Saltu al enhavo

Inĝenierarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝenierarto[1] (aŭ inĝenierado)[2] estas la aplikado de scienco al homaj bezonoj. Ĉi tio estas farata per scio, matematiko kaj sperto aplikataj al la konstruado de utilaĵoj aŭ procezoj. Profesiuloj pri inĝenierarto estas nomataj inĝenieroj.

Same kiel en la bazaj sciencoj, ankaŭ la inĝenierarto multe aplikas diversajn teknikojn por utiligi sian sciaron. Do, inĝenierarto estas ĝenerala sciaro pri tio, kion oni produktas kaj kiel tion fari. Pri pli detaleca sciaro pri specifaj solvoj, kiuj ebligas pli efikan produktadon, vidu teknologion kaj teknikon.

Inĝenierarto aplikas sciojn de sciencaj, ekonomikaj, sociaj kaj praktikaj (teknikaj) fakoj por inventado, desegnado, konstruado kaj bontenado de maŝinoj, esplorado kaj plibonigado de strukturoj, maŝinoj, ilaroj, sistemoj, materialoj kaj procezoj.

La fako inĝenierado estas tre larĝa, kaj enhavas ampleksan gamon de pli specializitaj branĉoj de inĝenierado, ĉiu kun pli specifa emfazo sur partikularaj areoj de aplikita scienco, teknologio kaj tipoj de aplikado.

La termino inĝenierado devenas de la latinaj vortoj ingenium, kiu signifas "lerteco", kaj ingeniare, kiu signifas "koncepti, plani, prilabori".

La vapormaŝino estis ĉefa pelilo de la Industria Revolucio, kaj markis la gravon de inĝenierarto en la moderna historio. Tiu maŝino estas ekspoziciata en la Politeknika Universitato de Madrido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sektoro de la antikvepoka akvedukto (nuna Kadizo, Hispanio). Multaj urboj de la antikva mondo uzis tubojn el ligno, ceramiko aŭ ŝtono. La kalkuloj pri niveloj, akvokvanto kaj subtenado postulis altan sciaron pri inĝenierarto.

La inĝenierarto ekzistis el la Antikveco, kiam la homo elpensis inventaĵojn kiel la kojno, la levilo, la rado kaj la pulio inter aliaj multaj inventoj.

La termino "inĝenierarto" estas derivata de la vorto "inĝeniero", kiu siavice venas de la 14-a jarcento kiam "inĝeniero" (laŭvorte, tiu kiu konstruas aŭ funkciigas maŝinon de sieĝo) referencas al «konstruisto de militmaŝinoj».[3]​ En tiu kunteksto, nun eksmoda, «motoro» referencis militmaŝinon, tio estas, un mekanika artefakto uzita en militoj (por ekzemplo, katapulto. La vorto «motoro» (en angla «engine») per si mem estas de pli antikva deveno, kaj siavice deriviĝis de la latina "ingenium" (ĉirkaŭ 1250), kiu signifas «denaskan kvaliton, speciale pri mensa povo, tial, inteligentan inventaĵon».[4]

Poste, kiam la dezajno de civilaj strukturoj, kiel pontoj kaj konstruaĵoj, maturiĝis kiel teknika fako, la termino "civila inĝenierado"[5] eniris en la vortotrezoro kiel maniero distingi inter tiuj kiuj specializiĝas en la konstruado de tiuj nemilitaj projektoj kaj tiuj kiuj partoprenas en la fako de la milita inĝenierado.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Mozaiko kiu reprezentas la Lumturon de Aleksandrio, (nome "Ο ΦΑΡΟϹ"), devena de Olbia, Libio, ĉirkaŭ la 4-a jarcento n.e.

La piramidoj de Egipto, ziguratoj de Mezopotamio, la Akropolo kaj la Partenono en Grekio, la romiaj akveduktoj, la Via Appia kaj la Koliseo, Teotihuacán, kaj la Templo Brihadisvara de Tanĝavur, inter multaj aliaj strukturoj, ekstaras kiel atesto de la inventemo kaj lerteco de la civilaj kaj militaj inĝenieroj de la antikveco. Ankaŭ aliaj monumentoj aŭ strukturoj, kiuj jam ne ekzistas, kiel la Pendoĝardenoj de Babilono kaj la Lumturo de Aleksandrio, estis gravaj atingoj de iamaj inĝenierarto kaj estis konsiderataj inter la plej gravaj el la Sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

