Judah ibn Kuraiŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Judah ibn Kuraiŝ (hebree יהודה אבן קריש, arabe يهوذا بن قريش), estis nordafrika juda gramatikisto kaj leksikografiisto. Li naskiĝis en Tiaret en Nordafriko, kaj floris en la naŭa jarcento. Kvankam liaj gramatikaj verkoj antaŭenigis malmulton el liaj antaŭuloj, li estis la unua kiu studis komparan filologion en Hebrea, Aramea kaj Araba. Li agnoskis ke la varia semidaj lingvoj estas derivitaj el nur unu fonto, kaj ke, kvankam diferencaj en sia disvolviĝo, ili estas rezulto de samaj lingvaj leĝoj. La gramatika esplorado de Judah ibn Kuraiŝ estas originala, kaj li faris siajn konsiderojn ekster la enhavo de Miŝnah kaj de Talmud; pro tio li estis erare konsiderata karaisma judo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Goldberg, enkonduko al Risalah, Paris, 1857
  • Gustav Karpeles, Geschichte der Jüdischen Literatur, i. 435 et seq., Berlin, 1886
  • Winter kaj Wünsche, Die Jüdische Litteratur, ii.142-144.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu artikolo enhavas teksto el publikaĵo nune en publika havaĵo: Singer, Isidore; et al., eld. (1901–1906). "Judah ibn Kuraish". Jewish Encyclopedia. New York: Funk & Wagnalls Company. [1]