Tubkal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝebel Tubkal)
Tubkal
monto
supermara alteco

4 167 m

Geografia situo 31° 4′ N, 7° 55′ U (mapo)31.061944444444-7.9161111111111Koordinatoj: 31° 4′ N, 7° 55′ U (mapo) f4
Tubkal (Maroko)
Tubkal (Maroko)
DEC
Tubkal
Tubkal
Situo de Tubkal
Map
Tubkal
Rimarko Plej alta monto en Maroko
vdr
Ĝebel Tubkal

Tubkal (ankaŭ Ĝebel Tubkal, arabe توبقال) estas la plej alta monto de la Atlasa Montaro en nordokcidenta Afriko, Maroko, kaj de tiu lando. Ĝi altas 4167 m, situas 63 km sude de la urbo Marakeŝo, en la Nacia Parko Tubkal.

La monto kuŝas inter disfalita, roka ĉirkaŭo, inter similaj montoj kaj pintoj. Vintre neĝas tie, pro tio oni uzas ĝin por vintraj sportoj. La neĝo ĉiujare degelas plej malfrue komence de la varma monato.

Ĝi estas facile grimpebla kaj oni povas vidi super Maroko kaj sude oni povas vidi eĉ la Saharon, okaze de bonaj veterkondiĉoj. Elirejo por la montogrimpado estas la berbera vilaĝo Imlil (en alto de 1740 m), kie finiĝas vojo el Marakeŝo.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]