La ses klasikaj simplaj maŝinoj estis konataj jam en la antikva Proksima Oriento. La kojno kaj la dekliva ebeno (ramplo) estis konata jam el prahistoriaj tempoj.[6] La rado, kune kun la mekanismo de rado kaj akso, inventiĝis en Mezopotamio (aktuala Irako) dum la kvina karmilo antaŭ nia erao.[7] La mekanismo de levilo aperis por la unua fojo antaŭ ĉirkaŭ 5 000 jaroj en Proksima Oriento, kie oni uzis por simpla pesilo,[8]​ kaj por movi grandajn objektojn en la antikva teknologio egipta.[9]​ La levilo estis uzita ankaŭ en la baskulputo (mekanismo por plialtigi akvon), nome la unua grumaŝino, kiu aperis en Mezopotamio ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e.,[8]​ kaj poste en la teknologio de la Antikva Egipto ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e.[10]​ La plej antikva registro de pulioj venis de Mezopotamio komence de la dua jarmilo a.n.e.,[11] kaj de la antikva Egipto dum la 12a Dinastio (1991-1802 a.n.e.).[12] La ŝraŭbo, nome la lasta de la simplaj maŝinoj kiujn oni inventis en la antikveco,[13] aperis por la unua fojo en Mezopotamio dum la periodo novasiria (911-609) a. C.[11] La piramidojn de Egipto oni konstruis uzante tri el la ses simplaj maŝinoj, nome la dekliva ebeno, la kojno kaj la levilo, por krei strukturojn tiom enormajn kiel la Piramido de Keopso.[14]

La komplekseco de la Piramido de Keopso postulis altnivelajn sciarojn de konstruinĝenierarto.

La unua civila inĝeniero konata laŭ sia nomo estas Imhotepo.[15] Kiel unu de la funkciuloj de la faraono Ĝoser, probable dezajnis kaj superrigardis la konstruadon de la piramido de Ĝoser (nome la ŝtuparpiramido) en Sakkara, Egipto, ĉirkaŭ la jaro 2630 ĝis la karo 2611 a.n.e.[16]​ La unuaj praktikaj maŝinoj funkciigitaj per akvo, nome la akvorado kaj la akvomuelejo, aperis por la unua fojo en la Persa Imperio, en tio kio estas nun Irako kaj Irano, komence de la 4-a jarcento a.n.e.[17]

En la nubia Regno de Kuŝ disvolviĝis la sakia dum la 4-a jarcento a.n.e., kiu dependis de la animala energio anstataŭ de la homa energio.[18] La "hafiroj" (pluvakvaj rezervujoj) disvolviĝis kiel un tipo de akvostokejo en Kuŝ por stoki kaj rezervi akvon, same kiel por ebligi irigacion.[19] Oni uzis sapeistojn por konstrui ŝoseojn dum la militkampanjoj.[20]​ La kuŝitaj prauloj konstruis rokĉizitajn templojn dum la Bronzepoko inter la jaroj 3700 kaj 3250 a.n.e.[21] Oni kreis ankaŭ basfornojn kaj altfornon dum la 7-a jarcento a.n.e. en Kuŝ.[22] [23] [24] [25]

La antikva Grekio disvolvis maŝinojn kaj en civilaj kaj en militaj kuntekstoj. La Meĥanismo de Antikithera, nome mekanika analoga komputilo frue konata,[26][27] kaj la mekanikaj inventaĵoj de Arkimedo, estas ekzemploj de la antikvgreka mekanika inĝenierarto. Kelkaj el la inventaĵoj de Arkimedo, same kiel la Meĥanismo de Antikithera, postulis rafinitan sciaron de diferencialoj kaj epiciklaj dentaĵoj, du ŝlosilaj principoj en la teorio de maŝinoj kiuj helpis dezaini la dentaĵarojn de la Industria Revolucio, kiun ankoraŭ uzatas amplekse en diversaj kampoj kiel ĉe robotiko kaj vehikla inĝenierarto.[28]

La antikvaj romianoj konstruis akveduktojn por havigi konstantan liveradon de trinkakvo. Tiu Ponto de Gard en nuna Francio postulis rafinitan inĝenierarton.

La antikvaj armeoj de ĉinoj, grekoj, romianoj kaj hunoj uzis militajn maŝinojn kaj diversajn inventaĵojn kvazaŭ artilerio, kiu fakte estis ekdisvolvigita de la grekoj jam ĉirkaŭ la 4-a jarcento a.n.e.,[29] same kiel la triremo, la arbalesto kaj la katapulto. Jam en la Mezepoko, tiukadre oni disvolvigos la ĵetmaŝinon.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La unuaj praktikaj ventomaŝinoj, nome la ventomuelejo kaj la ventopumpiloj, aperis por la unua fojo en la islama mondo dum la Islama Orepoko, en tio kio estas nuntempe Irano, Afganio kaj Pakistano, en la 9-a jarcento.[30][31][32][33] La unua praktika vapormaŝino estis turnilo de rostataj manĝaĵoj funkciigita per vaporturbino, priskribita en 1551 fare de Taki al-Din Muhammad ibn Ma'ruf en la otomana Egiptio.[34][35]

La kotonseparilon oni inventis en Hindio en la 6-a jarcento.[36] kaj la ŝpinilon oni inventis en la islama mondo komence de la 11-a jarcento,[37] ambaŭ inventaĵoj fundamentaj por la kresko de la kotonindustrio. Ankaŭ la ŝpinilo estis antaŭaĵo de la turniĝanta kotonseparilo, kiu estis ŝlosila disvolvigilo dum la frua Industria Revolucio en la 18-a jarcento.[38] La krankŝafto kaj la kamŝafto estis inventitaj de Al Ĥazari en la nordo de Mezopotamio ĉirkaŭ 1206,[39][40][41] kaj poste iĝis fundamentaj por la moderna maŝinaro, kiel la vapormaŝino, la eksplodmotoro kaj la aŭtomataj kontroloj.[42]

Mineja lifto hidraŭlike funnciigita uzita por elfosi mineralon, ĉirkaŭ 1556.

