Praksitelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Statuo de Hermeso portante Dionizon infanon, atribuita al Praksitelo.
Medaliono reprezentanta Praksitelon.

Praksitelo el la greka: Πραξιτέλης, etimologie: kiu finigas siajn verkojn) el Ateno, nome filo de Kefisodoto la Plejaĝa, estis la plej fama el la atikaj skulptistoj de la 4a jarcento a.K. Li estis la unua konato kiu skulptis la nudajn virinajn formojn en normalgranda statuo. Kvankam ne sendube atribuebla skulptaĵo de Praksitelo estas restanta, nombraj kopioj de liaj verkoj survivis; kelkaj aŭtoroj, kiaj Plinio la Maljuna, verkis pri liaj verkoj; kaj moneroj stampitaj montrantaj siluetojn de liaj variaj famaj statutipoj el la periodo ankoraŭ ekzistas.

Supozita rilataro inter Praksitelo kaj lia bela modelo, nome korteganino Frine el Tespio, inspiris spekulativon kaj interpretadon en verkoj de arto game el pentrarto (Gérôme) al komedia opero (Saint-Saëns) kaj al ombroludo (Donnay).

Kelkaj verkistoj defendis la opinion ke fakte estis du skulptistoj kun nomo Praksitelo. Unu estus estinta samtempulo de Fidio, kaj la alia estus estinta lia plej fama nepo. Kvankam la ripeto de sama nomo en ĉiu nova generacio estis komuna en Grekio, ne estas certa pruvo por ĉu la unua ĉu la dua teorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en publika aliro: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Praxiteles". Encyclopædia Britannica (11th ed.). Cambridge University Press.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aileen Ajootian, "Praxiteles", Personal Styles in Greek Sculpture (eld. Olga Palagia kaj J. J. Pollitt), Cambridge University Press, 1998 (1a publikigo 1996) (ISBN 0-521-65738-5), pp. 91–129.
  • Antonio Corso, Prassitele, Fonti Epigrafiche e Lettarie, Vita e Opere, tri vol., De Lucca, Rome, 1988 and 1991.
  • Marion Muller-Dufeu, La Sculpture grecque. Sources littéraires et épigraphiques, éditions de l'École nationale supérieure des Beaux-Arts, coll. « Beaux-Arts histoire », Paris, 2002 (ISBN 2-84056-087-9), p. 481-521 (nova eldono de la verko de Overbeck nome Antiquen Schiftquellen, 1868).
  • Alain Pasquier kaj Jean-Luc Martinez, Praxitèle, catalogue of the exhibition at the Louvre Museum, 23a de Marto-18a de Junio, 2007, Louvre editions & Somogy, Paris, 2007 (ISBN 978-2-35031-111-1).
  • Brunilde Sismondo Ridgway, Fourth-Century Styles in Greek Sculpture, University of Wisconsin Press, Madison, (ISBN 0-299-15470-X), 1997, pp. 258–267.
  • Claude Rolley, La Sculpture grecque II : la période classique, Picard, coll. « Manuels d'art et d'archéologie antiques », 1999 (ISBN 2-7084-0506-3), pp. 242–267.
  • Andrew Stewart, Greek Sculpture: An Exploration, Yale University Press, New Haven & London, 1990 (ISBN 0-300-04072-5) pp. 277–281.