Venuso de Mediĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Venuso de Mediĉoj

La Venuso de Mediĉoj (itale Venus de' Medici) estas helenisma marmora skulptaĵo prezentanta la grekan diinon de amo Afrodito. Ĝi estas marmora kopio el la 1-a jarcento a.K., eble farita en Ateno, el bronza origina greka skulptaĵo, sekvante la specon de la Afrodito de Knido, kiu estus farita de skulptisto en la tuja praksitela tradicio, eble ĉe la fino de la jarcento.[1] Ĝi fariĝis unu el la navigadaj punktoj per kiuj la progreso de la okcidenta klasika tradicio estas spurita, la referencoj al ĝi priskribas la ŝanĝojn de gusto kaj la procezo de klasika esplorado. Ĝi troviĝas en la Galerio Uffizi, Florenco, Italio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tuta afero estas esplora celo de Francis Haskell kaj Nicholas Penny, Taste and the Antique: The Lure of Classical Sculpture 1500–1900 (Yale University Press) 1981.