La unuaj programeblaj maŝinoj disvolviĝis en la islama mondo. Muziksekvencilo, nome programebla muzikinstrumento, estis la unua tipo de programebla maŝino. La unua muziksekvencilo estis aŭtomata flutisto inventita de la fratoj Banu Musa, priskribita en ilia Libro de ingeniaj mekanismoj, en la 9-a jarcento.[43][44] En 1206, Al Ĥazari inventis aŭtomatojn / programeblaj robotoj. Li priskribis kvar aŭtomatajn muzikistojn, inklude tamburistojn funkciigitajn per programebla tamburmaŝino, per kiu eblus produkti ludadon de diferencaj ritmoj kaj per diferencaj modeloj de tamburo.[45] La kastelhorloĝo, nome mekanika astronomia horloĝo funkciigita per akvenergio estis inventita de Al-Ĥazari, kaj ĝi estis la unua analoga programebla komputilo.[46][47][48]

Antaŭ la disvolvigo de la moderna inĝenierarto, matematiko estis uzita de metiistoj, kiel muelistoj, horloĝistoj, fabrikantoj de instrumentoj kaj topografoj. Krom tiuj profesioj, oni ne kredis, ke la universitatoj povus havi multan praktikan gravon por la teknologio.[49]:32

Normiga referenco por la stato de la mekanikaj artoj dum la Renesanco estis la traktato pri min-inĝenierado «De re metallica» (1556), kiu enhavas ĉapitrojn ankaŭ pri geologio, minado kaj kemio. De re metallica estis ankaŭ la normiga referenco pri kemio dum la sekvaj 180 jaroj.[49]

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

La uzado de la vapormaŝino ebligis anstataŭi la koakson per lignokarbo en la fabrikado de fero, kio malpliigis la ferkoston, kaj havigis al inĝenieroj novan materialon por konstrui ekzemple ferajn pontojn. La unuaj tiaj pontoj estis faritaj el gisfero, kiu tuj estis anstataŭita per forĝita fero malpli rompiĝema kiel materialo por strukturoj.

La scienco de la klasika mekaniko, foje nomita neŭtona mekaniko, formis la sciencan bazon de granda parto de la moderna inĝenierarto.[49] Je la apero de la inĝenierarto kiel profesio en la 18-a jarcento, la termino aplikiĝis pli strikte al la kampoj en kiuj matematiko kaj sciencoj aplikiĝis tiucele. Simile, krom la milita kaj civila inĝenierartoj, la kampoj tiam konataj kiel mekanikaj artoj estis aligitaj al la inĝenierarto.

La konstruado de kanaloj estis grava vorko de inĝenierarto dum la unuaj fazoj de la Industria Revolucio.[50]

John Smeaton estis la unua civila konstruinĝeniero memproklamita kaj ofte konsiderita la «patro» de la konstruinĝenierado. Li estis angla civila inĝeniero responsa pri la dezajno de pontoj, kanaloj, havenoj kaj lumturoj. Li estis ankaŭ lerta mekanika inĝeniero kaj elstara fizikisto. Uzante modelon de akvorado, Smeaton faris eksperimentojn dum sep jaroj, determinante manierojn pliigi la efikecon.[51]:127 Smeaton enkondukis la ferajn aksojn kaj dentradojn en la akvoradojn.[49]:69 Smeaton faris ankaŭ mekanikajn plibonigojn en la vapormaŝino Newcomen. Smeaton dezajnis la trian lumturon de Eddystone (1755-1759), kie li estis la unua kiu uzis «akvokalkon» (nome formo de mortero kiu solidiĝas sub akvo) kaj disvolvis teknikon kiu uzas blokojn el granito kun formo de "birdovosto" en la konstruado de la lumturo. Estas grava en la historio la remalkovro kaj disvolvigo de la moderna cemento, ĉar oni identigis la necesajn komponajn postulojn por ekhavi la «akvimunecon» en la kalko; laboro kiu kondukis finfine al la invento de la cemento Portland.

