Kalko (materialo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri kalko rilatante al materialo. Pri Kalko rilatante al kalcioksido (CaO) vidu apartan tekston.
Kalkminejo

Kalko estas ligento kiun oni uzas kiel konstrumaterialo. Ĝi estas bezonata por la fabrikado de mortero, kiun oni ofte enmetas en konstruado de muroj. Cetere oni aldonas cementon por ŝanĝi la ecojn. Dum la laboro kun kalko oni devas atenti pri sufiĉan protekton ĉar la alkale reagemaj konstrumaterialoj povas korodigi la haŭton. Speciale kun kalkoksido (CaO) singardo estas necesa, ĉar kun la aldono de akvo grandajn kemiajn reakciojn kaŭzus.

Fabrikado[redakti | redakti fonton]

Kalko estas fabrikata de kalkŝtono (CaCO3) kiun oni bruligas ĉe 900  °C (kalkoksido), kaj poste enstingitas (solvita kalko) kun la aldono de akvo. Nun la cementmiksado estas aldonata. Ĉi tiu parto de fabrikado nomiĝas Teknika Kalkocirkulado. La kalko remalmoliĝas kun la forvaporiĝo kaj aldono de karbona dioksido.[1]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Malligiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la firmiĝo formas inter la sableroj ligo de kristaloj. Ĝi kunigas la sablerojn. La kalkmortero nur firmiĝas aere, tial ĝi nomiĝas aermortero. Por formi purajn strukturojn malrapida malligiĝo estas necesa. La ideala temperaturo estas supre de 5  °C, sed ne pli ol 20  °C, ĉar kun pligrandiga sumo de varmo la karbona dioksidsumo falas. La tutua malligiĝo daŭras multe da jaroj. Por plirapidigi la procedon nuntemple oni plejparte aldonas cementon kaj rezinon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]