Eblaa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La eblaa lingvo estas formortinta orienta semida lingvo, kiun parolis popoloj de norda Sirio dum la 3-a jarmilo a.k.e.. [1] Ĝi nomiĝis por la antikva urbo Ebla, en la okcidento de la hodiaŭa Sirio.[1] Ankaŭ variaĵojn de tiu ĉi lingvo oni parolis en Mari kaj Nagar.[1][2] Laŭ Cyrus H. Gordon,[3] kvankam skribistoj eble fojfoje parolis ĝin, oni verŝajne ne multe parolis la eblaan kaj ĝi estis, anstataŭe, skribita lingvafrankao kun orienta kaj okcidenta kvalitoj.

Oni karakterizis la eblaan kiel orientan semidan lingvon, kiu povus esti tre proksima al la antaŭ-Sargona akada lingvo; ĝia rilato kun ĉi lasta estas disputata:

La eblaa estas konsiderata kiel orienta semida lingvo, kiu montras kaj okcident-semidajn, kaj orient-semidajn kvalitojn.[7][8] Gramatike, la eblaa pli proksimas al la akada, sed laŭ vortprovizo kaj laŭ iuj gramatikaj formoj, la eblaa pli proksimas al la okcidentaj semidaj lingvoj.[9]

La lingvo estas konata per ĉirkaŭ 15 000 premaĵoj[3] skribitaj per la kojnoskribo, kiujn oni trovis ekde la 1970-aj jaroj, plejparte en la ruinoj de la urbo Ebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (2010) Concise Encyclopedia of Languages of the World, p. 313.
  2. Edward Lipiński. (2001) Semitic Languages: Outline of a Comparative Grammar, p. 52.
  3. 3,0 3,1 Gordon, "Amorite and Eblaite", paĝo 101
  4. Robert Hetzron. (2013) The Semitic Languages, p. 7.
  5. Jerrold S. Cooper, Glenn M. Schwartz. (1996) The Study of the Ancient Near East in the Twenty-first Century: The William Foxwell Albright Centennial Conference, p. 259.
  6. Krebernik, "Linguistic Classification"
  7. Alan S. Kaye. (1991) Semitic studies, Volume 1, p. 550.
  8. Robert Hetzron. (2013) The Semitic Languages, p. 101.
  9. Watson E. Mills,Roger Aubrey Bullard. (1990) Mercer Dictionary of the Bible, p. 226.