La aplikita scienco kondukis al la disvolvigo de la vapormaŝino. La sekvenco de okazaĵoj startis pere de la invento de la barometro kaj la mezurado de la atmosfera premo fare de Evangelista Torricelli en 1643, al kio sekvis la pruvo de la forto de la atmosfera premo fare de Otto von Guericke uzante la Magdeburgajn duonglobojn en 1656, laboratoriaj eksperimentos fare de Denis Papin, kiu konstruis eksperimentan modelon de vapormaŝino kaj pruvis la uzadon de piŝto, kiun li publikigis en 1707. Edward Somerset, dua markizo de Worcester publikigis libron pri 100 inventaĵoj kiu enhavas metodon por altigi akvon similan al tiu de kafaparato. Samuel Morland, matematikisto kaj inventisto kiu laboris pri pumpiloj, lasis notojn en la Oficejo de Reguloj de Vauxhall pri dezajno de vaporpumpilo kiujn legis Thomas Savery. En 1698, Savery konstruis vaporpumpilon nomitan «La amiko de la ministo». Ĝi uzus kaj vakuon kaj premon.[52] La ferkomercisto Thomas Newcomen, kiu konstruis la unuan komercan vapormaŝinon kun piŝto en 1712, havis neniun sciencan edukadon.[51]:32

Aviadilo jumbo.

La uzado de cilindroj por blovado en la fabrikado de gisfero funkciigitaj per vaporo por javigi premitan aeron por altfornoj kondukis al granda pliigo en la produktado de fero fine de la 18-a jarcento. La pli altaj temperaturoj de la fornoj atingitaj pere de la ankaŭ alta rendimento per vaporo ebligis la uzadon de pli da kalko en la altfornoj, kio siavice ebligis la transiron de karbo al koakso.[53] Tiuj plinovigoj reduktis la koston de la fero, kio ebligis praktikajn fervojojn por ĉevaloj kaj la ferpontojn. La procezo de pudlado, patentita de Henry Cort en 1784, produktis grandajn kvantojn de gisfero. La procezo Hot Blast, patentita de James Beaumont Neilsonen en 1828, ege malpliigis la kvanton de brulaĵo necesa por fandi feron. Je la disvolvigo de la vapormaŝino de alta premo, la proporcio povo/pezo de la vapormaŝino ebligis la funkciadon de vaporŝipoj kaj lokomotivoj. La novaj procezoj de fabrikado de ŝtalo, kiel la procezo Bessemer kaj la forno de malferma fajro, markis la starton de areo de peza inĝenierarto fine de la 19-a jarcento. Unu de la plej famaj inĝenieroj de la mezo de la 19-a jarcento estis Isambard Kingdom Brunel, kiu konstruis fervojojn, ŝipkonstruejojn kaj vaporŝipojn.

Platformo de naftoperforado ekstermarborda, Golfo de Meksiko.

La Industria Revolucio kreis peton de maŝinaro konstruita el metalaj pecoj, kio kondukis al disvolvigo de variaj il-maŝinoj. Oni ne povis precize perfori cilindrojn el gisfero ĝis John Wilkinson inventis sian performaŝinon, kiun oni konsideras la unua il-maŝino.[54] Aliaj il-maŝinoj estis la turnilo de ŝraŭbĉizado, la frezmaŝino, la turturnilo kaj la metal-rabotilo. La teknikoj de preciz-mekanizado disvolviĝis en la unua duono de la 19-a jarcento. Inter ili menciendas la uzado de gvidilojn por gvidi la mekanizadon super la rilaborita peco kaj akcesoraĵojn por reteni la laboron en la taŭga sinteno. La il-maŝinoj kaj la teknikoj de mekanizado kapablaj produkti interŝanĝeblajn pecojn kondukis al industria grandskala produktado fine de la 19-a jarcento.

La censo de Usono de 1850 nombris la okupadon de «inĝenieroj» por la unua fojo per kalkulo de 2 000.[55] Estis malpli ol kvin dek gradiĝintoj en inĝenierarto en Usono antaŭ 1865. En 1870 estis dekduo da gradiĝintoj en mekanika inĝenierarto en Usono, kaj tiu nombro pliiĝis ĝis 43 jare en 1875. En 1890, estis ses mil inĝenieroj en konstruada, mineja, mekanika kaj elektra inĝenieradoj.[56]

Ne estis profesoreco de aplikita mekaniko kaj de aplikita mekanismo en la Universitato Kembriĝo ĝis 1875, kaj same estis neniu prokesoreco pri inĝenierarto en la Universitato Oksfordo ĝis 1907. Germanio establis teknikajn universitatojn antaŭe.[57]

La fundamentoj de la elektra inĝenierarto en la 19-a jarcento inkludis la eksperimentojn de Alessandro Volta, Michael Faraday, Georg Ohm kaj aliajn kaj la inventaĵon de la elektra telegrafo en 1816 kaj la elektra motoro en 1872. La teoria laboro de James Clerk Maxwell (vidu artikolon pri Ekvacioj de Maxwell) kaj Heinrich Hertz fine de la 19-a jarcento rezultis en la fako de la elektroniko. La lastaj inventaĵoj de la vakutubo kaj de la transistoro akcelis eĉ plie la disvolvigon de la elektroniko ĝis punkto ke la elektraj kaj elektronikaj inĝenieroj superas aktuale laŭ nombro siajn kolegojn de ajna alia speciala inĝenierarto.[58] La kemia inĝenierarto disvolviĝis fine de la 19-a jarcento.[58] La fabrikado je industria skalo postulis novajn materialojn kaj novajn procezojn kaj je 1880 la neceso produktadi kemiaĵojn grandskale estis tiom granda ke oni kreis novan industrion, dediĉitan al la disvolvigo kaj fabrikado grandskale de kemiaĵoj en novaj industriaj fabrikoj.[58] La taskaro de la kemia inĝeniero estis la dezajno de tiuj kemiaj fabrikoj kaj procezoj.[58]

