Mehra lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geografia distribuo: Aro da diversaj sudarabaj lingvoj.
Geografia distribuo: Aro da diversaj sudarabaj lingvoj.

La mahra lingvo, ankaŭ nomata mehri estas moderna sudaraba lingvo apartenanta al la suda branĉo de la ŝemida lingvaro. Ĝi estas ĉefe parolata lingvo, la skriba formo estas uzata ege malofte.

La mahra estas minacata lingvo pro la malkresko de kamparanaj loĝantaroj kiuj uzas ĝin, ankaŭ pro la daŭraj mekanismoj de arabigo en edukaj kaj administraj servoj kaj pro la preskaŭ tute ĝeneraligita dulingveco.

Ĉi tiu lingvo estas parolata de la popolo mahri en iuj areoj en la oriento de Jemeno (provinco Al Mahra) kaj en la okcidento de Omano, proksime de la jemena landlimo. Laŭ Ethnologue la nombro da parolantoj situas je 115 200, el kiuj 50 000 en Jemeno, 50 800 en Omano kaj 14 400 en Kuvajto (2000-2011)[1].

Afroaziaj lingvoj

Ekzistas okcidentaj kaj orientaj dialektoj, kaj ekzistas ankaŭ diferencoj inter la lingvo de la beduenoj kaj la lingvo de la urba loĝantaro. La mahra lingvo estas unu el la restaĵoj de grupo de indiĝenaj lingvoj parolitaj de la loĝantaro de la suda Araba Duoninsulo antaŭ la disvastiĝo de la araba ĉirkaŭ la 7-a jarcento K.E.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Ethnologue. Alirdato: la 13-an de februaro 2012. Arkivita de la originalo, la 21-an de decembro 2011

Retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]