I Saw the Figure 5 in Gold
Etoso
I Saw the Figure 5 in Gold aŭ nure The Figure Five in Gold (laŭvorte: Mi vidis la oran kvinon) estas oleo-pentraĵo de la usonano Charles Demuth el la 1928-a jaro.
Ĉi tiun artaĵon influis futurismo kaj kubismo. Omaĝo ĝi estu al la amiko William Carlos Williams kun rekta referenco al ties poeziaĵo The Great Figure. En ĝi fajrobrigado-veturilo priskribiĝas dum nokta veturado kiel ŝaŭro. Ankaŭ la titolo de la bildo rekte estas ĉerpita el tiu ĉi poemo.
Demuth famiĝis pro puraj linioj kaj geometriaj figuroj enmetitaj enartaĵen: tian pentromanieron kelkaj nomis precizismo. Horst Waldemar Janson, arthistoriisto, mencias, ke Demuth havis kontaktojn kun novjorkaj praktikantoj de kubismo, sed ankaŭ kun ŝatantoj de futurismo kaj precizismo.[1]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dobrzynski, Judith H. 2010. "Where Paint and Poetry Meet," The Wall Street Journal, 10-a de julio.
- Eiseman, Alvord L. 1982. Charles Demuth. Novjorko: Watson-Guptill Publications. ISBN 0823013022.
- Frank, Robin Jaffee. 1994. Charles Demuth Poster Portraits, 1923–1929. Arthur Schwartz Sales Co. ISBN 9780894670657.
- Halter, Peter (1994) The Revolution in the Visual Arts and the Poetry of William Carlos Williams. Cambridge University Press.
- Haskell, Barbara (1987) Charles Demuth. Novi Eboraci: Whitney Museum of American Art in association with H. N. Abrams. ISBN 0874270561, ISBN 0810911353.
- Janson H. W. & Janson, Anthony F. (2004) History of Art. The Western Tradition. Prentice Hall.
- MacDonald, Deanna, & Geoffrey Smith (2008) 100 Best Paintings in New York. Interlink Pub Group Inc. ISBN 9781566566964.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The United States of America, katalogo el The Metropolitan Museum of Art Libraries kun informoj pri tiu ĉi bildo (p. 127)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quinionem vidi aureum en la latina Vikipedio.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Janson 2004: 1031; kp. Halter 1994: 100.