Estas multegaj atingoj de inĝenierado en la lastatempa sciaro. La suna forno de Odeillo en la Orientaj Pireneoj en Francio povas atingi temperaturojn de ĝis 3500 °C. La aviadila inĝenierarto zorgas pri la dezajno de procezoj por precize dezajni aviadilojn, dum la kosmofluga inĝenierarto estas pli moderna termino kiu ampleksigas la atingon de la fako inkludante la dezajno de kosmoŝipoj. Iliaj devenoj fakte estas en la pioniroj de la aviado de komenco de la 20-a jarcento, kvankam ĵuse oni datis la laboron de Sir George Cayley kiel de la lasta jardeko de la 18-a jarcento. La dekomenca sciaro de la aviadila inĝenierarto estis grandparte empiria kun kelkaj konceptoj kaj kapabloj importitaj de aliaj fakoj de la inĝenierarto.

La unua doktorco en inĝenieriado (teknike, aplikita sciencio kaj inĝenierado) havigita en Usono ricevis Josiah Willard Gibbs en la Universitato Yale en 1863; li estis ankaŭ la dua doktoro en sciencoj havigita en Usono.

Nur unu jardekon post la sukcesaj flugoj fare de la fratoj Wright, okazis ampleksa disvolvigo de la aviadila inĝenierado pere de la disvolvigo de militaj aviadiloj kiujn oni uzis jam en la Unua Mondmilito, unue por esplorado, due por bombardado. Ekde tiam, la esplorado por havigi fundamentajn sciencajn antaŭaĵojn plue kombinis teorian fizikon kun eksperimentoj.

Ĉefaj fakoj de inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Multfoje, inĝenieroj bezonas iom scii pri multaj fakoj. Tamen, praktike oni dividas studadon de inĝenierarto iam post iam en pli da fakoj kaj subfakoj.

Elektrinĝeniera desegno energisistemo.
Elektronikaj komponantoj.
Elektronika cirkvito.

Elektra inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektra inĝenierarto.

La elektra inĝenierarto estas la studo kaj aplikado de diversaj elektraj kaj elektromagnetismaj konceptoj por faciligi la homan vivon.

Elektronika inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektronika inĝenierarto.

La elektronika inĝenierarto estas la branĉo de la inĝenierio, kiu traktas la efikon kaj konduton de elektronoj. Ĝi uzas nelinearajn kaj aktivajn elektronikaj komponantojn (kiel elektronaj tuboj kaj duonkonduktaĵaj elementoj, aparte transistoroj, diodoj kaj integritaj cirkvitoj por projekti elektronikajn cirkvitojn, elektronikaj aranĝaĵoj kaj sistemoj. Tiu fako tipe ankaŭ produktas pasivajn elektrajn komponantojn, kutime por cirkvitaj tabuloj.

Industria inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Industria inĝenierarto.

La industria inĝenierarto estas unu de la branĉoj de la inĝenierarto rilate al industrio kiu temas pri la plibonigo de la uzado de rimedoj homaj, teknikaj, informadikaj kaj same kiel por la administrado kaj funkciado de la sistemoj de transformado de varoj kaj servoj, pritaksado de sistemoj integritaj aplikitaj en fakoj de laboristaro, riĉo, konaro, informaro, ekipado, energio, materialoj kaj procezoj, cele al atingo de produktoj aŭ servoj utilaj al la socio kaj al la posedantoj kun alta konsidero rilate al la medio. La industria inĝenierarto uzas la principojn, metodojn de analizo, sintezojn de la inĝenierarto kaj la desegno por specifigi, pritaksi, antaŭvidi kaj plibonigi la akiritajn rezultojn de tiuj sistemoj. La industria inĝenierarto utiligas sciarojn kaj metodojn de la sciencoj matematiko, fiziko, sociajn, politikajn, teknikoj de administrado ktp. de maniero kaj ampleksa kaj laŭĝenra, por determini, desegni, specifigi, analizi, kaj plibonigi konstante la sistemojn (en ampleksa senco de la termino).

Kemia inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Kemia inĝenierarto desegnas, konstruas kaj funkciigas fabrikojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kemia inĝenierarto.

La kemia inĝenierarto estas fako de inĝenierarto kiu koncernas la aplikadon de scienco, matematiko, kaj ekonomiko al proceso kie kemiaĵoj estas ŝanĝitaj al aliaj, esperebe pli valoraj, formoj. Tiel, ĝi aplikas kemion al inĝenieraj bezonoj. La produktoj de kemia inĝenierarto estas diversaj kaj havas multajn ĉiutagajn uzojn. Kemia inĝenierarto influas profunde multajn aliajn industriojn, donanta medicinan, militan, median kaj aliaj uzojn.

