Semida lingvaro
(Alidirektita el Semida lingvo)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Geografia distribuo de la parolantoj de ŝemidaj lingvoj (en oranĝa koloro) kaj de aliaj afrikaziaj lingvoj nuntempe
La ŝemidaj lingvoj estas familio de tre disvastiĝintaj lingvoj, parto de la afrikazia lingvaro, parolataj norde de Saharo, kaj en Sud-Okcidenta Azio. Komuna trajto de iliaj gramatikoj estas la uzo de trikonsonantaj vortoradikoj. Kvin religie gravegaj lingvoj estas ŝemidaj: la amhara, la araba, la aramea, la geeza, kaj la hebrea. Ankaŭ la kopta estas Afrikazia lingvo, sed ne ŝemida. En Eŭropo, la malta lingvo estas ŝemida.
Kompono[redakti | redakti fonton]
Preskaŭ senpolemike ekzistas la jenaj sublingvaroj de la ŝemidaj lingvoj:
- Araba lingvaro
- Araba lingvo: malnova, klasika, modernnorma, kaj modernaj dialektoj
- Malta lingvo (praido de la sicilia araba)
- Etiopa semida lingvaro
- Nordaj etiopiaj lingvoj
- Sudaj etiopaj lingvoj
- Nordokcidenta semida lingvaro
- Amorea lingvo
- Aramea lingvo
- Kanaana lingvaro
- Amona lingvo
- Fenica lingvo kaj ties nord-afrika dialekto, la punika
- Hebrea lingvo (precipe la biblia hebrea)
- Ugarita lingvo
- Orienta semida lingvaro
- Malnovsudaraba lingvaro
- Moderna sudaraba lingvaro
Iom pli polemike proponiĝis la jena superklasigo:
- Centra ŝemida lingvaro
- Arabaj lingvo kaj dialektoj kaj la malta
- Nordokcidenta ŝemida lingvaro
- Suda ŝemida lingvaro
- Etiopa ŝemida lingvaro
- Malnovsudaraba lingvaro
- Moderna sudaraba lingvaro
- Orienta ŝemida lingvaro
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Paĝo de 12-a jarcento Korano
manuskripto en la siria lingvo, de la 9-a jarcento
14-a jarcento a.K., diplomatia letero en akada lingvo, trovita en Tel-Amarna