo de angla fizikisto Robert Boyle. Li inventis en 1679 la prempoton, kiu aplikis tropremon por altigi la bolpunkton de la akvo. Lia inventaĵo estis la sekureca ventilo por eviti la eksplodon. Post kiam li rimarkis, ke la vaporo altigas la potkovrilon, aperis ĉe li la ideo, ke oni povus movi per la vaporo piŝton en cilindro.

La germana fizikisto kaj filozofo Gottfried Wilhelm Leibniz sendis en 1705 al Papin skizon de la unu funkcianta vapormaŝino, konstruita fare de la angla Thomas Savery. Tiu desegni instigis Papin por novaj laboroj kaj eĉ eldoni la verkon Ars Nova ad Aquam Ignis Adminiculo Efficacissime Elevandam (La nova metodo de trans-levigo de akvo per vaporo; 1707).

Li konstruis en 1709 padelradan ŝalupon, movita per muskola forto. Tiel li pruvis, ke la padelrado konvenus por vaporŝipoj.

Denis Papin (1689)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]