Komputika inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komputika inĝenierarto.

La komputika inĝenierarto estas la studo kaj aplikado de kombinado el Elektra inĝenierarto kaj komputoscienco. Ĝi kombinas aparataron - tuta fizika ekipaĵo - kaj programaron - tuta logika ilo de komputilaj sistemoj. Ĝi estas fako por disvolvigi la komputadon teknologie, apliki komputadon, uzante la fundamentojn pri komputado kiel Algoritmoj, Komputilaj Arkitekturoj, Programlingvoj ktp.

Materiala inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Materiala inĝenierarto.
La fandado estas parto el la scienco de la materiala inĝenierarto.

La materiala inĝenierarto estas branĉo de la inĝenierarto kiu celas kompreni la rilatojn inter la proprecoj kaj la kristala strukturo de la materialoj, kaj dizajni la strukturon de materialo por atingi aron da dezirajn propecojn. La celoj de la Materiala Inĝenierarto estas maksimume regi la plej novajn teĥnikojn de produktado kaj transformado de la materialoj kaj esti kapabla kontribui al la disvolvo de novaj materialoj kaj de novaj procezoj de produktado.

En la ŝanĝanta mondo de la novaj teknologioj el la 21-a jarcento, la inĝeniero de materialo estos tre necesa aganto por la selektado de materialoj en ĉiuj areo de la inĝenierarto kaj speciale en la dizajno-kampo. La inĝenierarto de Materialoj estas konata titolo en la tuta mondo kaj estas dediĉa al la dizajnado, manufakturo kaj funkciado de ĉiuklaso de komponantoj kaj strukturoj, uzanta egale tradiciajn materialojn kiel novaj materialoj. La aŭtomobiloj, la vestoj kaj piedvesto, la sporta ekipo, la komputiloj aŭ la protezikoj kaj la biomedicinaj komponantoj estas faritaj kun materialoj ĉiujfoje plinovaj, eĉ bazita en la nanoteknologio. En ĉi tiu kampoj, kiel en multaj pliaj, nova materialoj estis la solvo kiu permesis disvolvigi novajn produktojn kaj aplikoj. Tiel okazis kun la kompozita materialoj en la aeronaŭtiko kaj en la profesia sporto.

Mekanika inĝenierarto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mekanika inĝenierarto.
Animita filmo de la Arkimeda ŝraŭbo, kiu estis funkciigita mane kaj kiu povas suprenigi akvon. Jen historia ekzemplo de mekanika inĝenierarto.

La mekanika inĝenierarto estas la inĝenierarto kiu laboras por la plibonigo kaj kreado de la maŝinoj kaj de mekanikaj sistemoj. Ĝi uzas precipe la sciencojn matematikajn kaj fizikajn. Krome ĝi inkludas konojn bazajn de elektroniko kaj elektrotekniko, kemio kaj konceptojn de civila inĝenierarto.

Taskoj kaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. mencio de la vorto "inĝenierarto" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Ankoraŭ uzatas alternativaj titoloj "inĝeniera scienco" kaj la neologismo "inĝenierio"[1], kiuj ĉiuj temas pri la sama koncepto.
  3. Oxford English Dictionary: "engineer".
  4. Origin: 1250–1300; ME engin; "ingenium nature, innate quality, esp. mental power, hence a clever invention, equiv. to in- + -genium, equiv. to gen- begetting;" Fonto: Random House Unabridged Dictionary, Random House, Inc. 2006.
  5. ECDP Britannica
  6. Moorey, Peter Roger Stuart (1999). Ancient Mesopotamian Materials and Industries: The Archaeological Evidence. Eisenbrauns. ISBN 978-1-57506-042-2.
  7. D.T. Potts (2012). A Companion to the Archaeology of the Ancient Near East. p. 285.
  8. 8,0 8,1 Paipetis, S. A.; Ceccarelli, Marco (2010). The Genius of Archimedes – 23 Centuries of Influence on Mathematics, Science and Engineering: Proceedings of an International Conference held at Syracuse, Italy, June 8–10, 2010. Springer Science & Business Media. p. 416. ISBN 978-90-481-9091-1.
  9. Clarke, Somers; Engelbach, Reginald (1990). Ancient Egyptian Construction and Architecture. Courier Corporation. pp. 86–90. ISBN 978-0-486-26485-1.
  10. Faiella, Graham (2006). The Technology of Mesopotamia. The Rosen Publishing Group. p. 27. ISBN 978-1-4042-0560-4.
  11. 11,0 11,1 Moorey, Peter Roger Stuart (1999). Ancient Mesopotamian Materials and Industries: The Archaeological Evidence. Eisenbrauns. p. 4. ISBN 978-1-57506-042-2.
  12. Arnold, Dieter (1991). Building in Egypt: Pharaonic Stone Masonry. Oxford University Press. p. 71. ISBN 978-0-19-511374-7.
  13. Woods, Michael; Mary B. Woods (2000). Ancient Machines: From Wedges to Waterwheels. USA: Twenty-First Century Books. p. 58. ISBN 0-8225-2994-7.
  14. Wood, Michael (2000). Ancient Machines: From Grunts to Graffiti. Minneapolis, MN: Runestone Press. pp. 35, 36. ISBN 0-8225-2996-3.
  15. Brita Enciklopedio. Art: Engineering
  16. Kemp, Barry J. (7a de Majo, 2007). Ancient Egypt: Anatomy of a Civilisation. Routledge. p. 159. ISBN 978-1-134-56388-3.
  17. Selin, Helaine (2013). Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Westen Cultures. Springer Science & Business Media. p. 282. ISBN 978-94-017-1416-7.
  18. G. Mokhtar (1a de Januaro, 1981). Ancient civilizations of Africa. Unesco. International Scientific Committee for the Drafting of a General History of Africa. p. 309. ISBN 978-0-435-94805-4.
  19. Fritz Hintze, Kush XI; pp. 222-224.
  20. «Siege warfare in ancient Egypt». Tour Egypt. Konsultita la 23an de majo 2020.
  21. Bianchi, Robert Steven (2004). Daily Life of the Nubians. Greenwood Publishing Group. p. 227. ISBN 978-0-313-32501-4.
  22. Humphris, Jane; Charlton, Michael F.; Keen, Jake; Sauder, Lee; Alshishani, Fareed (2018). «Iron Smelting in Sudan: Experimental Archaeology at The Royal City of Meroe». Journal of Field Archaeology 43 (5): 399. ISSN 0093-4690. doi:10.1080/00934690.2018.1479085.
  23. Collins, Robert O.; Burns, James M. (8a de februaro 2007). A History of Sub-Saharan Africa. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-86746-7 – via Google Books.
  24. Edwards, David N. (29a de julio 2004). The Nubian Past: An Archaeology of the Sudan. Taylor & Francis. ISBN 978-0-203-48276-6 – via Google Books.
  25. Humphris J, Charlton MF, Keen J, Sauder L, Alshishani F (Junio 2018). «Iron Smelting in Sudan: Experimental Archaeology at The Royal City of Meroe». Journal of Field Archaeology 43 (5): 399-416. doi:10.1080/00934690.2018.1479085.
  26. "The Antikythera Mechanism Research Project" Arkivita la 28an de aprilo 2008 en Wayback Machine., Alirita la 1an de Julio, 2007. Citaĵo: «The Antikythera Mechanism is now understood to be dedicated to astronomical phenomena and operates as a complex mechanical "computer" which tracks the cycles of the Solar System».
  27. Wilford, John (31a de julio 2008). «Discovering How Greeks Computed in 100 B.C.». The New York Times.
  28. Wright, M T. (2005). «Epicyclic Gearing and the Antikythera Mechanism, part 2». Antiquarian Horology 29 (1 (Septembro 2005)): 54-60.
  29. Britannica on Greek civilization in the 5th century - Military technology Citaĵoj: «The 7th century, by contrast, had witnessed rapid innovations, such as the introduction of the hoplite and the trireme, which still were the basic instruments of war in the 5th» kaj «But it was the development of artillery that opened an epoch, and this invention did not predate the 4th century. It was first heard of in the context of Sicilian warfare against Carthage in the time of Dionysius I of Syracuse».
  30. Ahmad Y Hassan, Donald Routledge Hill (1986). Islamic Technology: An illustrated history, p. 54. Cambridge University Press. (ISBN 0-521-42239-6).
  31. Lucas, Adam (2006), Wind, Water, Work: Ancient and Medieval Milling Technology, Brill Publishers, p. 65, (ISBN 90-04-14649-0) 
  32. Eldridge, Frank. (1980) Wind Machines, 2‑a eldono, New York: Litton Educational Publishing, Inc.. ISBN 0-442-26134-9.
  33. Shepherd, William. (2011) Electricity Generation Using Wind Power, 1‑a eldono, Singapore: World Scientific Publishing Co. Pte. Ltd.. ISBN 978-981-4304-13-9.
  34. Taqi al-Din and the First Steam Turbine, 1551 A.D. (el Retarkivo 20080218171045), retejo, alirita la 23an de Oktobro, 2009; tiu retejo referencas Ahmad Y Hassan (1976), Taqi al-Din and Arabic Mechanical Engineering, pp. 34–5, Institute for the History of Arabic Science, Universitato de Alepo.
  35. Ahmad Y. Hassan (1976), Taqi al-Din and Arabic Mechanical Engineering, pp. 34-35, Institute for the History of Arabic Science, Universitato de Alepo
  36. Lakwete, Angela. (2003) Inventing the Cotton Gin: Machine and Myth in Antebellum America. The Johns Hopkins University Press, p. 1–6. ISBN 978-0-8018-7394-2.
  37. Pacey, Arnold. (1991) Technology in World Civilization: A Thousand-Year History. Cambridge MA: The MIT Press, p. [htt://archive.org/details/technologyinworl0000e/e/23 23]–24.
  38. Žmolek, Michael Andrew. (2013) Rethinking the Industrial Revolution: Five Centuries of Transition from Agrarian to Industrial Capitalism in England. BRILL. ISBN 978-90-04-25179-3. “The spinning jenny was basically an adaptation of its precursor the spinning wheel”.
  39. Banu Musa (authors), Donald Routledge Hill (translator) (1979), The book of ingenious devices (Kitāb al-ḥiyal), Springer, pp. 23–4, (ISBN 90-277-0833-9) 
  40. Sally Ganchy, Sarah Gancher (2009), Islam and Science, Medicine, and Technology, The Rosen Publishing Group, p. 41, (ISBN 978-1-4358-5066-8), https://archive.org/details/islamsciencemedi0000ganc/page/41 
  41. Georges Ifrah (2001). The Universal History of Computing: From the Abacus to the Quatum Computer, p. 171, Trad. E.F. Harding, John Wiley & Sons, Inc. (See [2])
  42. Hill, Donald. (1998) Studies in Medieval Islamic Technology: From Philo to Al-Jazarī, from Alexandria to Diyār Bakr. Ashgate, p. 231–232. ISBN 978-0-86078-606-1.
  43. Koetsier, Teun (2001), "On the prehistory of programmable machines: musical automata, looms, calculators", Mechanism and Machine Theory (Elsevier) 36 (5): 589–603, doi:10.1016/S0094-114X(01)00005-2. 
  44. (2017) “Loudspeakers Optional: A history of non-loudspeaker-based electroacoustic music”, Organised Sound 22 (2), p. 195–205. doi:10.1017/S1355771817000103. 
  45. Professor Noel Sharkey, A 13th Century Programmable Robot (Archive), Universitato de Sheffield.
  46. "Episode 11: Ancient Robots", Ancient Discoverie (History Channel), https://www.youtube.com/watch?v=rxjbaQl0ad8, retrieved 2008-09-06 
  47. Howard R. Turner (1997), Science in Medieval Islam: An Illustrated Introduction, p. 184, University of Texas Press, (ISBN 0-292-78149-0)
  48. Donald Routledge Hill, «Mechanical Engineering in the Medieval Near East», Scientific American, May 1991, pp. 64–9 (cf. Donald Routledge Hill, Mechanical Engineering Arkivigite je 2007-12-25 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20071225091836))
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 Musson, A.E.. (1969) Science and Technology in the Industrial Revolution. University of Toronto Press.
  50. Taylor, George Rogers. (1969) The Transportation Revolution, 1815–1860. ISBN 978-0-87332-101-3.
  51. 51,0 51,1 Rosen, William. (2012) The Most Powerful Idea in the World: A Story of Steam, Industry and Invention. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-72634-2.
  52. Jenkins, Rhys. (1936) Links in the History of Engineering and Technology from Tudor Times. Ayer Publishing. ISBN 978-0-8369-2167-0.
  53. Tylecote, R.F.. (1992) A History of Metallurgy, Second Edition. London: Maney Publishing, for the Institute of Materials. ISBN 978-0-901462-88-6.
  54. Roe, Joseph Wickham (1916), English and American Tool Builders, New Haven, Connecticut: Yale University Press, https://books.google.com/books?id=X-EJAAAAIAAJ 
  55. Cowan, Ruth Schwartz (1997), A Social History of American Technology, New York: Oxford University Press, p. 138, (ISBN 978-0-19-504605-2) 
  56. Hunter, Louis C.. (1985) A History of Industrial Power in the United States, 1730–1930, Vol. 2: Steam Power. Charlottesville: University Press of Virginia.
  57. Williams, Trevor I.. (1982) A Short History of Twentieth Century Technology. US: Oxford University Press, p. 3. ISBN 978-0-19-858159-8.
  58. 58,0 58,1 58,2 58,3 ECDP Britannica

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blockley, David Blockley, David. (2012) Engineering: a very short introduction. Nov-Jorko: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-957869-6.
  • Dorf, Richard, eld. (2005) Dorf, Richard: The Engineering Handbook, 2‑a eldono, Boca Raton: CRC. ISBN 0-8493-1586-7.
  • Billington, David P. Billington, David P.. (1996-06-05) The Innovators: The Engineering Pioneers Who Made America Modern. Wiley; New Ed edition. ISBN 0-471-14026-0.
  • Petroski, Henry Petroski, Henry. (1992-03-31) To Engineer is Human: The Role of Failure in Successful Design. Vintage. ISBN 0-679-73416-3.
  • Petroski, Henry Petroski, Henry. (1994-02-01) The Evolution of Useful Things: How Everyday Artifacts-From Forks and Pins to Paper Clips and Zippers-Came to be as They are. Vintage. ISBN 0-679-74039-2.
  • Lord, Charles R. Lord, Charles R.. (2000-08-15) Guide to Information Sources in Engineering. Libraries Unlimited. doi:10.1336/1563086999. ISBN 1-56308-699-9.
  • Vincenti, Walter G. Vincenti, Walter G.. (1993-02-01) What Engineers Know and How They Know It: Analytical Studies from Aeronautical History. The Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-4588-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]